Forŝtelita biciklo, nova biciklo
de Pietro Fiocchi
Mia nova biciklo |
Finfine mi havas novan biciklon. Ĝi estas malnova tipa ĉina biciklo, t.e. nigra, kun grandaj radoj, iom peza kaj kun multe da rusto. Mi aĉetis ĝin de iu eksterlanda ĵurnalisto, kiu baldaǔ forlasos Pekinon por vojaĝi kaj mediti ie en suda Azio. Mi tuj kaptis la ŝancon.
Por mia nova biciklo pagis mi kvindek juanojn (pli malpli ses eǔrojn), honesta prezo. Mi tuj rekomencos bicikli libere, se la alveninta malvarmega kaj venta pekina vintro ne tro ĝenos. Ŝajne mian novan biciklon oni ne forŝtelos, ĉar kvankam mi jam bonege alkutimiĝis al ĝi kaj opinias, ke ĝi estas komforta kaj nedetruebla, ĝi estas preskaǔ arkeologia trovaĵo. Tiajn biciklojn mi kutime vidis en la dokument-filmoj pri Ĉinio kiam mi estis infano, do antaǔ sufiĉe multe da tempo, sed ŝajne ĉi tie ili ankoraǔ estas kvazaǔ mojosaĵoj.
Kiam antaǔ nelonge mi diris al iu amiko, ke nun mi estas iom pli trankvila rilate mian novan biciklon, li atentigis min, ke baldaǔ alproksimiĝos la ĉina novjaro (fine de Januaro) kaj ke en tiu tempo eblas, ke la bicikloj estas pli ofte ŝtelitaj pro longtempa senzorgado de la posedantoj. Nu, se mia nova malnova biciklo estos forŝtelita, ke la ŝtelisto trinku ankaǔ je mia sano kun sia tuta familio!
Mia unua biciklo en Pekino estis forŝtelita antaǔ du monatoj. Mi ĝoja ĵus revenis trajne de Tianjin, sed kiam mi eliris de la metroa haltejo, mi ne vidis mian biciklon tie, kie mi ĝin antaǔ unu kaj duona tago lasis.
Mi tuj komprenis kio okazis. Mi nekredema restis surloke kelkajn minutojn serĉante ĉien. Ĝi estis vere bela, blua, brila kvazaǔ nova kvankam mi aĉetis ĝin jam uzita. Por tiu ne forgesebla biciklo mi pagis kvarcent juanojn, iom malpli ol kvardek naǔ eǔrojn.
Nur post kelkaj tagoj ekde mia alveno al Pekino, pasintan majon, mi serĉis kaj trovis mian unuan ĉitiean biciklon, per ĝi ĉiusemajnfine mi sencele bicikladis dum la varmega somero tra la tuta urbo, tra hutongoj kaj novaj kvartaloj, tiele mi ekvidis vere preskaǔ ĉion.
Nun foje kiam mi promenas kun ĉinaj geamikoj, mi akompanas ilin viziti lokojn al ili tute ne konatajn kaj ili surpriziĝas. Tiam biciklante dum horoj mi plurfoje perdis min kaj bezonis tempon por retrovi la vojon demandante per mia hezita ĉina lingvo, do nun post longa praktikado mi estas sufiĉe sperta.
Per tiu forŝtelita biciklo mi iris al EPĈ kaj rehejmeniris dum kvar monatoj. Sola aǔ akompanata de iu aparte honora gastino, kiu dum kelkaj semajnoj vizitis min, per ĝi mi iris al bazaro, vendejoj, parko ktp. Ĝi estis por mi kiel ĉevalo por mongolo.