El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Esperanto estas inter la lingvoj de la Tutmondaj Voĉoj

| 2013-11-26
Bookmark and Share

de Redazione

 



 



 

    Global Voices (Tutmondaj Voĉoj) nun havas version en esperanto. La komunumo de civitana ĵurnalismo, lanĉita en decembro 2004 fare de la Centro Berkman por Interreto kaj Socio ĉe la Harvard-Universitato (Bostono, Usono) estas senprofita projekto. Ekde 2006, Global Voices eldonas materialon en diversaj lingvoj kaj ekde 2008 funkcias sendepende, registrita kiel senprofita organizo en Nederlando. La espero estas, ke la diskuto ene de la projekto Lingvo, kiu kolektas la voluntulajn tradukistojn, povas ebligi ke Tutmondaj Voĉoj ne uzu, kiel fonto, materialojn nur en la angla kaj ke kunlaborantoj povu publikigi originalan materialon en/per aliaj lingvoj.

 

    La esperanta lingvo Vikipedio, dume, atingis la mejloŝtonon de 200000 artikoloj kaj la 33- an loko por nombro da artikoloj. La Vikipedio estas eldonita en pli ol 280 diversaj lingvoj (inkluzive 47 kun pli ol 100.000 artikoloj) kaj dependas de la kontribuoj, financaj kaj intelekta, de siaj membroj.

 

 

(El Disvastigo)

 

Redaktoro: Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments