El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio bonvenigas, ke oni solvas la nuklean problemon de Irano per diplomatia rimedo

| 2013-11-26
Bookmark and Share

 

 

 

Irana ministro pri eksteraj aferoj Javad Zarif (la 4-a de maldekstre) manpremas kun Wang Yi (la 4-a de dekstre). 

La altranga reprezentanto de la diplomatia kaj sekura politikoj de la Eŭropa Unio Catherine Ashton (la 3-a de maldekstre) laŭtlegas la komunan deklaron.  

 

    La 24-an de novembro, post kelkaj traktadoj la dialogo pri la nuklea problemo de Irano atingis gravan interkonsento. Post tio ĉina ministro pri eksteraj aferoj Wang Yi, kiu ĉeestis la dialogon, akceptis intervjuon de amaskomunikiloj.

 

    Wang Yi diris, ke post la 10-jara penado, speciale post la malfacilaj traktadoj en la lastaj kelkaj tagoj la ses landoj kaj Irano finfine atingis la gravan interkonsenton. Tio markis, ke la solvo de la nuklea problemo de Irano per diplomatia rimedo faris la gravan unuan paŝon. Pri tio Ĉinio estas tre bonvena. La atingo de la grava interkonsento pri la nuklea problemo de Irano utilas al la konservo de la internacia sistemo pri nedisvastiĝo de nukleaj armiloj, utilas al la paco kaj stabileco de la mez-orienta regiono, al la normala komunikado inter diversaj landoj kaj Irano kaj ankaŭ al la irana popolo vivi pli bele. Li laŭdis la flankojn, kiuj ĉeestis la traktadon, pro ilia fleksebleco kaj la praktika sinteno dum la traktado.

 

    Wang Yi emfazis, ke la enhavo de la interkonsento konsideris la zorgon de diversaj flankoj kaj la plej grava estas ĝia plenumado en la estonteco. Unue oni devas kiel eble plej rapide plenumi diversajn rimedojn en la komenca periodo, kaj diversaj flankoj devas preni sur sin siajn respondecon kaj devon. Samtempe oni devas kiel eble plej frue fari venontperiodan traktadon kaj teni la tendencon de traktado por finfine kaj radikale solvi la nuklean problemon de Irano.

 

    En la fino Wang Yi diris, ke kiel grava membro de la dialogo pri la nuklea problemo de Irano, Ĉinio ĉiam levas la standardon de repacigo kaj traktado-akcelado, tenas oftan komunikadon kun rilataj flankoj, ludas sian rolon por atingo de la interkonsento kaj prenas sur sin la respondecon. La plenumo de la interkonsento nur estas komenco por solvi la nuklean problemon de Irano kaj en la estonteco oni ankoraŭ renkontos novajn problemojn kaj novajn defiojn. Ĉinio persistos en la granda direkto de la politika solvado, daŭre penados kune kun diversaj flankoj por finfina solvo de la nuklea problemo de Irano.

 

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments