El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

Novigado kaj negoco en la kafejoj de Pekino

| 2013-11-25
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 

    Ĉiam fascinis min la kafejo, kiu dum historio de nia epoko estis tiu loko, kie homoj renkontiĝis por diskuti kaj decidi pri ĉiutagaj aǔ aparte gravaj aferoj, por skribi belegan muzikon aǔ verki memorindaĵojn. Ofte en la eǔropaj landoj la kafejoj estis kaj foje ankoraǔ estas la pulsanta koro de la urboj: artistoj, revoluciuloj, politikistoj, verkistoj kaj pensuloj elektis sian plej ŝatatan kafejon, kie ili sekvis sian propran destinon.

 

    Relative nova tendenco estas la kafejoj kie oni kreas entreprenojn, kiujn oni kutime nomas angle "startups". Tiaj ejoj jam pululas en la urboj de Usono, Eǔropo, Ruslando.

 


Antaǔ la enirejo de la kafejo pendas registara reklama afiŝo: "La Jiangning-a Ekonomia kaj Teknologia Ekspluata Zono de Nankino"  

 

    Similaj kafejoj aperis ankaǔ en Ĉinio, en Pekino estas kelkaj kaj mi vizitis unu el ili, Cheku Kafe (chekucafe.com), tien akompanis min esperantisto Long Zhang, kiu jam antaǔ longe sugestis min sperti la apartan etoson de tiu loko. La kafejo estas mojosa kaj vere pozitive impresis min, ĉar mi ekkonis ion novan, kiu fakte estas ejo, en kiu getalentuloj (la plimulto aĝas malpli ol tri dek) strebas senhalte por realigi ian revon.

 

    Cheku Kafe antaǔ du kaj duona jaroj estis kreita kaj financita de ĉinoj, kiuj kvankam ne elpensis ion novan, kredis je bona ideo, sentis ke la momento estas ĝusta kaj ĝin realigis. Post nur kelkaj monatoj Cheku Kafe iĝis jam sufiĉe fama inter la junaj pioniroj de la novigado kaj nun la investintoj havas dinamikan rezervujon de ideoj, kiu daǔre ebligas estigi novajn projektojn pli-malpli fruktodonajn. Laǔ diro de la kutimaj gastoj, la kafejo estas plena je homoj ĉiutage, je ĉiu horo, multaj el la gastoj ofte uzas ĝin kiel oficejon, ili luas tablon kaj sole aǔ kolektive tie laboras per porteblaj komputiloj. En la kafejo staras luma ekrano, sur kiu aperas mapo de la loko, kiu informas la ĉeestantojn pri kio oni okupiĝas ĉe ĉiu tablo. Aldone eblas laǔplaĉe aǔskulti prelegojn pri temoj rilate al interreto, novigado ktp matene aǔ posttagmeze laǔprograme.

 


Sur la muro de la kafejo pendas ĉiaj mesaĵoj utilaj al la kaǔzo

 

    Ĉe unu el la tabloj kvar aǔ kvin pli-malpli dudekkvin-jaraj aferplenaj homoj diskutis pri iu projekto, laǔ kiu homoj povos interrete aĉeti la tempon de famuloj por vespermanĝi, ion trinki, babili kun ili, demandi konsilojn. Tio eble multe allogos gejunulojn avidajn je scioj por sukcese movi la unuajn paŝojn en iun ajn kampon.

 

    Mi konatiĝis kun Simon Liu, juna elektro-inĝeniero, kiu ekde la lastaj du jaroj estas ofte en la kafejo, kvazaǔ ĝi estus lia oficejo, sed ankaǔ loko por amikiĝi kaj trankvile babili pri novigado, negoco kaj similaj. Antaǔ dek kvin monatoj li fondis kaj nun estas la direktoro de EEPLAT (eeplat.com), entrepreno kiu kreis kaj evoluigas softvaron por administrado de servoj por firmaoj. Ĝi estas la tria klopodo de Simon, kiu nun ŝajne sukcesis post du antaǔaj fiaskoj, tamen li daǔre batalis por realigi sian ideon kaj finfine atingis rezulton post preskaǔ unu jaro de engaĝa klopodado. Antaǔ ol iĝi entreprenisto Simon spertis malsamajn laborojn, inter aliaj li kune kun brita amiko kaj partnero okazigis kursojn pri boatvelado sur la maro (tri horojn aǔte aǔ trajne de Pekino). Li opinias, ke velado multe helpis lin fariĝi bona entreprenisto, ĉar ĝi instruas kiel mastrumi riskon, kiu estas grava parto de la negoc-agado.

 


Panoramo de la kafejo dum labora tempo 

 

    Li opinias, ke Cheku Kafe havis decidan rolon, ĉar ĝi estas ideala loko por konatiĝi kun junaj strebantoj al sukceso kaj interŝanĝi ideojn, sciojn, kvazaǔ viva versio de LinkedIn, fama retejo por la samaj celoj. Simon estas konvinkita, ke post unu aǔ du jaroj kiam li vendos sian kreaĵon li gajnos multege da mono kaj tuj poste li rekomencos kun alia nova ambicia projekto. Same nun faras multaj aliaj gejunuloj en Ĉinio ĉar entrepreni per interreto estas tre malmultekosta kompare kun aliaj negocoj kaj donas konkretajn ŝancojn gajni monon suffiĉe rapide, sed ne tiom ofte en la realeco.

 

    "Erari estas homa" memorigas nin antikva proverbo kaj fiaski ne estas dramo, sed instigo. Mi eĉ ie legis, ke en Usono ofte investantoj preferas financi tiujn entreprenistoj, kiuj ne nur havas bonajn projektojn, sed kiujn jam unu aǔ plurfoje fiaskis, ĉar eble pro tio ili lernis praktike ion utilan. Oni dirus, ke malsukceso estas la regulo aǔ ne evitebla etapo laǔ la vojo al sukceso. En Usono el la tutaj entreprenoj (startups) nur kvarono sukcesas kaj kreas profiton: tia estas la realeco laǔ la rezulto de enketo gvidita de profesoro Ŝiĥar Goŝ, instruanta en la Harvarda Lernejo pri Negoco.

 


Babilantaj ĉe la tablo. De maldekstre: Long Zhang kaj lia filino, Liu Hui aǔ Simon kaj mi 

 

    Ankaǔ en mia Italio, iu juna entreprenisto el urbo Verono kreis retejon startupover.com "por lerni de la malvenkoj de aliaj homoj kaj propraj", oni legas sur la ĉefpaĝo. Ekzistas multaj aliaj similaj retejoj, asocioj ktp por pli-malpli junaj metilernantoj de la novigado, kiuj interŝanĝas opiniojn, konsilojn. Pli kaj pli oni parolas en Italio pri ebleco krei sian propran firmaon, ofte temas pri io rilate al interreto, tamen ankaǔ tie oni konstatas, ke ege malmultaj estas la sukcesaj kazoj, ĉar la burokratio estas multa kaj malrapida, la impostoj tre altaj. Ofte okazas ankaǔ, ke la ideoj ne estas tute bonaj aǔ ne harmoniaj kun la merkataj leĝoj, tamen ĉiam laǔdinda devus esti la libera iniciativo ĉe la homoj.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments