Por la memoro de Laŭlum – unu jaron post lia forpaso
de USUI Hiroyuki
En la 10-a de novembro 2012 forpasis Li Shijun aŭ Laŭlum (1923-2012), renoma ĉina Esperanto-tradukisto. Iam li servis kiel vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio, kaj estis ĝis la morto membro de la Akademio de Esperanto. Siatempe mi volis kaj eĉ promesis al miaj gekolegoj verki nekrologon pri li en tiu ĉi rubriko. Tamen pro pigreco mi ne sukcesis elverki ion. Tio kompreneble ne signifas, ke al mi mankas deziro omaĝi lin.
Laŭlum en aprilo 2012 |
Do nun kun la unujara prokrasto mi volas rememori la giganton en la ĉina Esperantujo. En tiu ĉi artikolo mi ne tuŝos detalojn pri lia biografio. Kiel kutime mi verkos kun persona tono, rakontante pri miaj propraj kontaktoj kun li.
La ŝanco konatiĝi kun li venis malfrue
Laŭlum vizitis Japanion en 1982 kaj partoprenis en la 69-a Kongreso de Japanaj Esperantistoj (siatempe tian nomon havis la nuna Japana Esperanto-Kongreso). Hazarde tio estis mia unua japana kongreso. Mi tamen tiam ne havis ŝancon paroli kun Laŭlum. Probal Dasgupta, kiu ankaŭ partoprenis en la kongreso, fariĝis por mi la unua eksterlandano, kun kiu mi havis honoron interparoli. Probal estis multe pli juna ol Laŭlum, kaj venis al la kongresa konversacia rondo, en kiu mi ĉeestis.
En la sekvanta jaro mi vizitis Ĉinion kiel unu el la kvin esperantistoj, kiuj pro sia esperantisteco konsistigis parton de la trimil-persona japana junulara delegaciego invitita al Ĉinio. Ni vizitis ankaŭ la sidejon de El Popola Ĉinio kaj la Ĉina Esperanto-Ligo, kie mi post preskaŭ 30 jaroj laboros. Povus esti, ke tiam Laŭlum estis inter la gesamideanoj, kiuj bonvenigis nin, sed ne restas komuna foto. Pro tio ne eblas pruvi tion.
Laŭlum kaj mi persone konatiĝis nur en 1995, kiam li denove vizitis Japanion por ĉeesti invitite la 1-jaran jubileon de la malfermo de la Esperanto-Domo en Yatugatake. Temas pri la montara vilao, kiun al la Japana Esperanto-Instituto donacis vidvino de arkitekto-esperantisto. Estis planite, ke Laŭlum prelegu pri la klasika ĉina poezio, kaj ke mi interpretu lian prelegon. Nur tiam do mi akiris rajton paroli kun la grandulo.
Komento pri la soci-scienca konscio
Mi atingis la vilaon vespere de la antaŭa tago de la jubilea festo: la 2-an de novembro. Laŭlum atendis min, en la vera senco de la vorto, por interkonsiliĝi pri la enhavo de lia prelego. Sed lia vervo paroli estis neelĉerpebla kaj li tuŝis diversajn temojn, ne nur la prelegon de la sekvanta tago. Jam meznokte mi volis kapitulaci kaj iri dormi, kvankam li ankoraŭ tute ne laciĝis malgraŭ ke li estis pli aĝa ol mi je preskaŭ duonjarcento.
Esperanto-Domo en Yatugatake |
El la tiu-vespera (aŭ -nokta) konversacio en mia kapo gravuriĝis la jena. Tiam mi kovis ideon, kompreni la okupiĝon pri Esperanto kaj ĝenerale pri planlingvoj kiel specon de psikologia arĥetipo, hipoteza nocio elmetita de Carl Gustav Jung. Neniu ŝajne ekhavis tian ideon ĝis nun, eĉ ne Umberto Eco, kiu verkis la libron Serĉado de la perfekta lingvo.
Siatempe mi de tempo al tempo malkaŝis tiun ideon al esperantistoj. Iuj komentis, ke la ideo estas interesa. Sed multe pli kritika estis la reago de Laŭlum. Mi ne povas precize redoni kion li diris, sed li komentis proksimume, ke al tia fantazia ideo mankas socia aŭ soci-scienca konscio. Poste mi mem spertis, ke diversaj fakuloj de sociaj sciencoj klopodas trovi motivojn de homaj agoj en la komplikaj sociaj rilatoj, dum psikologoj provas fari tion en la psikologio de la homo. La unuaj kritikas, ke la duaj reduktas ĉion al la homa psikologio forgesigante nin pri la sociaj dimensioj, se ne klasbatalo kiel dirus marksistoj.
Honoro servi kiel lia interpretisto
Kiel ajn, en la venonta tago post la festa ceremonio okazis la prelego de Laŭlum. Multaj ĉinaj klasikaj poemoj, kiel tiuj de Li Bai aŭ Du Fu estas konataj kaj amataj de japanoj. Oni eĉ povas diri, ke tiuj literaturaj juveloj ne estas io fremdlanda, sed formas parton de la japana kulturo. Estis ĝuste pro tio, ke la prelego de Laŭlum allogis ne malmultajn japanajn esperantistojn kaj ne-esperantistojn.
Ĝis nun mi kaŝe fieras, ke dum mia interpretado mi legis, ne ordinarajn japanajn tradukojn (aŭ fakte temas pri la ĉinlingva originala teksto legata laŭ la japana maniero) sed verajn japanigojn faritajn de TOKI Zenmaro, fama japana utaisto, publicisto kaj esperantisto. Incidente, li vizitis Ĉinion en 1959 kiel membro de japana delegacio kaj renkontis ne nur Hujucz kaj aliajn ĉinajn pionirojn, sed ankaŭ nian Laŭlum.
Estis certe kortuŝe, ke dum la prelego foje Laŭlum ne povis deteni sin de larmoj, kiam li tuŝis sian knabecon, kiam li devis fuĝi de sia hejmloko en Hebei-provinco pro la atakoj de la japana armeo. La ĉeestantoj certe estis impresitaj de lia sincero, honesto rakonti tion ĝuste en la lando, kiu estis tiam invadanta Ĉinion, sed por mi kiel interpretisto samtempe estis iom embarase, ĉar mi ne sciis kion interpreti, kion fari, dum ploris mia interpretato. Kelkajn monatojn poste la tuta prelego fariĝis DVD-disko, kaj do oni povas aŭskulti la prelegon de Laŭlum (kun mia interpretado japanen) eĉ nun, kiam li ne plu estas inter ni.
Revidiĝo post 17 jaroj
De tiu unua renkontiĝo devis pasi 17 jaroj ĝis la dua. Tio okazis, eble ne necesas precizigi, en aprilo lastjare. Kiam mi partoprenis en la monata kunsido de la Pekina Esperanto-Asocio, en la kunsidejo estis Laŭlum, jam preskaŭ 90-jara sed ankoraŭ sufiĉe vigla. Mi ne scias, ĉu li povis tuj identigi min kiel iaman interpretiston en la montaro, sed okaze de la postaj intervidiĝoj, kiuj feliĉe okazis plurfoje, li rememoris kiu mi estas.
Kunsido de la pekina asocio, kie mi revidis Laŭlum |
Dum la somero li enhospitaliĝis, mi aŭdis. Sed en oktobro, kiam okazis la ceremonio por festi la 125-jariĝon de Esperanto, Laŭlum venis ĉeesti ĝin. Mi gratulis lin, dirante ke li estas kvazaŭ feniksto. Al tio li respondis, forte premante mian manon: "mia koro ĉesis bati por dek sekundoj". Tiu ĉi fortikeco mensa kaj korpa de Laŭlum igis nin ĉiujn esperi pri lia forta sano denova, sed post unu monato ni devis lerni, ke la fenikso preferis ripozi por ĉiam.
En la literatura tereno, kiel jam dirite, Laŭlum ĉefe estis tradukisto. Oni eble povus diri, ke li estis la ĉina Grabowski aŭ Kabe, aŭ li unuecigis en si la ecojn de tiuj du majstroj. La sociaj kondiĉoj de Ĉinio en la epokoj, kiujn li travivis, ne permesis al ni vidi vere elstarajn originalistojn. Por tio ni devis atendi ĝis la debuto de Mao Zifu (Anteo) en la 1990-aj jaroj. Estontaj literatur-sociologoj esploru pri la detaloj en tiu ĉi flanko.
Daŭrigi la laboron de la nelacigebla Laŭlum
Diversaj legendecaj onidiroj ŝvebas ĉirkaŭ li. Oni diris al mi, ke Laŭlum estis tiom diligenta, ke li tradukis la epopeon Aŝma (kiun menciis Probal Dasgupta, kiel la tiama prezidanto de UEA, en sia kondolenca mesaĝo por la forpasinto) dum la fruaj 1960-aj jaroj ĉiutage biciklante al kaj de la laborejo! En tiu senco mi estas neniel komparebla kun li – komence de tiu ĉi verkaĵo mi jam skribis, ke mi bezonis unu plenan jaron por verki tiun ĉi artikolon.
Aŝma en la Esperanto-traduko |
Sed la kaprico de la sorto lasis min fariĝi lia posteulo en pluraj aliaj sencoj aŭ ejoj: en la redakcio de El Popola Ĉinio, en la Akademio de Esperanto, en Esperantaj kursoj okazigataj en Pekino. Pro tio, malgraŭ mia manko de meritoj, restas al mi nur ĵuri, ke mi klopodos daŭrigi lian laboron, eĉ se mi ne naskiĝis en la sama lando kiel li. Ja komunas inter Laŭlum kaj mi almenaŭ la verda stelo sur la brusto.