El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

La fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (I)

| 2013-11-25
Bookmark and Share

    Se ne estus la komunista Partio de Ĉinio, do ne estus la nova Ĉinio. Tio estas fundamenta resumo de la ĉina moderna historio de pli ol 100 jaroj.

 

    La Komunista Partio de Ĉinio fondiĝis en 1921. Ĝi estas produktaĵo de la kombiniĝo de marksismo kun la ĉina laborista movado. Tiam Ĉinio estis duonkolonia kaj duonfeŭda socio. En la mezo de la 19-a jarcento, fremdaj kapitalistoj starigis fabrikojn en Ĉinio, kio naskis la unuajn industriajn laboristojn de Ĉinio. Antaŭ la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio, la nombro de la industriaj laboristoj de Ĉinio jam atingis ĉ. du milionojn.

 

    La ĉina Revolucio de 1911 renversis la King-dinastian registaron kaj finis la feŭdan despotismon kun historio de pli ol 2,000 jaroj, sed ĝi ne plenumis kaj eĉ ne povis plenumi la grandan taskon de la ĉina popolo en la kontraŭimperiisma kaj kontraŭfeŭdisma demokratia revolucio. Post la malvenko de la Revolucio de 1911, Ĉinio dronis en pli malluma abismo sub la regado de la nordaj militaristoj. Kien iros Ĉinio?

 

     La venko de la rusa Oktobra Revolucio de 1917 alportis al Ĉinio marksismon-leninismon kaj montris direkton por la ĉina revolucio.

 


Kamarado Li Dazhao 

 


Kamarado Mao Zedong en sia juneco 

 

    La Movado de la Kvara de Majo en 1919 skribis novan paĝon de la ĉina historio — Komenciĝis la ĉina nov-demokratia revolucio. La laborista klaso de Ĉinio, kiel sendependa forto, ascendis la politikan scenejon kaj akiris venkon de la movado. Tio multe kuraĝigis la vastajn amasojn de la ĉinaj intelektuloj, precipe revoluciajn intelektulojn, vidigis al ili fidintan forton de la ĉina revolucio. Ili decidis iri la vojon kombini sin kun laboristoj, konscie profundiĝis en la amason de laboristoj por propagandi marksismon kaj fari organizajn laborojn. Ili publikigis artikolojn, eldonis revuojn, tradukis verkojn de Marks kaj Lenin, levis ideologian movadon de propagando de marksismo kaj tiel akcelis la kombiniĝon de marksismo kun la laborista movado. Dum tiu procedo, Chen Duxiu (1879-1942), profesoro de la Pekina Universitato, Li Dazhao (1889-1927), direktoro de la biblioteko de la Pekina Universitato kaj ekde 1920 profesoro de la universitato, kaj aliaj radikalaj demokratoj fariĝis marksistoj. Ĉio tio pretigis kondiĉojn por la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio.

 

    En aŭgusto de 1920, fondiĝis en Shanghai la unua "Kompartia Filio" kun Chen Duxiu kiel la respondeculo. Dum la Revolucio de 1911, Chen Duxiu sin okupis per revolucia aktivado. En 1915, li establis la revuon "Junularo" (poste alinomata "Nova Junularo"), kiu pledis por scienco kaj demokratio, forte kritikis la ĉinan tradician feŭdan penson, fariĝis pioniro de la Movado de Nova Kulturo kaj akiris renomon en la socio. Antaŭ la Oktobra Revolucio, li havis fortan inklinon al "franca civilizacio". Influite de la Oktobra Revolucio kaj la Movado de la Kvara de Majo, li turniĝis al marksismo kaj faris kontribuon al starigo de la Partio. Sub la puŝado de la "Ŝanhaja Iniciata Grupo", kiun li gvidis, "kompartia filio" kaj "kompartia grupo" stariĝis unu post alia en la urboj Pekino kaj Guangzhou, en la provincoj Hunan, Hubei, Shandong, kaj en la eksterlandaj urboj Tokio kaj Parizo. Poste oni nomis tiujn organizojn komunista grupo kaj prenis la revuon "Nova Junularo" kiel organon de la komunistaj grupoj por laŭplane propagandi marksismon. En novembro de 1920, aperis monata gazeto "Komunista Partio", kiu raportis pri kompartio, la Tria Internacio kaj diverslandaj komunistaj partioj kaj direktis partian konstruon de diversaj lokoj.

 


Kamarado Li Dazhao (la dua de maldekstre), ĉefa gvidanto en la periodo de fondado de la Komunista Partio de Ĉinio

 

    Ĉiuj komunistaj grupoj havis sian marksisman studrondon, pere de kiu oni propagandis marksismon en populara lingvo. La Ŝanhaja Komunista Grupo funkciigis "Postlaboran Lernejon" en la okcidenta parto de Ŝanhajo, kie dense loĝis teksistoj. Kun altiĝo de konscio de laboristoj, laboristoj estis iom post iom organizitaj. En novembro de 1920, naskiĝis la "Ŝanhaja Sindikato de Maŝinistoj", kiu estis la unua sindikato de la ĉinaj laboristoj. Poste en Ŝanhajo oni starigis sindikatojn de presistoj kaj teksistoj kaj disvolvis diversajn revoluciajn aktivadojn inter laboristoj.

 

    La Pekina Komunista Grupo estis kreita kaj gvidata de Li Dazhao, la elstara marksisto en la frua periodo de la ĉina revolucio. Ĉirkaŭ la Movado de la Kvara de Majo, li skribis pli ol 100 artikolojn propagandantajn marksismon kaj la Oktobran Revolucion. Sub lia gvido, la Pekina Komunista Grupo prenis Changxindian, kie estis multaj fervojistoj, kiel bazlokon de sia organizado kaj tie establis "Postlaboran Lernejon". Li Dazhao kun la membroj de la grupo kaj studentoj donis lecionojn kaj prelegojn al laboristoj.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments