El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

Mirindaĵoj en Zaozhuang--Esperanto ankoraǔ sukcesis

| 2013-11-22
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 


La nokto antaǔ la malfermo. Ni kantas la himnon "La Espero".  

     Ĉiu Esperanto-kongreso estas aparta mirindaĵo, aro da longegaj oficialaj paroladoj, amuzaj okazaĵoj kaj unuopaj esperantistoj, kies personaj historioj foje estas vere interesaj. La 10-a Ĉina Kongreso de Esperanto en Zaozhuang (Shandong-provinco) estis ĝenerale sukcesa, la homoj estis sufiĉe entuziasmaj kaj la junaj gevolontuloj dum preskaǔ tri tagoj senlace laboris por igi nian restadon agrabla. Ili atingis la celon. Sur mian kajereton mi skribis kelkajn notojn.

 


Inaǔguro de la Esperanto-Muzeo en Zaozhuang, Shandong-a Provinco  

   La 10-a Ĉina Esperanto Kongreso estis bonege organizita en ĉiu detalo kaj tio iom surprizis min, ĉar kompare kun aliaj landoj, kiuj havas longan Esperanto-kongresan historion, ĉi tie la afero estas ankoraǔ iom en komenca stadio. La etoso estis gaja. Dum du kaj duona tagoj ni kunvivis kaj interkonatiĝis, mi havis la ŝancon pli trankvile pasigi iom da tempo kun kelkaj pekinaj geamikoj.

 


La KER-Ekzameno. Dum la kongreso mi ekzameniĝas.

   Juana estas unu el ili, ŝi estas ĉina junulino, kiu komencis lerni Esperanton meze de Marto ĉijare. Ŝi elektis E-on kiel fakultativan lecionon en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, kie ŝi studas la anglan kaj la japanan. Ŝi elektis la Internacian Lingvon precipe ĉar profesoro Li Weilun (pri kies agado EPĈ jam abunde raportis) allogis ŝin, konvinkis ŝin lerni ĝin. Ekde tiam ŝi konstante kaj rapide progresas. Ŝi aktive partoprenas la esperantistan vivon en Ĉinio kaj ege interesiĝas pri multaj eksterlandaj Movadaj okazaĵoj, kiujn ŝi deziras kiel eble plej baldaǔ partopreni.

 

    Dum la Kongreso ŝi ofte esprimis al mi sian amon al Esperanto, sian vivan deziron daǔre plibonigi sian lingv-nivelon kaj pli multe ekscii pri la Movado. Ŝi ŝatis la kongreson kaj amuziĝis dum ĝi, precipe ĉar ŝi konatiĝis kun aliaj junaj geesperantistoj, babiladis kun ili kaj havis bonegan tempon. "Mi devas fari ion por disvastigi Esperanton. Mi sentas tion en mia sango. Mi volas partopreni la Movadon," diris ŝi al mi tuj post la kongreso. Kiam oni aǔdas tion, oni certas, ke indas daǔre klopodadi. Ŝiaj sentoj estas sur la bona vojo, nun multe gravas, ke pli spertaj samideanoj ŝin daǔre ĝuste direktu, por ke tia potencialo ne estu perdita.

 


De maldekstre Juana, mi, Lisa kaj Alinka  

    Kun Alinka, unu el la volontulinoj, mi agrable interkonatiĝis dum la Kongreso. Ŝi estas vigla junulino el Nepalo, kiu antaǔ pli malpli du jaroj alvenis al Zaozhuang por studi en la tiea universitato informadikon. Ekde tiam ŝi ankoraǔ ne revidis sian hejmon, tamen ŝajne ŝi bonege alkutimiĝis al sia vivo en Zaozhuang. Kvankam ŝi aĝas nur dudek jarojn, ŝi krom sia nacia lingvo, scipovas flue la ĉinan, la anglan kaj Esperanton. "Nun mi estas feliĉa ĉar mi povas paroli Esperanton" estas skribita sur ŝia verda vizit-karto kune kun kelkaj aliaj frazetoj por instigi vojaĝi al ŝia lando. Dum la iom longaj oficialaj paroladoj kaj la spektakloj Alinka kaj mi ofte babilis. Ŝi sciigis al mi sian deziron sindoneme prizorgi malriĉajn infanojn en Nepalo pere de Esperanto, instruante ĝin al ili aǔ okazigante kulturajn internaciajn renkontiĝojn. Idealismo ĉe la gejunuloj estas ĝojo por la koro. Mi jam ne estas tiom juna, tamen mi ankoraǔ ne perdis tian spiriton, ĉu tio estas tute en ordo mi ne scias, sed ĝis nun mi restis fidela al mi mem. Al Alinka mi konfesis, ke jam de longe mi ankaǔ havas iun konstantan ideon, tio estas okazigi kursojn de Esperanto en orfejoj en kiel eble plej multaj landoj kaj post iom da tempo interkonatigi la orfajn infanojn per Esperanto precipe interrete, pere de la sociaj forumoj aǔ laǔprefere. Mi jam eksciis de kelkaj fakuloj, ke la infanoj lernas sufiĉe rapide la Lingvon, ŝajne por ili ĝi estas pli facila ol la angla. La sekva paŝo povus esti organizado de prelegoj pri infanaj aferoj faritaj de la orfoj mem. La prelegoj povus okazi dum la universalaj aǔ regionaj kongresoj. Pri la detaloj oni povas diskuti. Ĉu eblas tion realigi? Mi certas, ke tio eblas. Mi dubas, ĉu ni kapablas nun. La esperon ankoraǔ mi ne tute perdis, ĉar parolante pri tio kun kelkaj samideanoj en pluraj landoj, ili tuj pretis helpi. Ĉe ni almenaǔ la entuziasmo estas ĉiam vigla.

 


Ni festas la naskiĝtagon de Juana.  

    Xu Shichang estis unu el la gevolontuloj kun kiu mi interkonatiĝis. Li laboras en Pekino ĉe iu lernejo, okupiĝas pri administrado kaj komencis lerni Esperanton komence de tiu ĉi jaro kaj jam sufiĉe scipovas ĝin, ni preskaǔ senprobleme interkompreniĝis. Li lernis la Lingvon de Semio, kiu estas instruisto de la Zaozhuang-a Universitato. Mi lin demandis kial li eklernis Esperanton, li tuj respondis: "Faru tion, kion vi amas kaj amu tion, kion vi faras!" Kiel bele estis aǔdi tion! Oni ne malofte trovas tian sinceran entuziasmon kaj idealismon, preskaǔ raraĵojn en nia nuntempa mondo ĉe esperantistoj je ĉiu aĝo kaj deveno.

 


Junĉo kaj mi  

    Lee Seung Yun, Junĉjo por la samideanoj (esperantistiĝis en 1987), venis de Seulo por partopreni la Kongreson. Li estas radio-amatoro kaj tradicia kuracisto. Mi konatiĝis kun li hazarde en la halo de la Universitato, kiam iu ĵurnalistino de la loka televido (ZZTV) intervjuis nin, Junĉo tradukis al mi ŝiajn demandojn kaj miajn respondojn al ŝi helpe de alia esperantistino ankaǔ el la ĉefurbo de la Koreia Respubliko, kiu lernas la ĉinan lingvon en tiu Universitato. Li ellaboris kuracon per ne kuiritaj grenoj kaj detale klarigis al mi pri sia teorio. Li mezuris mian kor-pulson kaj opiniis, ke mi bezonas iom da refortikigiloj. Mi eĉ pensis farti tute bone! Ni nepre restos en kontakto, ĉar kaj mi deziras pli ekscii pri la kuraco (mi atente klopodas uzi nur naturajn rimedojn, bonŝance en Pekino estas multe da tradiciaj apotekoj) kaj ni daǔre babilos pri la eblaj bonaj rimedoj por alia malsanulo: nia Movado. Junĉo havas konkretajn proponojn por plifortigi la rilatojn ene de la azia esperantistaro, kiujn mi nun ne flustros, sed certe mi pretas kiel eble plej multe kontribui al ilia realigo.

 

    Post la malfermo de la Kongreso la prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio, s-ro Nan Youli, konatigis min kun iu ĉina esperantisto, kies nomon mi bedaǔrinde ne memoras. S-ro Nan prezentis lin al mi dirante: "Jen kamparano, kiu bonege scipovas nian Lingvon!" Tiu kamparano, mezaĝa homo, vere bone parolas ĝin. Li sole en sia kamparo lernis Esperanton per libroj pacience kaj konstante. Mirindan rezulton li atingis. Poste li eklernis la anglan, kio estis relative facila afero, ĉar laǔ li la antaǔa studo de E-o multege lin helpis. Ni ne krokodilis, sed mi ne dubis pri lia sukceso.

 


Lee Jungkee prelegas pri UEA: kiel varbi novajn hom-fortojn.

     Jen, mi skizis nur kelkajn el la geamikoj, kiuj partoprenis la 10-an Ĉinan Kongreson de Esperanto. Mi devus verki libron, se mi volus rakonti pri ĉiuj memorindaj homoj, kiujn mi tie renkontis, ĉiu el ili meritus apartan ĉapitron.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments