La vintron mi ne plu timas
de USUI Hiroyuki
En la lasta jaro citante la grandan ĉinan verkiston Lusin mi skribis, ke en Pekino estas vere mallongaj la printempo kaj la aŭtuno. Nun, kiam tiu mallonga aŭtuno estas finiĝanta, mi volas skribi pri mia nuna maltimo kontraŭ la vintro, kiun mi jam unu fojon spertis.
Fakte en la nuna periodo de la lasta jaro mi multe timis pri la vintro ĉi tie, informiĝinte ke la temperaturo povas atingi la gradon minus dek. Nu, tio estas fakte ioma troigo, kvankam ne malvero, ĉar temas pri la plej malalta temperaturo, kiu estas observebla nur meze de la nokto, kiam oni dormas hejme.
Nun aŭtunas Pekino: flavas la folioj de ginko-arboj... |
Rusa samideano, Stanislav Belov, kiun mi renkontis fine de oktobro last-jare, ridis je mia timo, dirante ke en Siberio, kie li loĝas, la plej malklimaksa temperaturo povas atingi la gradon minus kvardek. Li cetere aldonis, ke se dum la vintro la temperaturo atingas la gradon nulo, infanoj iras eksteren por amuziĝi kaj plenkreskuloj salutas gratulante unu la alian pri la varma vetero. Brrr!
Kialo de la maltimo ĉe miaj gekolegoj
Estis malfacile por mi kompreni, ke miaj gekolegoj neniom timas. Unu el miaj koleginoj, Wang Lihua, diris, ke dum la vintro estas hejtado kaj estas komforte varme en la domoj, en la konstruaĵoj, hejme kaj oficeje.
Aldonindas, ke en Pekino kaj aliaj ĉinaj urboj, kie la vintro estas severa, la urba registaro liveras hejtadon al la tuta urbo. Do oni havas la tut-urbe centralizitan hejtadon. Poste mi eĉ aŭdis, ke la malvarmo foje estas problemo en pli sudaj urboj, kie mankas tia sistemo. Iom ironie, ke oni devas frosti en loĝejoj en sudaj partoj de la lando.
Mi rememoras, ke en la lasta jaro la malvarmo alvenis tre frue. La pekina magistrato decidis komenci la hejtadon jam ekde la 10-a de oktobro. Oni diris, ke nenio simila okazis antaŭe. Kontraste ĝi ekfunkcios ĉi-jare, kiel kutime, ekde la 15-a de novembro.
Kial ne funkcias mia hejtilo?
En la lasta jaro estis por mi la unua fojo sperti la pekinan hejtadon. La 10-a de oktobro trovis sin en semajnfino, kaj en mia hejmo la hejtilo ne fariĝis varma. Sed mi restis tute trankvila, pensante ke komence eble la hejtilo ne facile varmiĝas.
Mi konsterniĝis lunde, alvenante al la oficejo, kie estis komforte varme. Mi tuj diris tion al mia kolegino Chen Ji, kaj kun unu alia kolego ni iris al mia loĝejo. La kolego portis kun si kelkajn ilojn por eventuala riparado, sed ankaŭ li ne sukcesis trovi la kialon de malfunkcio.
La hejtilo post la prilaborado |
Dehakitaj "piedo"-partoj |
Chen Ji telefonis al domripara laboristo, kiu tuj venis al mia loĝejo. Post mallonga esplorado ĉirkaŭ la hejtilo la estimata Sinjoro Domriparisto donis sian prijuĝon. Restu tajloro ĉe via laboro, ne ŝovu la nazon en fremdan vazon! Lia diagnozo estas, ke antaŭ mia enloĝiĝo oni refarbis la loĝejon, iom movis la hejtilon kaj ĝia loko fariĝis iom pli alta ol ĝi devus esti, tiel ke la varma akvo, kiu fluas el granda tubo ekster mia loĝejo, ne sukcesas veni al la destinita loko.
Majstro Riparisto komencis prilabori la kompatindan hejtilon. Li tranĉis al ĝi la kvar "piedojn" por iom malaltigi ĝian pozicion. Post dudek minutoj jam ĉio estis en ordo. Post lia foriro la hejtilo jam fariĝis varma. Mi ĝojis, ke tiel mi povos pasigi la unuan vintron en Pekino.
Manko de neĝego en Pekino
Eble mi povis senprobleme adaptiĝi al la vintro ĉi tie parte pro tio, ke en ĉi tiu urbo malofte neĝas. Ĉi tie neĝas nur kelkajn fojojn dum unu vintro - tiom kiom en Tokio, mia hejmloko, kvankam kompare kun Pekino la japana ĉefurbo ŝajnas preskaŭ subtropika.
Foje mi hororiĝis aŭdante - feliĉe mi ne bezonis mem tion sperti - televidan novaĵon, ke en la nordorienta parto de Ĉinio tiom neĝis, ke komplete malebliĝis la veturado per aŭtoj kaj eĉ paneis la hejtado!
Pro tiu manko de neĝego en Pekino, kutime mi spertas iom da agrabla surprizo, kiam mi trovas vekiĝinte el la dormo matene, ke dum la nokto ekstere silente komenci neĝi kaj ĉio ĉirkaŭ mia etaĝdomo estas kovrita per neĝa blanko.
Post la nokta neĝado: sceno de la lasta vintro |
En tia okazo oni faras neĝhomojn (mi rememoras, ke kiam mi eklernis Esperanton komence de la 1980-aj jaroj estis en la lingvo ĉina infanlibro ĝuste pri neĝhomo), eble ĉar en tiu ĉi urbo oni ne bezonas timi pri neĝego. Ĉu en regionoj kun neĝego oni sukcesas esti sufiĉe bonhumora por fari tiajn aĵojn?
Tiel do mi estas preta por la dua vintro en Pekino. Ĝenas nur, se entute, ke la aera poluciado ĉi tie fariĝas pli severa dum la vintro, kiam pro la malvarmiĝo de la grundo la aero malfacile moviĝas, malofte blovas ventoj kaj pro tio la poluciita aero dumlonge restas ĉe la sama loko. Tion oni diris dum kunveno aranĝita de la japana ambasadorejo por japanoj en Pekino. Sed por tio oni povas porti gazmaskon (aŭ buŝkovrilo aŭ... kio estas taŭga esperanta vorto por tiu afero, karaj legantoj?), kiel oni povas porti multe da vestoj kontraŭ malvarmo. Do ek al la dua pekina vintro!