El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fermiĝis en Pekino la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de KPĈ

| 2013-11-14
Bookmark and Share


Ĉinaj gvidantoj Xi Jinping (meze), Li Keqiang (la 3-a de dekstre), Zhang Dejiang (la 3-a de maldekstre), Yu Zhengsheng (la 2-a de dekstre), Liu Yunshan (la 2-a de maldekstre), Wang Qishan (la 1-a de dekstre) kaj Zhang Gaoli (la 1-a de maldekstre) sur la podio de la 3-a Plena Sesio de la Centra Komitato de KPĈ 

 


Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, faras parolon.  

 

    Posttagmeze de la 12-a de novembro en Pekino fermiĝis la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Dum la 4-taga sesio oni aŭskultis kaj diskutis pri la labor-raporton faritan de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, en la nomo de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, ekzamenis kaj aprobis la "Decidon de la Centra Komitato de KPĈ pri Kelkaj Gravaj Problemoj por Plenampleksa Profundigo de Reformado".

 

    Resumo de la Komunikaĵo de la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de KPĈ

 

    La ĝenerala celo por plenamplekse profundigi reformadon estas perfektigi kaj disvolvi la sistemon de la socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj antaŭenpuŝi la regan sistemon de la lando kaj la modernigon de la rega kapablo.

 

    En la jaro 2020 Ĉinio akiros decidajn rezultojn en reformado de gravaj kampoj kaj ŝlosila ĉenero, en Ĉinio formiĝos sistemoj sisteme perfektaj, science normaj kaj funkcie efikaj por ke ĉiuflankaj sistemoj estu pli maturaj kaj pli definitivaj.

 

    Ĉinio devas defendi aŭtoritaton de la konstitucio kaj leĝoj, profundigi la sisteman reformadon en administra plenumado de leĝoj, garantii laŭleĝan, sendependan kaj justan plenumadon de la juĝa kaj ekzamena aŭtoritatoj, perfektigi la funkcian sistemon de la juĝa aŭtoritato kaj la sistemon pri juĝa garantio de homaj rajtoj.

 

    La Centra Komitato de KPĈ starigos gvid-grupon por ĉiuflanke profundigi reformadon, kiu respondecos pri la ĝenerala projektado de reformado, tuteca konsidero kaj kunordigo, ĝenerala antaŭenpuŝo, superrigardo kaj plenumado. Diversnivelaj partiaj komitatoj devas praktike plenumi la respondecon por gvidi reformadon.

 

    La reformado de la ekonomia sistemo estas ĉefa punkto por ĉiuflanke profundigi la reformadon, la kerna problemo estas bone trakti la rilatojn inter la registaro kaj la merkato por ke la lasta ludu decidan rolon en resursa distribuo kaj por ke la registaro pli bone ludu sian rolon.

 

    La baza ekonomia sistemo kun la publika posedsistemo kiel la ĉefa parto kaj por kuna disvolvo de multspec-posedsistema ekonomio estas grava apogilo de la sistemo de la socialismo kun ĉinaj trajtoj, estas ankaŭ fundamento de la sistemo de la socialisma komerca ekonomio. La ekonomio de la publika posedsistemo kaj tiu de la nepublika posedsistemo ambaŭ estas grava konsistiga parto de la socialisma merkata ekonomio, kaj estas grava fundamento por disvolvo de la ekonomio de Ĉinio kaj por tiu de ĝia socio.

 

    Ĉinio fondos la Ŝtatan Konsilion de Sekureco, perfektigos la sekuran sistemon de la lando kaj ĝian sekuran strategion por garantii la sekurecon de la lando.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments