El Popola Ĉinio>头条新闻>

Prezentataj la artaĵoj de Wen Zhengming, eminenta artisto de antikva Ĉinio

| 2013-11-12
Bookmark and Share


Afiŝo de la ekspozicio 

 


Laborantoj en aranĝo de eksponaĵoj 

 


La pentraĵo verkita de Wen Zhengming  

 

    La 10-an de novembro inaŭguriĝis la Speciala Ekspozicio pri Artaĵoj de Wen Zhengming (1470-1559) en la Suzhou-a Muzeo de Suzhou, la ĉefurbo de la provinco Jiangsu en sudorienta Ĉinio.

 

    Wen Zhengming, unu el la plej eminentaj pentristoj kaj kaligrafoj de la antikva Ĉinio, estas lerta en poezio, artikol-arto, kaligrafio kaj tradicia pentrado.

 

    La ekspozicio kun la titolo Suprenrigardi la monton Hengshan -- Wen Zhengming, majstro de la arta rondo en la loko kolektis pli ol 70 konservaĵojn pruntedonitajn de la Muzeo de la Imperiestra Palaco de Pekino, la Ŝanhaja Muzeo, la Nankina Muzeo, la Arta Muzeo de la Ĉinlingva Universitato de Hongkongo, la Arta Galerio de la Universitato Yale de Usono kaj aliaj organizaĵoj. La eksponaĵoj kun diversaj tipoj de kaligrafaĵoj entenas malsamajn enhavojn inkluzive de montoj kaj akvoj, floroj kaj birdoj, kreskaĵoj kaj ŝtonoj, homoj kaj tiel plu. Ili ĉiuflanke prezentas la ĉefajn periodojn de la artstila ŝanĝado de la verkoj de Wen Zhengming. Ĉiuj el ili estas raraj antikvaĵoj kaj valoraj konservaĵoj.

 

    La ekspozicio daŭros de la 12-a de novembro de la kuranta jaro ĝis la 16-a de februaro de la venonta jaro.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments