El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj kaj usonaj ortopediaj kuracistoj kuracas ĉinajn handikapulajn infanojn

| 2013-11-07
Bookmark and Share


Ortopediaj spertistoj ekzamenas handikapulan infanon.  

 

    La 4-an de novembro en la ĉina urbo Yantai oficiale okazis internacia filantropia kuracado por handikapulaj infanoj. Tion finance subtenis la Pekina Internacia Komitato por Ĉinaj Orfinoj. La plej bonaj spertistoj en ordopedio kunvenis por fari senpagajn operaciojn por 30 handikapulaj malriĉaj infanoj, kiuj havas vertebran misformon. Sukcesis 6 operacioj okazintaj en la 5-a de novembro.

 

    Nun en Ĉinio, 1% da infanoj havas misformajn vertebrojn, kaj plej grave, estas tre malfacila kaj multe kosta por kuraci tiun malsanon. Multaj infanoj pro tio ne povas viziti lernejon aŭ estis forlasitaj de la gepartoj. Tiu ĉi filantropia aktivado, kunlabore organizita de la Yantaishan-a Hospitalo kaj la Universitato Stanford, celas senpage kuraci malriĉajn infanojn, kiuj suferas de la vertebran malsanon.

 

    Jam okazis 6 fojojn la aktivado kaj pli ol cent infanoj ricevis senpagajn operaciojn ĝis nun.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments