El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭgurĝis la 9-a Ĉina-Usona Filma Festivalo

| 2013-11-07
Bookmark and Share


La premidona ceremonio en la inaŭguro de la 9-a Ĉina-Usona Filma Festivalo  

 

    Vespere de la 3-a de novembro (laŭ la loka tempo), solene inaŭguriĝis la 9-a Ĉina-Usona Filma Festivalo en la urbo Los-Anĝeleso de Usono. Personoj el la filmaj rondoj de la du landoj interŝanĝos siajn opiniojn kaj spertojn unuj kun la aliaj en la kuranta monato.

 

    En la festivalo partoprenis la ĉina delegacio konsistanta el ĉ. 200 membrojn kiuj venis el la ĉefaj filmaj kaj kinejaj kompanioj de Ĉinio.

 

    Jiao Hongfen, estro de la ĉina delegacio kaj vicprezidanto de la Ĉina Filma Grupo (Korporacio), diris en sia salutparolo, ke kiam la 1-a ĉina-usona festivalo okazis la bileteja gajno de Ĉinio estis nur malpli ol 2 mil milionoj da juanoj, tamen ĉijare ĝi certe superos 20 mil milionoj da juanoj. Li diris: "Filmoj entenas la komunan vivon kaj kulturon de la popolo de Ĉinio kaj tiu de Usono, do necesas okazigi la interŝanĝadon en la filma rondo."

 

    Michael C. Ellis, azi-pacifika regiona ĉefo de la Filma Asocio de Usono, diris, ke la filma merkato de Ĉinio rapide disvolviĝas, tio estas granda ŝanco por fremdlandaj filmaj industrioj.

 

    Laŭkonigo, en la festivalo oni prezentos pli-ol-200-foje 130 filmojn bone gajnajn kaj vaste ŝatatajn en Hollywood, Los-Anĝeleso, San-Francisko kaj aliaj lokoj de Usono. Multaj el ili estas unuafoje liveritaj al la Norda Ameriko. Krome ambaŭflankoj okazigos dekok fojojn da seminarioj kaj specialaj ensceniĝoj por "grandiozaj" filmoj kaj serion da profesiaj forumoj en la usona asocio kaj 8 universitatoj de Usono por konstrui platformon por la kunlaboroj inter la filmistoj de la du landoj.

 

    Tiuvespere en la premidona ceremonio de la Or-Anĝela Premio, ĉeno de la inaŭguro, 10 filmoj, inkluzive de la filmo So Young (Tiel Junaj), kaj 12 televidaj teatraĵoj, inkluzive de Chinese Expeditionary Force (Ĉina Ekspedicia Armeo), gajnis la oran premion. Zhao Wei kaj Song Jia ricevis reciproke la premiojn por la plej bona reĝisoro kaj la plej bona aktorino.

 

    La festivalo estis lanĉita en la jaro 2005, poste okazas en ĉiu jaro, kaj jam prezentis entute ĉ. 600 elstarajn filmojn de la du landoj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments