El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 7-a Jarkunveno de Ĉinaj E-Komercistoj okazis en Suzhou

| 2013-11-05
Bookmark and Share

 

Post la kunveno fermiĝis la 7-a Jarkunveno de Ĉinaj E-Komercistoj.

 

Raportis Baihe de la Suzhou-a E-Asocio

 

    La 2-3-an de novembro okazis en la urbo Suzhou de Ĉinio la 7-a Jarkunveno de Ĉinaj E-Komercistoj. En ĝi partoprenis 45 esperantistoj el Koreio, Brazilo, Aŭstralio, Irano kaj el ĉinaj urboj Pekino, Ŝanhajo, Xi'an, Shenyang, Xiamen, Huangshi, Changsha, Nankino, Nanchang, Hefei, Changzhou, Suzhou kaj Jiaxing. Estro de la Suzhou-a Federacio de Soci-sciencaj Rondoj kaj tiu de la Administracio de la Suzhou-a Industria Zono ĉeestis la inaŭguron de la jarkunveno kaj faris parolon.

 

    Je la 9-a horo kaj 30 minutoj la 7-a Jarkunveno de Ĉinaj E-Komercistoj inaŭguriĝis en la raport-halo de la lernejo Dongshahu en Suzhou en akompano de la himno de Esperanto La Espero.

 

    La jarkunvenon prezidis Zhao Chenghua, konstanta vicprezidanto de la Ĉina Klubo de E-Komercistoj.

 

    En la inaŭguro salutas Zhou Hong, vicprezidanto de la Suzhou-a E-Asocio kaj direktoro de la lernejo Dongshahu, en la nomo de la asocio kaj la lernejo, kaj Zhang Changsheng, ĝenerala sekretario de la Jiangsu-a Esperanto-Asocio, en la nomo de la asocio. Hu Fengsheng, vicprezidanto de la Ĉina Klubo de E-Komercistoj, legis la gratulan mesaĝon de IKEF.

 

    En siaj paroloj estro de la Suzhou-a Federacio de Soci-sciencaj Rondoj kaj tiu de la Administracio de la Suzhou-a Industria Zono konigis al la ĉeestantoj Suzhou kaj alte taksis la suzhou-ajn esperantistojn pro iliaj kontribuoj por disvastigi turismon, komercon kaj edukon per Esperanto. Ili ankaŭ esprimis sian bondeziron al la jarkunveno.

 

    Posttagmeze de la tago, Wang Tianyi, prezidanto de la Ĉina Klubo de E-Komercistoj, faris laborraporton. Laŭ la raporto la klubo plenumis jenajn ĉefajn laborojn en la pasinta jaro: instrui Esperanton pri komerco per interreto kaj en profesia instituto, kulturi novajn fortojn por daŭrigpova disvolviĝo de Esperantaj komercaj agadoj; daŭrigi kunlaborojn inter ĉinaj kaj fremdlandaj E-komercistoj por pruvi praktikecon de Esperanto en internacia komercado; altigi famecon de vino kaj manĝaĵoj kun Esperantaj fabrikmarkoj en la ĉina merkato por grandigi uzadon de Esperanto en komerco.

 

    Deng Xiaozhong el Xiamen kun la temo "Industriigo de E-ekonomio kaj diverseco de E-produktoj" faris prelegon. Li Zong el Changsha prelegis pri la temo "Esperanto fandiĝis kun la fako postula merkato en komerca instituto". Zhang Tiezheng, prezidanto de la Suzhou-a E-Asocio kun la temo "Esperanto helpis al mi koni merkaton de Brazilo" prelegis pri sia vizito al Brazilo per diapozitivoj. La jarkunveno per laŭdoj honoris elstarajn grupojn kaj personojn en la kampo de E-komerco.

 

    Matene de la 3-a de novembro okazis kunveno pri konigo de projektoj kaj produktoj. En la kunveno ĉinaj kaj alilandaj E-komercistoj subskribis interkonsentojn pri kunlaboroj kaj kontraktojn.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments