El Popola Ĉinio>Popolaj Rakontoj>

Frato Tao kaj Sancai (2)

| 2013-11-05
Bookmark and Share

 

    Frato Tao zorge flegis la maljunulon kiel sian familianon. Ĉiutage kiam li iris por preni kaolinon, li ĉiam reportis drogherbojn bezonatajn kaj dekoktis ilin por la maljunulo. La superfluajn drogherbojn li metis en la drogherban korbon de la maljunulo. Tiele Frato Tao kaj flegis la maljunulon kaj faris ceramikaĵojn. Post 49 tagoj la maljunulo resaniĝis. Antaŭ foriro la maljunulo diris al Frato Tao: "Vi estas bonkora junulo. Mi povas rekompenci vin per nenio, kaj mi havas proponon, sed mi ne estas certa, ĉu vi akceptos?"

 

    "Kian?" tuj demandis Frato Tao. Kaj la maljunulo diris: "Mi havas tri saĝajn filinojn, inter ili la tria estas la plej saĝa. Se vi ne malaprobos, mi edzinigos ŝin al vi."

 

    Frato Tao honte mallevis sian kapon kaj la maljunulo eksplodis per rido kaj, montrante la drogherban korbon, diris: "Tiu ĉi korbo akompanis min multe da jaroj, kaj nun mi donacas ĝin al vi kiel doton por mia filino." Dirinte tion li adiaŭis Fraton Tao kaj la lasta longe akompanis lin ĝis iu monto. La maljunulo diris: "Ne akompanu min plu, mia tria filino jam atendas vin tie!" Frato Tao turnis sian kapon, sed neniun vidis, kaj kiam li returnis sin al la maljunulo, la lasta jam malaperis. Li sola revenis hejmen.

 

    Reveninte hejmen, Frato Tao vidis 17-18-jaran knabinon sidanta sur terlito kaj zorge pririgardanta blankan fajencan vazon ĵus bakitan. Ŝi estis tiel bela kiel feino. Frato Tao tre miris, nenian vorton povante alparoli.

 

    Vidinte Fraton Tao, la knabino tuj stariĝis kaj honte demandis: "Ĉu vi estas Frato Tao? Mi atendis vin jam longan tempon."

 

    Frato Tao demandis: "Kiu vi estas? Kio estas via nomo? Por kio vi venis ĉi tien?"

 

    La knabino diris: "Mi estas la tria filino de la maljunulo kolektanta drogherbojn, kaj nomiĝas Sancai. Mia patro lasas min vivi kune kun vi." Hezitinte momenton ŝi daŭrigis: "Se vi ne ŝatas min, mi reiras hejmen!"

 

    Frato Tao tuj kaptis ŝiajn manojn kaj ĝoje diris: "Mi tre ŝatas vin, vi estas la plej bona en la ĉirkaŭaĵo de Songshan-montaro."

 

    Mesaĝo pri lia edziĝo trakuris ambaŭ bordojn de Huangye-rivero, kaj la ceramikistoj ĉiuj venis por gratuli lin.

 

    Geedziĝo alportis al Frato Tao kaj Sancai dolĉan vivon. Sancai estis saĝa, diligenta kaj rapide ellernis la faradon de diversaj ceramikaĵoj. Krom kruĉo, plado, taso kaj bovlo, Sancai faris ankaŭ bovon, ĉevalon k.a., tute similajn al la veraj.

 

    Kiam ili estis plenigantaj la fornon per bakotaj argilaĵoj, Sancai diris al Frato Tao: "Frato Tao, mi havas proponon, sed ne scias, ĉu ĝi estas deca."

 

    Frato Tao diris: "Sancai, ne hezitu diri, se vi havas sugeston."

 

(Daŭrigota)

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments