El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping intervidiĝis kun la eksterlandaj reprezentantoj de la "21-a Jarcenta Forumo"

| 2013-11-04
Bookmark and Share


Xi Jinping intervidiĝas kun la eksterlandaj reprezentantoj de la "21-a Jarcenta Forumo".

 

    La 2-an de oktobro en Pekino Xi Jinping, ŝtata prezidanto de Ĉinio, intervidiĝis kun la eksterlandaj reprezentantoj de la Pekina kunveno de la "21-a Jarcenta Forumo", li esprimis la disvolvan vojon, pordmalfermon kaj reformadon, ekonomian situacion kaj politikojn pri eksteraj aferoj de Ĉinio.

 

    Xi Jinping diris, ke la ĉi-foja kunveno havas la ĉeftemon Legu pri Ĉinio, tio helpas la reciprokajn konojn inter Ĉinio kaj aliaj landoj. La ĉina popolo nun klopodas por realigi la du "centjarajn" celojn kaj la "Ĉinan Revon" por reprosperigi la ĉinan nacion. La "Ĉina Revo" estas kunligita kun la sonĝo de la ĉina popolo por akceli bonan vivon, kaj same estas komuna kun la volo de la popoloj de diversaj landoj pri la paco kaj pri la evoluo. Por realigi la "Ĉinan Revon", ni devas insiste iri laŭ la socialisma vojo kun ĉinaj trajtoj. La vojo estas ĝuste trovita de la ĉina popolo post longtempa malfacila esplorado.

 

    Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio persistas en la paca disvolvado kaj neniel fariĝos hegemonisma. Laŭ sia disvolviĝo, Ĉinio sin ŝarĝos per pli da internaciaj respondecoj kaj pli pozitive partoprenos en la eksteraj aferoj kaj sistema reformado internacia. Ĉinio estas konstruiva povo kiu celas al la paco de la mondo kaj al ĝia evoluo. Ni modeste kaj amplekse daŭrigos la lernadon de la progresintaj konceptoj kaj spertoj de aliaj landoj, kune antaŭeniĝos harmonie kun aliaj landoj.

 

    En la intervidiĝo respektive faris parolojn Ernesto Zedillo, prezidanto de la forumo kaj eksa prezidento de Meksiko, Nicolas Berggruen, prezidanto de la Instituto de Nicolas Berggruen pri Regado, James Gordon Brown, eksa ĉefministro de Britio, Paul Keating, eksa ĉefministro de Aŭstralio kaj Kishore Mahbubani, estro de la Publik-politika Institucio de Lee Kuan Yew sub la Ŝtata Universitato de Singapuro. Ili estimas ke Ĉinio akiris grandan sukceson en sia disvolvado kaj ludas pozitivan rolon en la mondo, kaj havas la konfidon ke la ĉina ekonomio daŭre disvolviĝos. La evoluado de Ĉinio profitigos la tutan mondon, kaj la lando donos pli grandajn kontribuojn por la paco kaj la prospero de la mondo. Ili esprimis, ke oni zorgas pri la okazonta 3-a plena sesio de la 18-a Centra Komitato de KPĈ kaj antaŭgratulas al Ĉinio gajni pli grandan sukceson en sia pordmalfermo kaj reformado.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments