El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malajzio okazigis legkonkurson de ĉinaj klasikaĵoj

| 2013-11-04
Bookmark and Share


Laŭreatoj trapasas la ponton de "gajninto de la unua premio".  

 

    La 3an de novembro en Kuala-Lumpuro la Ĉina kultura Societo de Malajzio kaj aliaj organizoj okazigis la 14an legkonkurson de ĉinaj klasikaĵoj.

 

    En la konkurso la partoprenantoj legis La Grandan Lernadon, Doktrinon de la Mezo, Analektojn de Konfuceo kaj aliajn antikvajn ĉinajn klasikaĵojn. La konkurso altiris 507 ĉindevenajn, malajajn kaj baratdevenajn elementlernejanojn. La plej juna partoprenanto estis nur trijara. Post intensa konkurado 27 ricevis la titolon Malgranda Doktoro kaj 84 la titolon Malgranda Magistro. Post la premio-disdona ceremonio ĉiuj laŭreatoj paradis surstrate kaj trapasis la ponton de "gajninto de la unua premio".

 

    La konkurso iniciatita en la jaro 1998 estas la plej influa ĉinlingva konkurso kun la plej multaj partoprenantoj de elementlernejanoj en Malajzio, kaj tre ŝatata de lernantoj kaj iliaj gepatroj. Nun la konkurso altiras pli da neĉindevenaj lernantoj, kio faras la eventon pli influa.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments