La teejo de la templo
"La esenco de la plej alta plezuro kaj la arto de la vivo", preskaǔ ĥore tiel respondis la te-majstrinoj al mia demando: kio estas por vi la te-ceremonio?
En la teejo Delta. La te-majstrinoj bonvenigas min. |
Mi aparte ŝatas teon. Dum mia vivo mi ĝin trinkadis en ĉiuj formoj, en la plej malsamaj okazoj, kun ĉiaj homoj. Ĉiu taso da teo, kiun mi trinkis, havas sian propran historion, kvazaǔ momento de mediteto sola aǔ kolektiva, ĝi estas ligilo inter homoj.
Wei Mengyun, dudekdu-jara el Jiangxi-provinco, estas profesiulino de la te-ceremonio, kiun ŝi lernis dum tri jaroj en te-instituto kaj ekde kvar jaroj preskaǔ ĉiutage laboras en la teejo "Delta" aǔ la teejo de la templo, kiel mi kutimas ĝin nomi.
Wei Mengyun pretigas ĉion por la ceremonio. |
Mi konatiĝis kun Yun kiam mi unuafoje vizitis la teejon de la templo, akompanata de ia gasto el Indonezio, kun kiu dum kelkaj semajnoj finsomere mi turismis tra Pekino. Preskaǔ du horojn Yun hipnotigis nin per sia arto, kvazaǔ gvidanto de religia ceremonio. Ni foriris de tie trankvilaj kaj malstreĉitaj, dankemaj al tiu junulino, kiu per teo donis al ni kelkajn momentojn de profunda plezuro.
Ekde tiam mi revizitis la teejon du fojojn kaj Yun neniam permesis al mi pagi por nia kuna trinkado, la unuan fojon ĉar estis la Aǔtunmeza Festo, ŝajne grava okazo ĉi tie, kaj ŝi invitis min trinki teon kaj manĝi la tradiciajn dolĉaĵojn kune kun siaj koleginoj por festi la tagon. La alian fojon, antaǔ nelonge, ŝi simple diris: "Vi estas mia amiko! Fakte ŝi estas por mi kvazaǔ artistino kaj mi sentas min kiel unu el la estimantoj. Eble ŝi konscias pri tio kaj sincere aprezas mian senton, tamen venontfoje mi volas pagi!
Wei Mengyun kaj mi: la te-gustumado |
Yun deziras dediĉi sian tutan vivon al la te-ceremonio ekde sia infaneco, kiam ŝi preparis ĉiutage teon por sia patro, kiu estas amanto de la tradicia trinkaĵo. Dum sia laboro, per sia majstreco ŝi transdonas sian tutan pasion por la teo kaj mi opinias, ke tio estas la esenco de ĉia arto, t.e. movi sentojn, instigi al revo, krei apartan etoson, per kia ilo oni faras tion eĉ ne gravas laǔ mi.
Estas plezuro gustumi malsamajn teojn aǔskultante tradician ĉinan muzikon kaj rakontojn pri la deveno de la folioj, ilia prilaboro. En bona teejo oni forgesas tiujn ĝenigajn aferojn, kiuj ofte zumas en la kapo.
La te-majstrino kaj mi: la unua leciono pri la te-ceremonio |
En Pekino estas kelkaj famaj teejoj antikvaj aǔ modernaj pli-malpli famaj, tamen mi ilin neniam vizitis, ĉar verdire ili ne allogis min kaj nun mi jam trovis mian teejon.
Iam, kiam la ĉina ĉefurbo estis por mi ankoraǔ preskaǔ tute ne konata, mi estis promenanta en botanika ĝardeno, ege agrabla verda loko for de la ĉiutaga ĥaoso, apud la montaro ĉirkaǔ Pekino, mi eksciis pri ia templo, la templo de la dormanta budho, kiun mi tuj deziris trovi. Ĝi estis konstruita dum Tang-dinastio (618-907) kaj origine ĝia nomo estis Doushuai-Templo.
La teejo: la komuna ĉambro. Krome estas kelkaj ĉambretoj kie oni povas private ĝui la te-ceremonion. |
Post longa promenado, tute hazarde en la arba korto de la templo mi ekvidis la teejon, ĝi ekaperis kiel surprizo. Mi enamiĝis al tiu teejo, kvazaǔ io, kiun ne konscie mi estis serĉanta. Mi promesis al mi mem, ke tiun aparte fascinan lokon mi vizitos unuafoje pro speciala kialo. Post iom da tempo tiu kialo, kun malgranda bagaĝo kaj kun naztuko tradicie mane kolorita (batik) kiel donaco al mi, alvenis de Indonezio.
Ĝis revido! |