El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

La imperiestriĝa sonĝo de Juan Ŝikaj

| 2013-11-01
Bookmark and Share

    Post la malsukceso de la Revolucio de 1911, Ĉinio eniris en la periodon de regado de la nordaj militaristoj kun Juan Ŝikaj kiel la ĉefo. Tiam, Juan praktikis barbaran militaristan diktaturon al la popolo. Li dronis en sonĝo pri imperiestriĝo, publike renversis la respublikan reĝimon kaj restaŭris la feŭdan aŭtokration.

 

    Juan Ŝikaj (1859-1916) naskiĝis en Hiangĉeng-gubernio de Henan-provinco. En la komenco, li estis nur malalta oficisto de la registaro de King-dinastio. Post la Ĉina-Japana Milito de 1894, li fariĝis estro de la Nove Konstruita Infanterio kaj de tiam komencis sian politikan aktivadon. En la komenco de la 20-a jarcento, Juan funkciis kiel ministro de la registaro de King-dinastio kaj la de li gvidata Nove Konstruita Armeo estis alinomita Norda Armeo. Sekve de la disvastiĝo de tiu armeo, paŝon post paŝo formiĝis armita politika kliko kun Juan Ŝikaj kiel la ĉefo — la kliko de nordaj militaristoj. Per tiu kapitalo kaj subtenate de en- kaj eksterlandaj reakciaj fortoj, Juan Ŝikaj strangolis la Revolucion de 1911 kaj uzurpis la postenon de provizora prezidanto.

 


Juan Ŝikaj 

 

    Post sia enoficiĝo en Pekino, devigite de la siatempa situacio, Juan Ŝikaj ne povis ne esprimi lojalecon al al respublika reĝimo. Sed efektive li klopodis plenenergie por ĝin subfosi kaj praktikis diktaturon. Li intence subfosis la elektan sistemon de la registaro, nomumis sian konfidenculon ĉefministro kaj uzis lin kiel sian instrumenton. Aliflanke, li rigardis Sun Jatsen kaj aliajn revoluciulojn kiel grandan obstaklon por lia diktaturo kaj ĉiamaniere klopodis por forigi ilin. Tiam, la Ligo Tong Meng Huj gvidata de Sun Jatsen ankoraŭ tenis en siaj manoj kelkajn provincojn de suda Ĉinio kaj parton de la armeo, kaj en la provizora konsilantaro de Pekino tenis absolutan superecon. En la fino de 1912, laŭ kondiĉo de la "Provizora Konstitucio" komenciĝis la elektado de oficiala parlamento. Song Giaŭĵen, la efektiva respondeculo de la Ligo Tong Meng Huj, provis gajni la plimulton de la sidlokoj de la parlamento en la elektado por efektivigi en Ĉinio partian politikon kiel en okcidentaj landoj. Pro tio, li organizis la Ligon Tong Meng Huj en Kuomintango kaj varbis tre multajn burokratojn kaj politikistojn por vastigi tiun organizon. Fine, Kuomintango vere gajnis la plimulton de la sidlokoj en la du ĉambroj de la parlamento. Song Giaŭĵen tre ĝojis kaj jam konsideris sin kiel estontan kabinetan ĉefministron. Sed la avida Juan Ŝikaj ne povis toleri tion. En marto de 1913, Juan murdis Song Giaŭĵen en Ŝanhajo per sekreta spiono kaj kreis la "aferon de Song" kiu skuis la tutan landon.

 

    En la komenco de la Revolucio de 1911, Sun Jatsen estis trompita de Juan Ŝikaj kaj misopiniis, ke Juan vere praktikos demokration. La murdo de Song malkovris al li la diablan vizaĝon de Juan kaj li firme proponis batali per armeo kontraŭ Juan. Tamen, pro diverĝo de opinioj en Kuomintango, la agado ne povis esti rapide komencita.

 

    Kiam Kuomintango ankoraŭ hezitadis, la glavo de Juan Ŝikaj jam ekfalis al revoluciuloj. En junio de 1913, post ricevo de granda sumo da pruntmono de imperiistoj, Juan ordonis eksigi la Kuomintangajn provincestrojn en Gianghi, Anhuj kaj Guangdong kaj sendis trupojn suden. Tiam, Kuomintango devigite ekbatalis kontraŭ la atakantojn. En la 12-a de julio, Li Liengjun en Gianghi deklaris bataladon kontraŭ la krimulo Juan. Tri tagojn poste ankaŭ Huang Hing en Nankino ekmovis siajn trupojn al batalo. Kaj kelkaj provincoj de suda Ĉinio proklamis sendependiĝon unu post alia. Sed en malpli ol du monatoj la trupoj batalantaj kontraŭ Juan estis venkitaj kaj la potencosfero de Juan Ŝikaj vastiĝis ĝis la meza kaj malsupra baseno de Jangzi-rivero. Tiu batalado kontraŭ Juan estas nomita en la historio la "Dua Revolucio".

 

    Post ekstermo de la armitaj fortoj de Kuomintango, Juan Ŝikaj komencis solvi la problemon de la parlamento. Kvankam li malŝatis la parlamenton, tamen li ankaŭ bezonis ĝin por ke ĝi helpu lin fariĝi oficiala prezidanto. Je la 6-a de oktobro, la parlamento okazigis la elektadon de prezidanto. Juan sendis milojn da alivestitaj policanoj sub la nomo de "grupo de civitanoj", kiuj ĉirkaŭis la kunvenejon kaj kriaĉis ke "se ne elektiĝos la dezirata prezidanto, la elektantoj ne estos permesitaj fari eĉ unu paŝon for de la kunvenejo". Kaj de la oka matene ĝis la deka vespere, la parlamentanoj manĝis nenion, kaj Juan Ŝikaj estis elektita post trifojaj voĉdonoj. En la deka de oktobro, Juan enoficiĝis kiel oficiala prezidanto. Post nelonge, li ordonis malorganizi Kuomintangon kaj la parlamenton. Kaj la parlamento, unu el la simboloj de la respublika reĝimo, estis tute detruita post sia ekzisto de malpli ol unu jaro.

 

    "La Provizora Konstitucio" estis frukto de la Revolucio de 1911 kaj ĝia kondiĉo pri elekta sistemo de prezidanto estis maloportuna por la diktaturo de Juan. Juan Ŝikaj unue ĝin subfosis kaj poste ĝin nuligis. En majo de 1914, li ordonis aboli "La Provizoran Konstitucion" kaj ĝin anstataŭigis per "La Konstitucio de la Ĉina Respubliko". Tiu "konstitucio de Juan" abolis la ĉefministron kaj la parlamenton, kaj kondiĉis ke la prezidanto posedas potencon kiel tiun de imperiestro. Li reviziis la leĝon de elektado de prezidanto ke la funkcia periodo de prezidanto fariĝis 10 jaroj, oni povas esti reelektita je senfine multaj fojoj, kaj la sekvanta prezidanto devas esti rekomendita de la funkcianta prezidanto. Tiamaniere, ne nur Juan Ŝikaj povus fariĝi dumviva prezidanto, sed ankaŭ liaj filoj povus heredi lian prezidantecon. Krome, li ankaŭ restarigis la titolojn de feŭdaj oficoj en la centra kaj la lokaj registaroj. Ĉio tio malkaŝis la ambicion de Juan Ŝikaj pri restaŭro de aŭtokratio.

 


Informiĝinte ke Juan Ŝikaj devigite abolis aŭtokration en marto de 1919, Sun Jat-sen kaj aliaj kunvenis en Japanio por celebri ĝin. 

 

    Unuflanke Juan Ŝikaj restaŭris aŭtokration, aliflanke li diris al aliaj: "Mi ne volas fariĝi imperiestro nek ŝatas esti prezidanto." Tio spegulis lian hipokritecon. Por efektivigi sian imperiestriĝan sonĝon, li ĉiamaniere klopodis por akiri subtenon de imperiistoj. En julio de 1914, eksplodis la Unua Mondmilito. Kun la preteksto de deklaro de milito kontraŭ Germanio Japanio sendis armeon al Shandong kaj okupis Qingdao kaj la Qingdao-Jinan-an fervojon. Kaj poste Japanio elmetis al Juan Ŝikaj la "Dudek Unu Artikolojn" por pereigi Ĉinion. Japanio publike esprimis al Juan, ke se li akceptos tiun agresan traktaton, Japanio subtenos lin por ke li fariĝu imperiestro. La naciperfidulo Juan Ŝikaj, kiu arde deziris imperiestriĝi, akceptis la "Dudek Unu Artikolojn" nur kun la postulo, ke pri iuj artikoloj interkonsiliĝo estu farata en la estonteco. Krome, Juan Ŝikaj akiris subtenon ankaŭ de Germanio kaj Usono.

 

    Subtenate de la mastroj, Juan Ŝikaj publike praktikis aŭtokration. En aŭgusto de 1915, Frank J. Good-now, usona konsilanto de Juan Ŝikaj, skribis artikolon "Respubliko kaj Aŭtokratio", en kiu li kalumniis, ke tro malalta estas la klereco de la ĉina popolo, tial en Ĉinio ne konvenas praktiki respublikon kaj nur aŭtokratio povas esti praktikata. Tiam Jang Du kaj aliaj 5 senhontaj politikistoj kaj intelektuloj aktive klopodis por la efektivigo de aŭtokratio. Liang Ŝiji, alia sekvanto de Juan, subaĉetis nombron da politikistoj, kanajloj, almozuloj kaj publikulinoj kaj ilin organizis en diversajn "petgrupojn" por falsa "manifesto de popola volo". Kaj per la helpo de siaj konfidenculoj en diversaj lokoj, li nomumis nombron da "popolaj reprezentantoj" kaj okazigis t.n. "elektadon de ŝtata reĝimo" por montri lian "demokration". Rezulto de tio montris, ke la 1993 voĉdonintoj de la tuta lando "unuanime" voĉdonis por aŭtokratio kaj "elektis" Juan Ŝikaj kiel "imperiestron de la Ĉina Imperio". En la 13-a de decembro, post ŝajniga gesto de nevolonteco, Juan Ŝikaj akceptis la gratulon de la korteganoj. En la 31-a de decembro, li ordonis aboli la titolon de Ĉina Respubliko kaj alinomis la 5-an jaron de la Ĉina Respubliko (1916) "1-a jaro de Honghian". Li ankaŭ urĝe farigis imperiestran robon kun drakodesegno por soleni sian "surtroniĝon". Tiamaniere, la respubliko fondita post la Revolucio de 1911 estis renversita de Juan Ŝikaj post kiam li ĝin forte difektis per artifikoj.

 

    Kiam Juan Ŝikaj dronis en bela sonĝo de imperiestriĝo, la furioza tajdo de oponado kontraŭ li envolvis la tutan landon. La ĉina popolo jam ne povis toleri la krimojn de naciperfidulo Juan Ŝikaj kaj senĉese batalis kontraŭ li ĉiamaniere. Lia restaŭro de aŭtokratio pliindignigis la popolon. La popolo de ĉiuj socitavoloj kondamnis Juan kaj montris ke lia "naciperfida krimo meritas pli ol mortopunon". Ankaŭ Sun Jatsen kaj aliaj revoluciuloj firme oponis kontraŭ Juan kaj publikigis kondamnan deklaron kontraŭ li, kaj en Ŝanhajo kaj aliaj lokoj organizis malgrandskalajn leviĝojn.

 

    Sub la puŝado de la batalado de la tutlanda popolo kontraŭ Juan, Caj E, la iama provincestro de Yunnan, organizis nacidefendan armeon, proklamis la sendependiĝon de Yunnan kaj faris armitan bataladon kontraŭ Juan. Kvankam malgranda estis la forto de la nacidefenda armeo, tamen ĝi ricevis varman subtenon de la popolo de Gujĝoŭ, Guanghi kaj aliaj provincoj, ĉar ĝi konformis al la volo de la popolo. Vidinte, ke la regado de Juan jam estis netenebla, la imperiistoj, kiuj origine subtenis Juan Ŝikaj, tiam nur povis forlasi tiun instrumenton. Ankaŭ la subuloj de Juan lin perfidis unuj post aliaj por sin elsavi je alproksimiĝo de la lasta tago de sia astro. En marto de 1916, Juan devigite abolis la aŭtokration. De la imperiestriĝo de Juan Ŝikaj ĝis la abolo de la aŭtokratio estis nur 83 tagoj. En la 6-a de junio Juan Ŝikaj mortis en malespero.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments