El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

La revolucio de 1911

| 2013-11-01
Bookmark and Share

    En la komenca periodo de la 20-a jarcento, pro la kruela ekspluatado kaj subpremado de imperiistoj kaj feŭdaj fortoj, centoj da milionoj da ĉinaj popolanoj ne povis vivi plu kiel kutime kaj leviĝis al ribelo. La ligo Tong Meng Huj gvidata de Sun Jatsen ofte faris armean leviĝon. Kaj la spontanea batalado de la amasoj en urboj kaj kamparo kontraŭ impostoj, insurekcio de malsatuloj, batalado kontraŭ tiranado de fremdlandaj eklezioj kaj por repreno de perditaj rajtoj okazis unu post alia tra la tuta lando.

 

    Fronte al la alta revolucia tajdo, la registaro de King-dinastio unuflanke faris sangan subpremadon kaj politikan trompadon, aliflanke intensigis sian klopodon por kapitulaci al imperiistoj per forvendo de la suvereneco ktp. En majo de 1911, la registaro de King-dinastio eĉ proklamis pri ŝtatigo de la fervojoj de privatuloj, kaj vendis la rajton de la fervojoj al imperiismaj landoj. Tiu naciperfida fiago tuj kaŭzis fortan oponadon de la popolanoj de ĉiuj socitavoloj kaj leviĝis la grandega tajdo fervojdefenda. La popolanoj de la provincoj Hubei, Hunan kaj Guangdong okazigis kunvenojn, prezentis peticiojn kaj manifestaciis esprimante fortan proteston. La popolanoj de Chengdu, la ĉefurbo de Sichuan-provinco kaj ĝiaj gubernioj fondis la Ligon de Kamaradoj por Fervojdefendo kaj faris strikan bataladon en komerco, lernejoj kaj pago de impostoj. Ĝaŭ Erfeng, la estro de la nomita provinco, faris sangan subpremadon, kio ankoraŭ pliindignigis la popolanojn. La membroj de Tong Meng Huj gvidis la popolanojn de iuj gubernioj por leviĝo. Ili atakis la urbon Chengdu kaj poste batalis en multaj aliaj lokoj. La movado de fervojdefendo de la popolanoj de Sichuan skuis la regadon de King-dinastio en Sichuan kaj akcelis la disvolviĝon de la revolucia situacio de la tuta lando kaj fariĝis la meĉo de la Wuchang-a Leviĝo.

 


Sun Jatsen (la 5-a de maldekstre en la unua vico) je sia prezidantiĝo en Nankino je la 1-a de januaro, 1912 

 


En la Revolucio de 1911, la ribela trupo de Hankou preta por ekmarŝo 

 

    Wuchang estis la ĉefurbo de Hubei, ĝi konsistigas la urbotrion kune kun Hankou kaj Hanyang transborde de Jangzi-rivero. En tre frua tempo, revoluciuloj en tiu loko jam fondis revoluciajn organizojn kaj faris longtempajn propagandajn kaj organizajn laborojn en la nova armeo garnizonanta en Hubei-provinco. La nova armeo estis moderna trupo de la King-dinastia registaro fondita laŭ modelo de kapitalismaj landoj. Plejparto de ĝiaj armeanoj estis bankrotaj kamparanoj kaj malriĉaj urbaj junuloj. Dank' al sekreta edukado de revoluciuloj, multaj el ili partoprenis en revolucia organizo aŭ inklinis al la revolucio. En aŭtuno de 1911, revoluciuloj planis fari leviĝon, sed la sekreto estis malkaŝita. En la komenco de oktobro, la registaro de King-dinastio amase kaptis kaj murdis revoluciulojn kaj Wuhan dronis en teroro.

 

    En la nokto de la 10-a de oktobro, la revoluciaj soldatoj de la Nova Armeo de Hubei-provinco, sub gvido de revoluciaj partianoj, mortigis la reakciajn oficirojn kaj kuris el la garnizonejo rekte al la buroo de armiloj, kune kun la tieaj revoluciaj soldatoj prenis pafilojn kaj municion kaj atakis la oficejon de la provincestro de Hubei. La provincestro panike forkuris trans la posta muro kaj la leviĝintaj soldatoj rapide okupis la nomitan oficejon kaj poste ankaŭ la urbojn Wuchang, Hanyang kaj Hankou. En la 11-a, la revoluciaj partianoj fondis la Hubei-an Militan Registaron kaj proklamis abolon de la imperiestro Hjuantong de King-dinastio.

 

    La venko de la Wuchang-a Leviĝo kuraĝigis la popolon de la tuta lando. Tra la tuta Ĉinio ĉie brulis la revolucia fajro kontraŭ King-dinastio, la lakeo de imperiistoj; kaj formiĝis la tria revolucia alta tajdo de la moderna revolucio de Ĉinio post la revoluciaj movadoj de la Tajping-a Ĉiela Regno kaj Ji-hetuan.

 

    Post la Wuchang-a Leviĝo, ĉiuj provincoj proklamis sendependiĝon kaj tiam la revolucio bezonis unu tutlandan gvidan institucion. En decembro de 1911, D-ro Sun Jatsen revenis al Ĉinio. En la fino de tiu monato, la reprezentantoj de ĉiuj provincaj registaroj kunvenis en Nankino, decidis starigi provizoran registaron en Nankino kaj elektis Sun Jatsen kiel provizoran prezidanton.

 


Dekreto pri la detroniĝo de la imperiestro de King-dinastio publikigita je la 12-a de februaro, 1912 

 

    En la Novjara Tago de 1912, la granda pioniro de demokratia revolucio Sun Jatsen ĵuris en Nankino por enoficiĝo kaj proklamis la fondiĝon de la Ĉina Respubliko kaj la jaro 1912 fariĝis la unua jaro de la nomata respubliko. La provizora registaro konsistis el la revoluciaj partianoj, konstituciistoj kaj malnovaj burokratoj kaj militaristoj. Sed en la registaro la burĝaj revoluciistoj reprezentataj de Sun Jatsen kaj Huang Hing okupis la gvidan lokon. Tial, ĝi estis revolucia potenco kun naturo de burĝa respubliko. Ĝia fondiĝo markis la pereon de la feŭda aŭtokratio, kiu regis Ĉinion dum pli ol 2,000 jaroj.

 

    La rapida disvolviĝo de revolucio en la tuta lando teruris la imperiistojn kaj la enlandajn reakciajn fortojn, kaj vekis ilian malamegon. Frue dum la Wuchang-a Leviĝo, Britio, Usono, Rusio, Japanio, Germanio kaj Francio jam minacis, per siaj maraj kaj teraj armeoj, la leviĝantan armeon kaj subtenis King-dinastion en financo kun la intenco estingi la revolucion. Poste, ili trovis, ke pereo de King-dinastio jam estis neevitebla, ili sin ŝajnigis "neŭtralaj" kaj tutforte subtenis sekrete la novan lakeon Juan Ŝikaj.

 

    Juan Ŝikaj, militaristo kun la Bejjang-a armeo sub sia komando, ĉiam tiranis super la popolo kaj flatis imperiistojn. Antaŭ la Revolucio de 1911, li ne okupis gravan lokon en la kortego pro kontraŭdiro inter li kaj Qing-dinastiaj potenculoj. Post la Wuchang-a Leviĝo, imperiistoj rapide elektis por si tiun fidindan potenculon kaj dank' al ilia subteno, Juan Ŝikaj estis nomumita kiel ĉefministro de la King-dinastia registaro, kaptis la komandon de la mara kaj la tera armeoj kaj fariĝis tenanto de la politika potenco. Post sia enpotenciĝo, li aplikis reakcian duoblan politikon de atako en unu flanko kaj trompa altiro en alia flanko. Post la venko de la Wuchang-a Leviĝo, li unuflanke okupis per sia armeo Hankou kaj Hanyang kaj bombardis Wuchang, aliflanke proponis armistican interkontaktadon, intencante allogi la revoluciajn partianojn fari kompromison. La revoluciuloj submetiĝis al la premado kaj akceptis la proponon. En la mezo de decembro de 1911, komenciĝis la "intertraktado inter la Sudo kaj la Nordo" en Ŝanhajo. En la komenco de la intertraktado, la imperiismaj landoj aplikis politikan kaj militan premon al la revolucia flanko, dum la enlandaj reakciaj fortoj energie fabrikis publikan opinion ke "nur Juan Ŝikaj taŭgas". Kaj la konstituciistoj kaj ankaŭ la malnovaj burokratoj kaj militaristoj miksitaj en la revolucia tendaro subfosis la revolucion je tiu ŝanco. Ankaŭ multaj el la revoluciuloj proponis kompromisi kun Juan Ŝikaj por gajni unuiĝon inter la Nordo kaj la Sudo de la tuta lando. Poste, la revoluciuloj cedis paŝon post paŝo en la intertraktado kaj konsentis, ke la potenco povas esti cedita al Juan Ŝikaj nur se efektiviĝos respublika reĝimo. En la komenco Sun Jatsen ne konsentis fari armistican intertraktadon, tamen, sub premo de en- kaj eksterlandaj fortoj li ne povis ne deklari, ke Juan povas esti elektita kiel provizora prezidanto, nur se la imperiestro de King-dinastio abdikos, kaj Juan Ŝikaj aprobos la respublikan sistemon.

 

    Kiam Juan Ŝikaj akiris garantion pri cedo de potenco de la revoluciuloj, li devigis la imperiestron de King-dinastio detroniĝi per la revolucia forto. La tiama imperiestro estis nur 6-jara knabo kaj lia potenco estis en la manoj de siaj patro kaj aristokratoj. Kvankam ili ne volis transdoni la potencon, tamen en la senesperiga situacio ili devis konsenti. En la 12-a de feb. de 1912, Puji, la lasta imperiestro de Ĉinio, deklaris detroniĝon, sub la kondiĉoj "ne aboli la titolon", "provizore vivi en la palaco" kaj "ricevi 4,000,000 uncojn da arĝento ĉiujare". En la sekvanta tago, Juan Ŝikaj telegramis al la Nankina Provizora Registaro kaj deklaris, ke li konsentis la respublikan sistemon kaj promesis "neniam permesi restarigon de la imperiestra sistemo en Ĉinio". En la 15-a de feb. la Provizora Konsilantaro de Nankino elektis Juan kiel provizoran prezidanton.

 

    Kvankam la revoluciuloj Sun Jatsen k. a. kompromisis kun Juan Ŝikaj, tamen ili esperis efektivigi la burĝan respublikon en Ĉinio. Pro tio, kiam Sun abdikis, li elmetis la postulon, ke la nova prezidanto devas praktiki la "Provizoran Konstitucion", kaj konsenti, ke Nankino estu la ĉefurbo, por preventi diktaturon kaj restaŭron de aŭtokratio fare de Juan Ŝikaj. En la 11-a de mar. de 1912, Sun Jatsen publikigis la "Provizoran Konstitucion de la Ĉina Respubliko". Ĝi estis dokumento kun naturo de konstitucio de burĝa respubliko. Ĝi difinis la grandan atingon de la Revolucio de 1911 pri la renverso de la aŭtokratia sistemo kaj la fondiĝo de respubliko, kaj difinis la demokratiajn rajtojn de la popolo. Samtempe, ĝi ankaŭ decidis la elektan sistemon de la registaro. Tamen, pro ke la revoluciuloj jam fordonis la potencon, do la konstitucio fariĝis nur sensignifa papero.

 

    En la 1-a de apr. Sun Jatsen oficiale forlasis la postenon de provizora prezidanto kaj en la 5-a de la sama monato la Provizora Konsilantaro decidis translokiĝi de Nankino al Pekino. Tiel do la revolucia Nankina Provizora Registaro estis paŝon post paŝo anstataŭita de la kontraŭrevolucia Pekina Provizora Registaro. La Revolucio de 1911 malsukcesis kaj Ĉinio de tiam eniris la regperiodon de la nordaj militaristoj.

 

    Kvankam la Revolucio de 1911 malsukcesis, tamen ĝi skribis brilan paĝon en la moderna historio de la batalo de la ĉina popolo kontraŭ imperiismo kaj feŭdismo. Ĝi renversis la registaron de King-dinastio, enterigis la feŭdan aŭtokratian sistemon de pli ol 2,000 jaroj kaj grave batis la imperiistojn kaj feŭdajn kaj kompradorajn fortojn. Ĝi fondis la respublikon, vaste propagandis la penson de demokratio kaj elhakis vojon por la postaj revoluciaj bataloj de la ĉina popolo.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments