El Popola Ĉinio>头条新闻>

Bonfartas granda pando naskita per artefarita reproduktado

| 2013-11-01
Bookmark and Share


Taotao ekzamenata 

 

    La 30an de oktobro en Ya'an, Sichuan, Ĉinio, oni trovis manĝantan grandan pandon kaj kaptis ĝin kiam ili monitoris en la arbaro je pli ol tri mil metroj super la marnivelo. Veterinaroj kaj fakuloj ekzamenis ĝian sangospecimenon kaj konstatis, ke ĝi estas Taotao, kiun oni revenigis al la naturo en la 10a de oktobro 2012. Ĝi estis sana, kaj oni reportis ĝin al la loko, kie oni ĝin trovis.

 

    Taotao sane vivis unu jaron en la naturo de post kiam oni revenigis ĝin al la naturrezervejo. Ĝi jam kutimiĝis al lokaj manĝaĵoj kaj klimataj kondiĉoj. Ĝi naskiĝis en aŭgusto 2010 en la Wolong-a Naturrezervejo, kaj estis edukita dum tri fazoj respektive en la areoj de 2.4 mil kvadrataj metroj, 40 mil kvadrataj metroj kaj 240 mil kvadataj metroj, por reveni al la naturo.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments