El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-organizoj>

Historio de UEA

| 2013-10-31
Bookmark and Share

 

    Ne mankas verkoj pri UEA. La direktoro de UEA Hans Jakob verkis skizon pri UEA dum 1908–1933. En Utila Estas Aliĝo Ulrich Lins per tri kontribuaĵoj en leĝera stilo priskribas elektitajn epizodojn el la unua jarcento de la asocio. En kelkaj historiografiaj verkoj UEA ricevas sian parton (kolektiva verko Esperanto en perspektivo aŭ Historio de Esperanto de Aleksander Korĵenkov). Ziko van Dijk kontribuis per la kongresa historio Sed homoj kun homoj. Lia monografio La asocio entenas tri studojn: pri la Biblioteko Hodler, pri la statutoj kaj pri la historioj de esperanto.

 

    La monografio Historio de UEA estas traduko de la germanlingva doktoriĝa laboraĵo de tiam ankoraŭ Ziko Sikosek (doktoriĝo en 2006). La Esperanta versio aperis liberpermesile por ebligi ĝian disvastiĝon.

 

    La historia fadeno ekmalvolviĝas longe antaŭ apero de UEA kaj finiĝas en la jaro 1989. La verko sekvas kutiman mondhistorian periodigon kun la du mondmilitoj kiel markiloj kaj la falo de la Berlina muro kiel punktofino. Kontribuas al la subperiodigo propre Esperantaj eventoj.

 

    Kiel la fontoj servis arkivaj materialoj en la biblioteko Hodler de UEA, arkivo de Esperanto-Asocio de Britio, CDELI; libroj kaj gazetoj; korespondado kaj konversacioj.

 

    Ĝeneralaj rimarkoj. Ĉe la eklego min frapetis la germaneca frazkonstruo – influo de la tradukiteco kaj neatenta redaktado, se entute tiu estis. Enŝteliĝis mistajpoj kaj kuriozaj vorttransmetoj kiel UE-A. Jen foje Ligo de Popoloj, jen kutima Ligo de Nacioj. UEA donis permeson uzi bildojn, kaj ili estas malavare dissemitaj sur la libropaĝoj.

 

    La enkonduko klarigas, ke "ĉi tiu verko montras la politikan historion de la monda Asocio, precipe kun la demando pri neŭtraleco". Tial relative malgrandan atenton ricevas aliaj facetoj en la agado de UEA, kiel eksteraj rilatoj, instruado, ktp. Sed la organizaj demandoj ricevas sufiĉe detalan traktadon.

 

    Unue estas pritraktata la periodo 1887–1920, ekde la "prahistorio" kun mallonga rakonto pri Zamenhof, fruaj jaroj de Esperanto, la organizaj provoj de la lingvokreinto kaj la unua Universala Kongreso. Sekvas la "eksperimentaj jaroj" de UEA, ideaj ĝermoj: laŭ Hodler por la estonteco de la gazeto Esperanto necesas organizo, servanta por antaŭenigi ankaŭ la lingvon. La duan ĝermon oni vidas en la iniciato de Esperanto-konsuloj kaj Esperanto-oficejoj). Post la konstituigo de UEA okazas elprovado de la strukturo kun oftaj ŝanĝoj de statutoj kaj posta stabiliĝo, venas konfrontado kun la naciaj societoj. Dum la 1a Mondmilito UEA en la neŭtrala Svislando, organizis peradon de korespondaĵoj kaj aliajn servojn. Apud tiuj informoj van Dijk montras per ekzemploj sintenojn de landaj asocioj (naciaj societoj) kaj gazetojoj.

 

    Postmilite pro la frua morto de Hodler, la plej grava figuro de UEA, tri svisoj – Stettler, Privat kaj Jakob – ekgvidis la asocion. Intertempe la naciaj societoj serĉis tegmenton por kunlaboro. La solvon elcerbumis dum la komuna prama veturado al la UK en Helsinki Edmond Privat de UEA kaj Gabriel Chavet de Esperanta Centra Oficejo. La nova Internacia Centra Komitato entenis reprezentanojn de la naciaj societoj kaj de UEA. Ĝi zorgis pri la ĝeneralaj interesoj de la movado, reprezentante esperantistojn internacinivele kaj organizante UK-ojn.

 

    Kiel ofte okazis, ne longe oni atendis aperon de kvereloj, kaj sekvis la "Stokholma renverso" (1934) kun forigo de la malnovaj gvidantoj. Kaskontrolo sub la nova prezidanto evidentigis katastrofan staton de la asocia financo. Tiuj atentokaptaj, eĉ detektivecaj paĝoj malkovras la nehonestajn agojn de Jacob pri la financo. Aspektas tiel, ke ĉi tiu"servisto de l' ideo" ne distingis inter la asocia kaso kaj sia propra poŝo.

 

    La strebo de la novaj estroj ŝpari per migro al Britio renkontis proteston de svisaj membroj ĉe tribunalo. Tiel aperis nova organizaĵo Internacia Esperanto Ligo, al kiu iris preskaŭ ĉiuj landaj societoj. La "malnova" UEA restis en Svislando. Estas interese sekvi la intrigan kulisan manovradon de Stettler. Jen aperas la berna delegito Karl Max Liniger, unue estrarano, kaj poste prezidanto de UEA. Ĉu vere nur pajloviro? Mankas en la libro informoj aldonaj, krom tio, ke li retiriĝis el la prezidanteco en 1940 pro familiaj kaŭzoj. Kiu kaj kia estis reale ĉi tiu mistera prezidanto de UEA?

 

    Malpermesoj kaj la Dua mondmilito, kunfandiĝo de la du asocioj (1947), komunismo kaj kontraŭkomunismo (1945–1955), la erao de Ivo Lapenna (1955–1974)… Lapenna pro sia forta personeco ĝis nun elvokas kontraŭajn sentojn. Artikoloj kaj rememoroj ankoraŭ ne ebligas adekvate taksi lian kontribuon al la Esperanto-movado. Same kiel antaŭe, politikaj starpunktoj de individuoj kunpuŝiĝas en UEA. Personaj ambicioj superas raciajn solvojn. Kaj denove Hans Jakob, kiu daŭre fraŭdis, perfidis kaj damaĝis sian asocion, tio klariĝis dum la profesia kontrolo komence de 1960. Sed ne nur li profitigis sin, aliajn interasajn kazojn prezentas van Dijk...

 

    Sekvas translokiĝo al Roterdamo, aventuroj kun la ribelema junularo kaj la orienta bloko, novtipa ĝenerala sekretario, problemoj pri kelkaj landaj asocioj, atakoj kontraŭ UEA, konceptoj pri "neŭtralismo" kaj "aktiva neŭtralismo" kaj multo plia.

 

    Post tralego de la libro, eble oni havus impreson, ke tro da konfliktoj estis en UEA kaj ĉirkaŭ ĝi. Kiel asertas la aŭtoro, "bazo por konfliktoj estis, preter la politikaj kaj organizaj demandoj, precipe personaj ambicioj". Mi aldonu, ke kelkaj kazoj estis por mi naŭzaj. Tian libron, pro abundo de faktoj, oni ne legas unutire. La aŭtoro prezentas ne nur faktojn, sed ankaŭ konkludojn kaj prijuĝojn, kiujn oni nature povas kontraŭargumenti. Kelkaj epizodoj el la historio de UEA estas detalege prezentitaj: ĉu vere valoras tia (mis)proporcio, dum kelkaj gravaĵoj restas apenaŭ menciitaj? Eĉ en scienca esploro ne eblas resti deflanka observanto.

 

(el la balta ondo)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments