El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Saniga ĉigong-terapio (I)

| 2013-10-31
Bookmark and Share

 

    Sub la rubriko prezentiĝos kvar sanigaj ĉigong-terapioj, t.e. ĉi-reguliga, korposaniga kaj sango-cirkuliga, budho-darma por ekzerci la internajn organojn kaj vitalfortiga. Ili formiĝis surbaze de la spertoj akumulitaj de la ĉinaj uŝuistoj en la longtempa fizika ekzercado. Por knaboj estas taŭgaj la unuaj du terapioj. Por pli-ol-20-jaraj junuloj -- la lastaj du terapioj. Por plenkreskuloj kaj maljunuloj ili ĉiuj estas utilaj. Se oni vokas vin dum via ekzercado, vi neniel devas respondi tuj. Tiaokaze vi devas malrapide ĉesigi la ekzercadon, kvietiĝi por momento kaj respondi. Se vi estas edz(in)iĝinta, ekzercu vin per tiuj metodoj post seksumado, kaj vi rapide revigliĝas. Tio estas efika ankaŭ por rezisti kontraŭ malvarmumiĝo. Niaj metodoj estas simplaj kaj bonefikaj. Nu, provu, se vi volus. En ĉi tiu numero ni konigu la unuan kaj duan metodojn.

 

La Red.

 

    1. Ĉi-reguliga Ĉigong-terapio

 

    Ĉi-reguliga terapio estas efika por reguligi vitalan energion kaj sangan cirkuladon kaj plivigligi metablon. Ĝi estas taŭga por ĉiuj, inkl, de maljunuloj kaj malsanuloj. Ĝi estas bonefika nur kun la kondiĉo, ke la ekzercantoj observas la regulojn por spirado.

 

    Ĝeneralaj reguloj por spirado: Ĉigongo povas esti dividita en specojn movan kaj kvietan. La ĉi-reguliga estas mova ĉigongo.

 

    Unue fermu vian buŝon. Spiru per la nazo. Mallevu la ŝultrojn. Fiksu vian atenton sur la subventro. Spiru nature. Ĉe la elspiro vi iam sentas, ke la aero atingas la plandojn. Ne atentu pri tio ĉe la enspiro. Faru jenajn movojn akorde kun la spirado. Enspiru, kiam vi etendas la manojn, kaj elspiru, kiam vi retiras ilin. Tion faru ne rigide. Ekzercu vin senĝene (Bildoj 1-2). Turnu cirkle viajn manplatojn de dekstre maldekstren dekojn da fojoj. Faru tion dekojn da fojoj en la kontraŭa direkto. Fininte la ekzercadon, promenu kaj malforte piedbatu kelkfoje.

 

    2. Korposaniga kaj sango-cirkuliga Ĉigong-terapio

 

    Koncerne la spiradon, observu la ĝeneralajn regulojn menciitajn supre.

 

    Staru rekte. Fleksu la kubutojn kaj pugnigu la manojn kun mandorsoj malsupren ĉe la talio (Bildo 3). Turnu vin dekstren kun fleksitaj genuoj, ŝirmu la vizaĝon per la pugnoj. Premetu la teron per la maldekstra piedpinto (Bildo 4). Klinu antaŭen la supran korpoparton kaj paŝu antaŭen per la maldekstra piedo. Disvolvu la maldesktran pugnon, etendu ĝin malsupren, maldekstren kaj malantaŭen. Paŝu antaŭen per la dekstra piedo kaj faru la samon per la dekstra manplato (Bildo 5). Paŝu antaŭen per la maldekstra piedo kaj tenu la maldekstran manon kun manplato supren (Bildo 6). Paŝu antaŭen per la dekstra piedo, rektigu la dekstran manon kaj tenu ĝin kun manplato supren. Rigardu supren tra inter la du manoj (Bildo 7).

 

    Turnu vin kun la korpa gravito maldekstren, fleksu la genuojn, mallevu la dekstran manplaton kaj etendu ĝin malantaŭen. Ripetu la movojn laŭ la bildo 5 en la kontraŭa direkto.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments