El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

La Movado de la Kvara de Majo (II)

| 2013-10-31
Bookmark and Share

    2. LA PROCESO DE LA MOVADO DE LA KVARA DE MAJO

 

    En novembro de 1918 finiĝis la Unua Mondmilito. En januaro de 1919 la milito-gajnintoj Britio, Francio, Usono, Japanio kaj Italio kunvokis "Pacan Konferencon" de Parizo. Ankaŭ Ĉinio, kiel unu el la milito-gajnintoj, sendis al ĝi sian delegacion, kiu prezentis al ĝi sep postulojn, inkluzive de abolo de la eksterlandaj influsferoj en retiro de la eksterlandaj armeoj el kaj redono de la koncesiitaj kvartaloj al Ĉinio. Poste laŭ insista peto de la ĉinaj studentoj en Eŭropo, la delegacio aldone prezentis al ĝi postulon de nuligo de la "21 artikoloj" truditaj de la japana imperiismo al Ĉinio. Sed la Paca Konferenco de Parizo rifuzis diskutadon pri tiuj problemoj, pretekstante, ke ili estas ekster la rajtoj de la konferenco. Poste la ĉina delegacio postulis rekte repreni la koncesiojn de Germanio en Shandong antaŭ la milito (inkluzive de la koncesiita teritorio Jiaozhou kaj la fervojo Qindao-Jinan-a kaj aliaj). Ankaŭ tiu lasta postulo estis rifuzita. Britio, Francio, Usono kaj Italio eĉ devigis Ĉinion transdoni al Japanio la rajtojn perforte akiritajn de Germanio en Shandong.

 


Studento de Pekino faras paroladon surstrate en la Movado de la Kvara de Majo. 

 

    Tio komplete malkaŝis, ke la Paca Konferenco de Parizo estis kunveno por denove dividi la mondon, kaj elrevigis la ĉinan popolon. En la 30-a de aprilo, kiam la artikoloj pri la Shandong-a problemo de Ĉinio en la Paca Traktato estis difinitaj, tio tuj forte indignigis la ĉinan popolon kaj nova patriota movado kontraŭ imperiismo eksplodis kiel vulkano.

 

    En la 3-a de majo diversaj rondoj de Pekino okazigis protestajn kunvenojn. En la nokto de la sama tago reprezentantoj de la altaj lernejoj de Pekino kaj studentoj de la Pekina Universitato okazigis urĝan kunvenon en la halo de la jura fakultato de la Pekina Universitato. La kunvenantoj tre indigniĝis, multaj el ili proponis puni projapanajn naciperfidulojn Cao Rulin, Zhang Zongxiang kaj Lu Zongyu kaj unuanime decidis manifestacii en la sekvanta tago.

 

    Je la unua posttagmeze de la 4-a de majo, pli ol 3,000 studentoj de 14 altaj lernejoj de Pekino kolektiĝis antaŭ Tian-anmen-pordego kaj okazigis patriotan mitingon, spite de minacado de la norda militarista registaro kaj deadmono kaj malhelpo de la aŭtoritatoj de la lernejoj. Ili alte tenis flagojn surhavantajn jenajn vortojn "Nuligu la 21 artikolojn", "Reprenu Qingdao", kaj kriis sloganojn "Defendu la ŝtatan suverenecon kaj punu la naciperfidulojn", "Redonu al ni Shandong" kaj "Rifuzu surskribon sur la Paca Traktato". En la kunvenejo senĉese aŭdiĝis laŭta kantado kaj indignaj sloganoj. Post la mitingo la partoprenantoj faris manifestacion. Kiam la manifestaciantoj atingis la buŝon de la strato Dongjiaominxiang, kie lokiĝis multaj fremdlandaj ambasadorejoj, fremdlandaj policanoj, reakciaj armeanoj kaj policanoj de la norda militarista registaro ne permesis al ili trapason. La fakto, ke ĉinoj ne havis liberon de trapaso eĉ sur sia propra teritorio, pliindignigis la studentojn. Ili decidis iri rekte al la domo de la naciperfidulo Cao Rulin en la orienta kvartalo.

 

    La studentoj brave entrudiĝis en la domon de Cao multe gardatan de armeanoj. Ili ne trovis Cao Rulin, kiu forfuĝis, sed trovis Zhang Zongxiang kaŝitan en la domo de Cao. Ili solide batis la kaptitan perfidulon kaj indigne forbruligis la domon de Cao.

 

    La registaro de la nordaj militaristoj aplikis fortan subpremon al la patriota agado de la studentoj. En la 4-a de majo la militarista registaro kalumniis la patriotajn studentojn kiel "ekstremistojn", senskrupule arestis dekojn da studentoj kaj urbanoj partoprenintaj en la manifestacio, dirante ke ili donos al juĝejo la arestitojn. La subpremado de la reakciularo estigis pli fortan indignon de la popolo. Je la 5-a de majo la altaj lernejoj de Pekino faris ĝeneralan strikon, organizis propagandajn grupojn kaj publikigis diversajn presaĵojn por fari patriotan propagandon. Ankaŭ studentoj de Tianjin (Tiangin), Shanghai (Ŝanhajo), Nanjing (Nankino), Wuhan (Vuhan), Jinan (Ginan), Taiyuan (Tajjuan), Anqing (Anking), Changsha (Ĉangŝa), Guangzhou (Kantono), Fuzhou (Fuĝoŭ) kaj Chongqing (Ĉongking) faris grandajn mitingojn kaj manifestaciojn, responde al la patriota agado de pekinaj studentoj. La norda militarista registaro instigata de imperiismaj landoj, precipe de la Japanio, perforte malpermesis al la popolo kunveni, akuzis studentojn, ordonis ke la studentoj reiru al la klasĉambroj, kaj alprenis diversajn artifikojn por ilin dividi kaj delogi.

 


La Nacisava Rondo de Orient-Sichuan-aj Lernantoj en Chongqing manifestacias postulante repreni Qingdaon kaj puni la naciperfidulojn. 

 


Manifestacia kolono de la Pekina Universitato 

 

    Ju pli granda estis la premo de la reakciularo, des pli firma estis la rezisto de la popolo. La studentoj senhezite rifuzis la ordonon de la norda militarista registaro. Je la 3-a de junio ĉ. 2000 studentoj de Pekino faris paroladojn surstrate por malkaŝi la naciperfidan krimon de la registaro. En la 4-a de junio duobliĝis la nombro de la studentoj irintaj por fari paroladon. Ili interkonsentis ne retiriĝi eĉ je risko de sia vivo. En du tagoj preskaŭ mil studentoj estis arestitaj, eĉ ne sufiĉis la karceroj por ilin enteni.

 

    Rapide disvastiĝis tra la tuta lando la informo pri la grandskala arestado de studentoj fare de la norda militarista registaro. En la grandaj urboj de la lando okazis manifestacioj kaj diversaj kunvenoj. Ankaŭ multaj mezaj kaj malgrandaj urboj, eĉ iuj vilaĝoj estis influitaj de tiu movado. Tiu patriota movado pligrandiĝis kaj ĝia centro moviĝis de Pekino al Shanghai, la plej granda industria kaj komerca urbo de Ĉinio, kaj laboristoj, anstataŭ la studentoj, fariĝis ĝia ĉefa forto.

 


Manifestaciantaj studentoj atakas la loĝejon de naciperfidulo Cao Rulin. 

 


Amasa mitingo en Shanghai 

 

    Je la 5-a de junio laboristoj de Shanghai komencis fari grandskalan strikon, kaj inspirate de studentoj kaj subtenate de laboristoj, ankaŭ la Shanghai-aj komercistoj ĉesigis sian negocan aktivadon. En la 10-a la striko formis altan tajdon, la nombro de la strikantoj de diversaj rondoj atingis pli ol 60,000. Ĉiuj ŝipoj ĉu ĉinaj aŭ alilandaj, kaj ĉiuj trajnoj ĉesis funkcii. Ankaŭ la fervojistoj de Changxindian kaj Tangshan, Ĵinrikŝistoj de Tianjin, laboristoj de Hangzhou (Hangĝoŭ), Jinan kaj aliaj lokoj faris strikon. Ĝi estis la unua politika striko de ĉinaj laboristoj en la ĉina historio kaj donis tre grandan baton al imperiismo kaj la reakcia reganta klaso.

 

    La norda militarista registaro devigite akceptis la postulojn de la popolo, liberigis la arestitajn studentojn kaj eksigis la tri naciperfidulojn Cao, Zhang kaj Lu el iliaj oficoj en la 10-a de junio. Sed la patriota movado de la popolamasoj ne finiĝis kaj turniĝis en batalon kontraŭ subskribo de la Paca Traktato. Popolamasoj en diversaj lokoj okazigis kunvenon kaj sendis reprezentantojn al Pekino por peti la registaron rifuzi la subskribon. Ankaŭ leteroj kaj telegramoj pri tio estis senĉese senditaj al Pekino kaj Parizo. En la 28-a de junio, dato de subskribo de la Paca Traktato, ĉinaj laboristoj kaj studentoj en Parizo sieĝis la loĝejon de la ĉina delegacio, tiel ke ĝi ne kuraĝis subskribi sur la Paca Traktato. La patriota Movado de la Kvara de Majo gajnis unuapaŝan venkon.

 

    Samtempe kun la disvolviĝo de la patriota movado, plie progresis ankaŭ la nova kultura movado. En la Movado de la Kvara de Majo aperis multaj ĵurnaloj kaj gazetoj tra la tuta lando por propagandi kontraŭimperiisman kaj kontraŭfeŭdisman penson kaj marksismon. Tiutempe, Kamarado Mao Zedong gvidis en Hunan la revolucian batalon. Post eksplodo de la Movado de la Kvara de Majo, li fondis la Studentan Union kaj Diversrondan Union de Hunan kun la membroj de la Xinmin-a Asocio kiel ilia ĉefforto kaj gvidis la ardan batalon de studentoj, instruistoj kaj aliaj rondoj. En julio de 1919 li eldonis en Changsha gazeton "La Revuo Xiangjiang" kaj publikigis sian gravan artikolon "La Granda Unuiĝo de la Popolamasoj". En septembro li organizis studentojn de Hunan, alianciĝante kun personoj de eduko kaj ĵurnalismo, en batalo por forpeli la lakeon de la nordaj militaristoj en Hunan Zhang Jingyao. Tiam Kamarado Mao Zedong jam kombinis marksismon kun la ĉina praktika revolucia batalo.

 

    3. LA HISTORIA SIGNIFO DE LA MOVADO DE LA KVARA DE MAJO

 

    Tiu movado estis epokfara revolucia movado kaj turnopunkto de la malnov-demokratia revolucio al la nov-demokratia revolucio de Ĉinio. Ekde tiam la demokratia revolucio de Ĉinio fariĝis nov-demokratia revolucio sub la gvido de la ĉina laborista klaso. La Movado de la Kvara de Majo manifestis la altan patriotismon kaj fortan batalvolon de la ĉina popolo por naciaj sendependeco kaj emancipo. Tiu movado okazinta sub la influo de la rusa revolucio ligis la ĉinan revolucion kaj la proletan revolucion de la mondo kaj fariĝis konsistiga parto de la siatempa proleta socialisma revolucio de la mondo.

 

    Kvankam tiam ankoraŭ ne estis politika partio de la ĉina laborista klaso, tamen jam estis intelektuloj kun elementaj komunismaj pensoj. Ili propagandis marksismon en Ĉinio kaj ludis kernan rolon en la revolucia movado. La movado ebligis al la ĉina laborista klaso ascendi la politikan scenejon. La striko de laboristoj estis decida faktoro por la venko de la patriota movado.

 

    Post la Movado de la Kvara de Majo, en la 1-a de julio, 1921, naskiĝis la Komunista Partio de Ĉinio. De tiam tute noviĝis la fizionomio de la ĉina revolucio.

 


Speciala numero pri marksismo de la gazeto "Nova Junularo" eldonita en majo de 1919 

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments