El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

La Movado de la Kvara de Majo (I)

| 2013-10-30
Bookmark and Share

    En la 4-a de majo, 1919 okazis granda manifestacio antaŭ Tian-anmen-pordego de Beijing (Pekino). Alte tenante la standardon kontraŭ imperiismo kaj feŭdismo, la ĉina popolo disvolvis batalon kontraŭ imperiismo kaj ĝia lakeo — la registaro de la nordaj militaristoj. Tiu batalo rapide disvastiĝis al diversaj lokoj kaj fariĝis granda revolucia movado tutlanda. Ĝi estis la Movado de la Kvara de Majo konata en la ĉina historio.

 

    1. HISTORIA FONO

 

    En la 10-a de oktobro, 1911 la revolucio gvidata de la granda demokratia revoluciisto Sun Jatsen renversis la lastan feŭdisman dinastion en la ĉina historio kaj finis la aŭtokration de pli ol 2,000 jaroj. Sed la revolucio de 1911 ne sukcesis, ĉar ĝi ne liberigis Ĉinion el la situacio de duonkolonio kaj duonfeŭdismo. Poste, la norda militaristo Yuan Shikai uzurpis la frukton de la revolucio. Por realigi sian sonĝon pri imperiestriĝo, li akceptis 21 sekretajn artikolojn de la japana imperiismo, celantajn pereigi Ĉinion, pro kio la ĉina nacio sin trovis en kriza momento. Post la morto de Yuan Shikai, imperiismaj landoj subtenis respektive lokajn militaristojn, por turni ilin en agentojn. La ĉina popolo refoje dronis en senlima sufero de sinsekvaj militoj inter la militaristoj.

 

    Ĝuste tiam aperis en Ĉinio du gravaj ŝanĝiĝoj: la ĉina laborista klaso kreskis kun la disvolviĝo de la ĉina kapitalismo kaj leviĝis nova kultura movado kontraŭ feŭdismo.

 

    La Unua Mondmilito de 1914 ĝis 1918 estis krima milito inter imperiismaj landoj por kapti koloniojn. Ĉar la imperiismaj landoj Britio, Francio, Rusio kaj Germanio okupiĝis ĉefe pri la milito kaj provizore moderigis sian agreson al Ĉinio, la nacia kapitalismo de Ĉinio ricevis rapidan disvolviĝon. La tekstila kaj faruna industrioj disvolviĝis plej rapide. De 1914 ĝis 1920, la nombro de laboristoj de la du industrioj kreskis 4-5-oble. Samtempe kun tio, ankaŭ la ĉina laborista klaso disvolviĝis kaj potenciĝis rapide. En 1913 en Ĉinio estis nur 650,000 industriaj laboristoj, sed post la milito jam ĉ. 2,000,000.

 

    Kvankam la ĉina laborista klaso estis ne multenombra, tamen ĝi estis la reprezentanto de la novaj produktaj fortoj de Ĉinio. Same kiel la laborista klaso de ĉiuj aliaj landoj, ĝi ligiĝis kun progresa ekonomia formo. Ĝi koncentriĝis en malmultaj grandaj urboj kaj grandaj entreprenoj kaj povis facile formi grandan politikan forton. Tiuj laboristoj devenis plejparte de kamparo kaj havis naturan ligiĝon kun kamparanoj. Pro tio ili povis facile sin alianci kun kamparanoj en batalo. Precipe pro tio, ke la ĉina laboristaro suferis subpremandon de imperiismo, burĝaro kaj feŭdaj fortoj kaj vivis tre mizere, ĝi havis ĝisfundan revolucian spiriton kaj grandan batalforton.

 

    Post aŭtuno de 1915, la radikalaj revoluciaj demokratoj de Ĉinio komencis novan kulturan movadon kontraŭ feŭdismo. Tiu movado propagandis demokration, sciencon kaj literaturan revolucion kaj forte batis feŭdismajn etikon, moralon, patriarkan ideon, kulturon kaj arton, tiamaniere ĝi ludis grandan iluminan rolon al la popolo, precipe al intelektuloj, en politika vekiĝo, dank' al kio ili sin liberigis el la kateno de malnovaj moraloj kaj pensoj kaj levis ardan tajdon de serĉado de novaj scioj kaj vero.

 

    Vintre de 1917 eksplodis la Oktobra Socialisma Revolucio, kiu skuis la mondon. Ĝi komencis novan eraon de la homa historio, donis tre grandajn inspiron kaj forton al la subpremataj klasoj kaj nacioj de la mondo kaj montris al ili la ĝustan vojon de liberigo. Antaŭe la ĉinaj progresemuloj iris longan kaj malfacilan vojon por serĉi rimedojn por savi la patrolandon kaj la popolon kaj ĉiamaniere klopodis por lerni de la okcidento. La venko de la Oktobra Revolucio alportis esperon al la ĉinaj progresemaj intelektuloj, kiuj vagadis melankolie, helpate de tio ili komencis preni proletan mondkoncepton kiel instrumenton por koni la socion kaj denove konsideri kiun vojon ili devas iri.

 


La gestudentoj de la tuta Ŝanhajo strikis. 

 

    Post la revolucio marksismo komencis disvastiĝi en Ĉinio. En oktobro de 1918 intelektuloj kun elementaj komunismaj pensoj fondis marksisman studrondon, kiu aktive studis marksismon. En novembro Kamarado Li Dazhao publikigis en la gazeto "Nova Junularo" siajn du artikolojn "Venko de Pleboj" kaj "La Venko de Bolŝevismo", kiuj entuziasme prikantis la Oktobran Revolucion kaj propagandis marksismon. Nova Ŝanĝiĝo okazis al la enhavo de la nova kultura movado.

 

    La kreskado kaj grandiĝo de la ĉina laborista klaso, la leviĝo de la nova kultura movado kontraŭ feŭdismo, precipe la influo de la granda Oktobra Revolucio kaj la disvastiĝo de marksismo en Ĉinio montris, ke baldaŭ nepre alvenos revolucia movado gvidata de la ĉina laborista klaso. Ĝuste en tia historia fono la granda Movado de la Kvara de Majo eksplodis kun la Paca Konferenco de Parizo kiel brulŝnuro.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments