El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

USUI Hiroyuki prelegis pri MIYAMOTO Masao en Pekino

| 2013-10-29
Bookmark and Share

Komenco de la kunsido, kun USUI Hiroyuki, tria de dekstre 

 

de Tan Xiuzhu

 

    Antaŭtagmeze de la 27-a de oktobro, en la monata kunsido de la Pekina Esperanto-Asocio s-ro USUI Hiroyuki, kiu laboras nun en la redakcio de la reta El Popola Cinio, faris prelegon pri MIYAMOTO Masao (1913-1989), okaze de la 100-jara jubileo de lia naskiĝo. Ĉeestis ĝin 16 personoj.

 

    USUI Hiroyuki koncize prezentis la vivon kaj atingojn de MIYAMOTO Masao en organizado de la japana Esperanto-movado kaj literatura verkado en Esperanto. Post la Dua Mondmilito Miyamoto forlasis sian politikan vivon kaj ekokupis sin ekskluzive per la Esperanto-movado. Li kunfondis la revuon La Movado, kuniniciatis la fondon de la Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj kaj volis fari novan tutlandan organizaĵon de la Esperanto-movado en Japanio.

 

    Miyamoto estis elstara kreanto de la Esperanto-kulturo en Japanio. Lia verkado en Esperanto ampleksas plurajn terenojn: tradukado de noveloj, romanoj, poemoj, utaoj kaj hajkoj kaj originala verkado, redaktado de revuoj kaj kompilado de vortaroj Esperanto-japana, japana-Esperanta ktp. Pro sia originala verkado de prozoj kaj poemoj li fariĝis hetmano de la japana skolo.

 

    Miyamoto la unua retrovis la verkojn de Verda Majo (HASEGAEA Teru, 1912-1947), nun vaste konata en Ĉinio kiel internaciisma batalanto, kiu venis al Ĉinio kun sia edzo en la jaro 1937 kaj partoprenis en la ĉina rezista batalo kontraŭ la japana agreso. En 1951 Miyamoto eldonis verkojn de Verda Majo en kvar broŝuretoj kaj de tiam daŭre klopodis diskonigi ŝian laboron. Dank' al lia persista strebado post pli ol dudek jaroj ankaŭ la japana ne-esperantista publiko ekkonis ŝin, kaj la esperanta versio de ŝia verkaro eldoniĝis en Pekino (Verkoj de Verda Majo, 1982).

 

    Alte taksante la atingojn de Miyamoto Masao, Usui Hiroyuki diris, ke Miyamoto estis kapabla juĝi kiuj laboroj de esperantistoj havas sociajn valorajn validajn ankaŭ al la ne-esperantista publiko kaj lerte prezentis ilin al la ekstera mondo, kiel tion montras la ekzemplo de lia diskonigo pri Verda Majo. El tiu vidpunkto ĉu en Ĉinio ĉu en Japanio esperantistoj devas lerni de lia modelo, konkludis la preleganto.

 

    En la kunsido s-ro USUI Hiroyuki montris pli ol dek librojn verkitajn de MIYAMOTO Masao.

 

    Post la fino de la prelego de s-ro Usui, s-ino Tan Xiuzhu, eksa vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio, iom rakontis aldone pri la vizito de MIYAMOTO Masao al Ĉinio en 1985 okaze de la 35-jara jubileo de EPĈ, la unika restado de nia pioniro eksterlande. Ŝi tiam servis kiel interpretisto por Miyamoto.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments