El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

Profesoro Federico Gobbo kaj la Amsterdama Katedro

| 2013-10-29
Bookmark and Share

 

 

de Pietro Fiocchi

 

    Profesoro Federico Gobbo, elstara itala esperantisto, ekde 2014 estros la Amsterdaman Katedron pri interlingvistiko kaj Esperanto. Lia tasko estos aparte engaĝa kaj malfacila. Lia sukceso, ni opinias certa, profunde kontribuos al Esperanto kaj ĝia Movado, do al ni ĉiuj.

 

    Jen iom da persona historio, pripensoj kaj informoj pri la nova aventuro liveritaj al EPĈ de Profesoro Gobbo.

 
 
Profesoro Federico Gobbo en Liverpolo, ĉe la loka Universitato donante prelegon dum la evento "A Taste of Esperanto"
 
 

Kiam kaj kial vi esperantistiĝis?

 

    En 1993 Umberto Eco publikigis sian libron "La serĉado de la perfekta lingvo".

    Tiutempe mi estis lernejano, mi interesiĝis pri semiotiko kaj legis la libron kun granda intereso kaj ekinteresiĝis pri Esperanto.

     Tuj poste mi estis akceptita en la universitato de Torino kiel studento, kie mi komencis lerni lingvistikon ĉar estas granda grupo de lingvistoj en la profesora rondo de tiu universitato, aparte estis kurso pri interlingvistiko kaj esperantologio kiu estis estrita de Profesoro Fabrizio Pennacchietti.

    Kiam mi komencis la kurson de Profesoro Pennacchietti mi jam sekvis kurseton pri Esperanto lingvo en la angla per interreto organizita de la norda amerika ligo. Tiu estis sufiĉe amuza, ĉar tiutempe ankoraǔ ne ekzistis en la itala. Tio helpis al mi ĉar kiam mi eksekvis la kurson de Profesoro Pennacchietti mi starigis nekutimajn demandojn kaj ĝuste pro tio poste mi decidis magistriĝi en interlingvistiko. Efektive post multaj jaroj mi devas diri, ke tio estis bona ideo ĉar tio influis mian tutan vivon ĉefe profesie rilate.

 

Kio allogis vin? La Lingvo, la ideo?

    Certe ambaǔ ĉar laǔ mi lingvo kaj kulturo ne povas esti disigitaj. Mi alvenis al la ekzisto de Esperanto per la ideo serĉi la perfektan lingvon kaj do mi interesiĝis pri ĝia praktika realeco nun.

    Mia unua kunveno estis la internacia seminario en Germanio okaze de la novjartago en 1997-1998. Ĝin partoprenis gejunuloj, ĉefe el Eǔropo sed ne nur. Mi memoras iu el Kongolando, el Nepalo, por mi estis vere interese ĉar la etoso kaj la rilatoj inter homoj estis tiel diversaj kompare kun la uzo de la etnaj lingvoj kaj tio multe impresis min.

 

 
 

Kio aparte impresis vin dum la legado de perfekta lingvo?

 

    La fakto ke tiu serĉado de la solvo de la komunikaj problemoj komenciĝis post la disfalo de la latina lingvo kaj do la emerĝiĝo de Eǔropo almenaǔ kiel ideo, kiam universitatoj estis fonditaj. Do la ideo de Eǔropo kaj internacieco naskiĝis kune kun la ideo de universitato kaj oni uzis la latinan, sed poste la latina ne plu sufiĉis kiam alvenis la novaj sciencaj ideoj de Kartezio kaj Leibniz kaj aliaj grandaj sciencistoj de la sepdeka jarcento. Tiu libro donis al mi alian vidpunkton por kompreni kio okazis, ĉar ĉiuj ili serĉis la perfektan lingvon, sed neniu trovis ĝin. Tamen la flanka efekto estis, ke multaj interesaj ideoj ne antaǔviditaj, ekzemple la moderna logiko post-Aristotela, estis ĝuste rezulto de tiu strebo kaj ankaǔ internaciaj helplingvoj kaj aparte nia Eo. Do relegi la historion de la ideo de Eǔropo kaj internacieco kaj pac-amo inter nacioj kaj popoloj estis tio kio allogis min, kaj mi vidis Esperanton kiel la pinto de tio, konkreta rezulto, ne disfalo, kaj ĝuste pro tio mi ekinteresiĝis.

 

Kiajn projektojn vi realigis per/por Esperanto?

 

    Miaj plej signifaj projektoj estas tiuj kiujn mi faris kaj restis dum la tempo, ekzemple unu el ili estis la tradukado en la italan (kune kun Manuel Giorgini) de la perinterreta kurso, kiun mi baptis Kirek. La nomo ankoraǔ rezistas, tamen la kurso estis dum la tempo multe ŝanĝita, laŭ la evoluo de la teknologiaj rimedoj.

    Alia projekto estis Nova Sento en la Reto, tiu dissendlisto, kiun nun estas sekvita de Francesco Amerio: mi havis la ideon pri la nomo kaj mi estis la unua kuratoro. Post kelkaj jaroj mi devis rezigni kaj li prenis la torĉon.

    Tamen, la plej grava projekto kiun mi sukcesis ekstarigi estas la katedro en la Universitato de Torino, kiu nomiĝas "Lingvoplanado kaj planlingvoj", kiu estas la posteulo de la kurso farita de Profesoro Pennachietti dum dek-kvin jaroj, kiun siatempe mi sekvis kiel studento kaj en kiu mi magistriĝis. En la nova katedro, ĝis nun mi estis la unua kaj nura docento (la kurso ekzistas ekde tri jaroj). Mi estis la nura disĉiplo de Profesoro Pennacchietti, kiu volis investi grandan parton de propra akademia kariero en esperantologio. Ĝuste pro tio mi aranĝis tion per la subteno de la Itala Instituto de Esperanto, kiu ĝin sponsorigas kaj ĝis nun la afero bone funkcias, tamen mi ne scias pri la venontaj jaroj.

 

Baldaŭ vi transprenos la Katedron pri interlingvistiko kaj Esperanto en Amsterdamo: Kiel ĝi funkcias? Ĉu vi mem organizis la kurson? Kiel ĝi estas organizita?

 

    Titolo de la kurso estas "Interlingvistiko kaj Esperanto". Tio signifas, ke ĝis nun ĝi estis duonigita, duono de la horoj por Esperanto specife kaj duono de la horoj por interlingvistiko kiel sciencesplora parto kaj mi planas daǔrigi tion. Por plu vivteni la kurson en Torino, la aktuala Profesoro Wim Jansen ankoraǔ instruos la Esperanto lingvan parton en la unua semestro kaj mi je februaro-aprilo instruos la interlingvistikan parton. Ni estas en transira momento de la Katedro.

    Ĝenerale mi transprenos la sperton de Torino kaj enmetos ĝin en Amsterdamon, sed mi instruos en la angla. Tio estas grava ŝanĝo ĉar ĝis nun Wim Jansen instruis en la nederlanda. Ĉiuokaze, mi eklernas la nederlandan kaj daǔre lernos, sed mi ne kapablas instrui per ĝi nun. En la Universitato estas faciligiloj lerni la nederlandan por fremdaj profesoroj kiel mi. Mi povas sekvi kurson en la Universitato ĝuste por tio, neniu petis al mi ke mi post kelkaj jaroj ŝanĝu la kurson al la nederlanda kiel ekzemple okazus en Katalunio, kie oni rajtas instrui en alia lingvo ol la kataluna por kelkaj jaroj por sin prepari la ŝanĝon de la perinstrua lingvo al la kataluna.

 
 
 
 

Kion ekzakte vi instruos?

 

    La enhavo estas iom faka ĉar oni devas jam scii la bazojn de lingvistiko. Mi rezonos pri naturo de lingvo kaj soci-lingvistikaj aspektoj kaj aparte pri la planlingvaj , tio estas iom interesa afero, kiun nun mi esploras. Multaj gestudentoj interesiĝas al la fikciaj lingvoj kiel la klingona, (la lingvo de la alienoj de Startrek), aǔ la lingvoj de Tolkien (fama angla lingvisto, kiu pozitive taksis Esperanton), aŭ eĉ la fikcia lingvo de la "Ludo de tronoj", televida serio en kiu oni inventis la dotrakan lingvon, kies pritraktado ankoraŭ ne ekzistas en la esperanta. Estas tre interese kiamaniere ili estis planitaj kaj kreitaj kaj do mi uzos tiujn lingvojn por analizi la diferencojn kun la tiel nomataj naturaj lingvoj. Mi deziras, ke post la fino de la kurso la gestudentoj havas ilaron por helpi al lingvoj, kiuj bezonas helpon, aparte tiuj kiuj estas en danĝero, ekzemple per rekonstruo de la korpuso de la lingvo, aŭ por plilarĝigi ĝin. Ni havas multajn studkazojn kaj ekzistas literaturo kiu komparas la studkazojn por eltiri konkludojn, kiuj validas ĝenerale tiel, ke kiam oni alfrontas novan situacion oni povas pli facile trovi rilatojn kun la jam konataj lingvoj. Alia celo estas, ke per la studo de Esperanto ili povas kompreni kiel ĝi funkcias, ĝiajn avantaĵojn kaj limojn, kiuj ja ekzistas, ĉar Esperanto ne estas magia lingvo.

 

 

Per la kurso kiajn celojn povus atingi la gestudentoj? Kiajn konkretajn perspektivojn la studado de Esperantologio povas doni al la gelernantoj? Ĉar lingvo estas logika metodo, maniero por transdoni konceptojn, ilin prilabori.

 

    Unue ili devas scii kio estas Eo kaj respondi korekte al eventualaj demandoj de nefakuloj kaj pripensi Esperanton kiel unu el la instrumentoj por lingvopolitiko, ne la nura sed unu el, kaj tio estas grava havi ĉion bezonatan por daǔrigi la studadon post la kurso se ili volas. Ekzemple, kelkaj miaj eks-studentoj de Torino donis prelegon en la loka klubo de Torino. Mi volas substreki, ke mi sciis tion post la prelego kaj de aliaj homoj, ne de ili. Alivorte, tio okazis tute sendepende de mi, post la fino de la kurso, post la ekzameno, post la poentoj. Kaj tio estas ĝusta laǔ mi, ĉar mi ne instruas Esperanton por formi movadanojn, mi ĝin instruas kiel fakon en universitato kaj tio estas tute alia afero. Bedaǔre kelkaj esperantistoj tion ne komprenas, sed katedro en universitato vere ne estas la sama afero ol katedro en loka klubo.

 

Ĉu vi iel reklamas la kurson? Se jes kiel?

 

    En Amsterdamo ekzistas la ŝanco pagi por ununura kurso. Fakte oni povas prezenti al la ĝenerala publiko la kurson por ke, oni iĝas studento kaj pagas nur por la kurso de interlingvistiko ekzemple. Tio povas helpi por havi pli da studentoj kaj krome eblas eventuala publikigo de la lecionoj per la retejo de la Universitato. Estas rilatoj inter la estraro de la urbo kaj la Universitato, do oni povas prezenti proprajn kursojn al scivolemaj homoj.

    La sperto en Hajnano (Ĉinio) estis tre bona ĉar mi vidis, ke la lecionoj de mia kurso tie per interreto estis sufiĉe multe rigarditaj kaj kelkaj homoj skribis al mi, ke ili povis sekvi la kurson eĉ se ili sentas sin komencantoj. La fakto, ke unuopuloj spontane iras al la retejo por sekvi la kurson per filmetoj laǔ mi estas sukceso.

 
 
 

Kial kelkaj lingvoj fariĝas iloj de internacia interkomunikado kaj aliaj eĉ se mirindaj (konsiderante literaturon, kulturon aǔ idealon en la kazo de Esperanto) ne? Ĉu natura procezo? Ĉu temas pri trudo?

 

    Neniel temas pri natura procezo, sed tute kultura kaj pli precize politika. Ekzemple, kiam la Romia imperio estis plenpova, oni parolis la latinan, kiam estis povaj la francoj oni diris ke la franca estis la plej nuancita lingvo kaj post la dua mond-milito oni parolis pri la angla, nun Ĉinio estas pli kaj pli grava en mondopolitika vidpunkto kaj onidire ĉiuj devas lerni la ĉinan. Ĉiam en la historio la internaciaj lingvoj estis tiuj lingvoj kiuj apartenas al la homoj aǔ popoloj kiu havis la politikan povon kaj ĝuste tio estas la diferenco de Eo kaj la malfacileco politik-vidpunkte de Eo. Ĉar Eo asertas, ke eblas konduti alimaniere, tamen ĝenerale oni opinias, ke neniam okazis antaǔe en la historio racia elekto de internacia lingvo. Sed, se oni rezonas tiel la homaro neniam flugus per aviadilo, ĉar neniam antaǔe okazis!

    La homoj kiuj havas tiun ĉi aliron al la ŝanĝo de la mondo per aferoj kiuj neniam okazis antaǔe estas ĉiam minoritato. Kiam la fratoj Wright ekflugis per aviadilo oni mokis ilin, oni ne fidis je la evidenteco ke ili sukcesis post jarcentoj de klopodo, "sed tio ne estas flugo samkiel birdo", "tio ne estas vera flugado, ĉar artefarita" oni diris kaj tio estas la sinteno ke Eoj devas aǔdi de la multa parto de la ekstera mondo, neniam okazis ke artefaritaj lingvoj iĝu plene uzeblaj tiel ke, oni povas poeziumi, formi familiojn, ktp, sed tio okazas. Oni devas simple akcepti fakton, kiu estas malfacile por multaj homoj, ĉar tio signifas ke se oni akceptas fakton, sekve ĵetindas al la rubujo tuta idearo kaj necesas rekonsideri la tuton. Multaj homoj ne pretas tion fari. Tio signifas, ke neniam esperantistaro estos amaso. Sed estas elito kiu povas lobii, puŝi: ĉiam la grandaj ŝanĝoj de la mondo politik-vidpunkte estis faritaj de malgranda grupo.

 

Ĉu vi opinias, ke la Katedro povus esti kvazaǔ platformo en kiu la ĉeestantoj pripensas kaj realigas projektojn per Esperanto?

 

    Mia celo estas ke, Esperantologio iĝu pli kaj pli aplika lingvistika fako (t.e. studi la lingvon en konkreta uzo, ne la lingvon en abstrakta maniero), do ne paroli pri la eblecoj de Eo en la ebla mondo sed pri kio estas Eo nun, kiamaniere homoj parolas, skribas, uzas. Estas multego farenda kaj tio estas grava kaj por Eoj kaj por la lingvistiko ĝenerale, ĉar Eo estas speciala kazo. Pri la realigo de aliaj projektoj, tio dependas de la studentoj mem, de ilia volo.

 

Fotoj de Paul Gubbins

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments