El Popola Ĉinio>头条新闻>

Internacia Kongreso de la Plej Superaj Kontkontrolaj Institucioj adoptis la Pekinan Deklaron

| 2013-10-29
Bookmark and Share

 

En la gazetara konferenco post la kongreso

 

    La 26an de oktobro en Pekino fermiĝis la 21a Internacia Kongreso de la Plej Superaj Kontkontrolaj Institucioj kun la ĉeestantoj el pli ol 160 landoj. Ĝi adoptis la Pekinan Deklaron. Liu Jiayi, ĝenerala kontrevizoro el la Nacia Kontkontrola Oficejo, malkaŝis, ke la plej superaj kontkontrolaj instancoj de diversaj landoj fortigos respondecon por eviti korupton kaj batali kontraŭ korupto, konservos daŭrigeblecon de la financa politiko, kaj akcelos konstruadon de malfermita kaj travidebla registaro. Tio estas la internacia kongreso en Pekino kun la ĉeesto de plej multaj landoj.

 

    Liu, nove elektita prezidanto de la Internacia Organizo de la Plej Superaj Kontkontrolaj Institucioj, diris en la gazetara konferenco post la kongreso, ke laŭ la temo "antaŭenigi bonan regadon de la plej superaj kontkontrolaj instancoj", la Pekina Deklaro dividita en ses partojn asertas la gravan rolon de la plej superaj kontkontrolaj institucioj en konservado de la nacia financa sekureco kaj evoluigo de bona regado de ŝtatoj; difinas, ke evoluigo de bona regado estas la grava tasko kaj celo de ĉiuj landoj. La Pekina Deklaro estas la koncentrita esprimo de la spirito "ĉiuj povas partopreni spertojn" de la Internacia Organizo de la Plej Superaj Kontkontrolaj Institucioj.

 

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments