Poemo de Chang Jian
Chang Jian (708~765?)
Ĉe Ermitejo de Wang Changling
Apud klara kaj profunda rivero,
Vin akompanas nur nubfloko sola.
Vidiĝas inter pinoj lun-apero,
Kies brilo por vi sorĉas konsola.
Laŭbo dronas en flor-ombro ŝirmite.
Korte muskoj etendiĝas en sponto.
Mi preferas vivi ankaŭ ermite
Kun gruoj sur la okcidenta monto.
=0/ =0/ -0/ =0/ 0=0/
0-0/ =0/ =0/ =0/ =0/
0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/
=0/ =0/ -0/ =0/ 0=0/
=0/ =0/ -0/ =0/ 0=0/
=0/ =0/ -0/ =0/ 0=0/
0=0/ -0/ -0/ =0/ =0/
(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)
(Trad. Guozhu)
Ĝis nun restis 57 poemoj de Chang Jian. Du el ili estis plej profunde impresaj (bonŝance, ambaŭ jam havis esp-igon). La unua estis Posta Korto de Poŝan-templo;la alia estis tiu ĉi Ĉe Ermitejo de Wang Changling.
Chang Jian (708~765) kaj Wang Changling (698~756?) estis intimaj amikoj, ambaŭ trapasis la metropolan ekzamenon en la 15-a jaro de Kaiyuan-erao de Tang-dinastio (727 p.K.). Wang Changling iam ermite loĝis en la ŝtonporda Monto de Hanshan-monto, Anhui-provinco. Chang Jian vizitis tien kaj loĝis tranokti dum unu nokto. Tiam li verkis tiun ĉi poemon.
La poemo komenciĝis per skribo pri pejzaĝo: Rivero klara kaj profunda, jen kvieta loko, tre taŭga por ermita vivo.
“Vin akompanas nur nubfloko sola” pli impresis pri kvieta ermitejo. La du versoj fakte distingis la personecon kaj eminenton de Wang Changling.
La sekvaj versoj estas amplenaj:
Vidiĝas inter pinoj lun-apero,
Kies brilo por vi sorĉas konsola.
Ili rakontis: Post la pinarbaro inter maldensaj branĉoj leviĝas nova luno, kies brilo aparte sorĉas, certe por la malnova mastro, ĉar mi nur estas gasto hazarde vizitanta tie.
Laŭbo dronas en flor-ombro ŝirmite.
Korte muskoj etendiĝas en sponto.
La du versoj rakontis: La ermitejo de Wang Changling estas modesta kaj kvieta, staras nur unu kabano, t.n. “kabano-laŭbo”. Oriente de la kabano estas pinarbaro, floroj kreskas ĉe heĝoj, en la korto plantiĝas drogherboj. De tio ni povas scii, ke Wang Changling, kvankam loĝis ermite sola, tamen li tre amis vivon.
Chang Jian tranoktis tie. Ĉu li sentis iom da soleco? Li vidis ombrojn de floroj, tre plaĉajn. Li promenis en la korto, trovis, ke la drogherboj plantitaj de Wang Changling ankoraŭ kreskas prospere, sed kelkloke jam vidiĝas verdaj muskoj, tio aludis, ke la mastro foriris jam sufiĉe longan tempon. En priskribo pri la bela ermitejo, ni povas ellegi ankaŭ revon, atendon kaj bedaŭron de la aŭtoro pri la foresto de la mastro.
La lasta versparo esprimis la preferon de la aŭtoro. Fakte tiam Wang Changling pro funkcio de ŝtatoficisto jam ne vivis en ermiteco. La vorto “ankaŭ” estis ŝajno. Aŭtoro bonintence diris, ke li ankaŭ volas vivi ermite, imitante la modelon de Wang Changling, fakte tio estis aludo kaj persvado al Wang Changling, ke li ne forgesu sian originan ideon kaj revenu al la pura ermita vivo. Ankaŭ tio estis la ĉefa ideo de la poemo.
Redaktoro: Hu Guozhu