El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Li Qingzhao

| 2013-10-28
Bookmark and Share

 

 

    Li Qingzhao (1084~1155) 

 

Nokt-pluvis en seri’

 

—laŭ ĉineska skemo Rumengling

 

Nokt-pluvis en seri’,

 

Restas post dorm’ ebri’.

 

Eĥis servistin’:

 

"Samas la begoni’."

 

"Sen sci’,

 

Sen sci’.

 

Grasas verd’ ol ruĝ’ pli!”

 

(Esperantigis Vejdo)

 

0=0/ =0/ =

 

=0/ 0=0/ =

 

=0/ -0/ =

 

=0/ 0-0/ =

 

0=

 

0=

 

=0/ =0/ =0

 

<063>-2

 

Nokt-pluvis en seri’

 

— laŭ melodio Rumengling (kvazaŭsonĝe)

 

Lastnokte pluvo feblis, vent' ululis.

 

Post dormo mi ne tute sen ebrio,

 

Demandis al ŝi, kiu kurtenrulis,

 

Sed ŝi: "Ankoraŭ samas begonio."

 

"Ĉu vi scias?

 

Ĉu vi scias?

 

Jam ruĝo magras, verdo gras-radias!"

 

0=0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

-0/ =0/

 

-0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. Shi Chengtai)

 

    Jen estis poemo verkita de Li Qingzhao en juneco. Tre mallonga. En la ĉina originalo estis uzitaj nur 33 ĉinaj ideogramoj (33 silaboj), tamen legiĝis nuancriĉa. La unua traduko, kiun Vejda faris laŭ ĉineska skemo Rumengling (kvazaŭsonĝe), ankaŭ estis el 33 silaboj kaj fidele redonis la formon de la ĉina originalo. En tiu ĉi poemo nia poetino elverŝis sian sentimentalan senton: amon kaj bedaŭron pri la baldaŭ forpasonta printempo.

 

    Estis en sezono malfrua printempo. Aŭdiĝis ululaj vento kaj pluvo dum tuta nokto. Maltrankvilante pri begonio en ĝardeno la delikatsenta fraŭlino ne povis bone dormi kaj sufiĉe multe drinkis por forpeli ĉagrenojn el sia koro. Post vekiĝo, ankoraŭ en litkovrilo ŝi demandis sian ĉambristinon pri floroj en ĝardeno. Sed la maldelikata ĉambristino respondis:"Ĉio restas same en korto." Aŭdinte tiel sencerban respondon, la juna mastrino veis kun demando:"Ĉu vi ne scias, ke nun la verdo grasas, dum la ruĝo magras?" Per sia delikata sentemo Li Qingzhao perceptis la ŝanĝojn de naturo. Supraĵe la poemo nur rakontis pri la forvelko de begonio, fakte nia poetino pli volis esprimi la ĉagrenojn de fraŭlino en buduaro pri la forpaso de juneco. Tial ŝi per la komparo "verdo grasas, ruĝo magras" esprimis sian amon al printempo. La poetino ĝojis pro floroj, ankaŭ malĝojis pro floroj, ebriis pro floroj kaj bedaŭris pro floroj. Fakte ŝi bedaŭris pri la baldaŭ forpasonta printempo. Per floro ŝi aludis pri si mem en forpasema juneco.

 

    Ĉi tie la vorto "verdo" aludis pri folioj kaj "ruĝo" pri floroj. Estis kontrasto de du koloroj. La vorto "grasas" skribis pri folioj, kiuj prosperis pro sufiĉe multe da akvoj post pluvo, kaj la vorto “magras” skribis pri floroj, kiuj fariĝis raraj pro la frapoj de pluvo. Estis kontrasto de du situacioj. Aparte dislokigite tiuj kvar vortoj estis ordinaraj, tamen dank'al la talenta kunmeto ili nun donis vivecan bildon kun okulfrapa kolorriĉo. Tio estis mirinda kreo en vortouzado. Post aŭskulto de ventopluvo bedaŭri pri disfalo de floroj, tio estis temo priverkita de multaj ĉinaj poetoj. Inter tiuj versaĵoj la poemo de Li Qingzhao laŭ skemo kvazaŭsonĝe legiĝis vere distingiĝa.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments