El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 17-a Pekina-Hongkonga Ekonomia Kunlabora Simpozio

| 2013-10-25
Bookmark and Share


En la inaŭguro de la 17-a Pekina-Hongkonga Ekonomia Kunlabora Simpozio  

 

    La 23-an de oktobro en Pekino inaŭguriĝis la 17-a Pekina-Hongkonga Ekonomia Kunlabora Simpozio, kies temo estas "kunlaboro kaj komuna gajno de la du urboj".

 

    La Pekina-Hongkonga Ekonomia Kunlabora Simpozio, kiel ligio konektanta la du urbojn, fondiĝis en la jaro 1997. Post la 16-a Pekina-Hongkonga Ekonomia Kunlabora Simpozio, la kunlaboro inter la du urboj havas novan progreson, ekzemple, de januaro ĝis septembro, estis konstruita en Pekino entute 26 projektoj kun la valoro de dek milionoj da usonaj dolaroj, kaj la komerca kvanto inter la du urboj atingis al 8.092 bilionoj da usonaj dolaroj.

 

    La ĉi-foja Pekina-Hongkonga Ekonomia Kunlabora Simpozio temas pri "industrio kiel gvido, novigo kiel motoro, evoluo per reformado de strukturo kaj komuna prospero". La hongkonga registaro alte atentis pri tiu ĉi simpozio.

 

    Jam publikiĝis en la du urboj 370 projektoj pri 10 industrioj, ekzemple kulturo kaj servo. Ĉi-foje la du flankoj fortigos kunlaboron en la kampoj de financo, komerco, turismo, servo kaj altteknologio.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments