El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 21-a Internacia E-Semajno de la Kulturo kaj Turismo ĉemarbordo de Mediteraneo

| 2013-10-24
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de Liba Gabalda el Francio

 


Fotoj pri la 21-a Internacia E-Semajno de la Kulturo kaj Turismo ĉe marbordo de Mediteraneo  

 

    Kelkaj entuziasmaj katalunaj esperantistoj organizas ĉiujare allogan E-Semajnon ĉemarbordo de Mediteraneo. Ĉiam ĝi okazas alterne norde kaj sude de Barcelono. Ĉi-foje la bela urbo Lloret de Mar gastigis tiun-ĉi eventon, kiu okazis de la 6-a ĝis la 12-a de oktobro 2013. Lloret estas unu el la plej vizitataj turismaj centroj de la Costa Brava -- Sovaĝa Marbordo. En la pasinteco ĝi dependis de la konstruado de ŝipoj, fiŝkaptado kaj agrokulturo. La kampojn anstataŭis modernaj hoteloj laŭlonge de la strando. Ni loĝis en la plej granda hotelo Don Juan kun 869 ĉambroj. Ĝi estis plene okupata. Por niaj aktivaĵoj ni disponis pri granda salono.

 

    En la aranĝo partoprenis 136 esperantistoj el 15 landoj. Venis pluraj novuloj, kiuj asertis partoprenon denove venontjare. La plej aĝaj estis 95 kaj 97-jara bone parolantaj geesperantistoj el Sant Cugat del Vallés. Tie okazis la unuaj du E-Semajnoj iniciatitaj de s-ino Trini Garcia Corbach. Kun nostalgio ŝi rememoris tiujn eventojn.

 

    La inaŭguran ceremonion ĉeestis la urbestro de Lloret s-ro Romà Codina i Maseras. Li afable bonvenigis nin dezirante sukcesan restadon. Inter elstaraj personoj troviĝis Barbara Pietrzak el Pollando, kiu salutis nome de la Universala E-Asocio (UEA). Tuj posttagmeze ŝi prelegis pri la gazeto Heroldo de Esperanto menciante ĝiajn iamajn redaktorojn. Ŝi ĉefe omaĝis kaj substrekis la grandan laboron kaj meriton de Ada Sikorska Fighiεra por Esperanto. Barbara ankaŭ iom rakontis pri la E-movado en Pollando kaj ĉefe pri la Pola Retradio, kies elsendojn ŝi efike prilaboras kaj prezentas.

 

    De Paŭlo Branco ni eksciis pri la funkciado de la Eŭropa Unio (EU). Li, kiel kompetenta persono, pro siaj funkcioj en diversaj institucioj de EU detale priskribis la nuntempan situacion en Bruselo.

 

    Wolfgang Günter en siaj prelegoj kun la titotlo Kulturo de daŭropoveco parolis pri neceso de la malpliigo de produktado kaj konsumado por pli digna vivo de ĉiuj. Krom aliaj gravaj punktoj li atentigis pri klimatŝanĝiĝo kaj ties malbonaj konsekvencoj por estontaj generacioj.

 

    De la geedza paro Buŝs el Latvio ni eksciis pri la fama litova pentristo kaj komponisto Mikolajus Konstantinas Ĉiurlionis. Ilia dua prelego temis pri la tri Baltaj landoj. Samtempe ili invitis partopreni en la 50-a Jubileode la Baltaj E-Tagoj (BET) okazonta venontjare en Latvio.

 

    Nia kara organizanto, poeto kaj pensemulo Luis Serrano Pérez dediĉis sian ampleksan prelegon al La Agrokulturo. Temis pri influo de agrokulturo al la homa vivo ekde la pratempo ĝis nun. Li emfazis la fakton, ke sen agrokulturo ne povas ekzisti la vivo. En lia interveno kaj debato Ĉu la E-movado kontentige progresas estis iom malfacile konvinki lin pri daŭra progresado malgraŭ tio, ke ne okazas tiom da klubaj aktivaĵoj kiom en la pasinteco. La moderna epoko alportas novajn rimedojn, eventojn kaj aliajn aktivaĵojn.

 

    Rodica Todor el Rumanio instruis Esperanton al la partoprenantoj de diversnivelaj scioj. En la E-kurso fluparolantoj plenumis donitajn taskojn dum ŝi okupiĝis pri komencantoj. Rodica kuraĝigis kaj lerte gvidis ilin al progreso. Kun granda entuziasmo ŝi sukcesis kontentigi ĉiujn grupojn.

 

    La premio de Ada Sikorska Fighiera estis ĉi-foje atribuita al s-ino Alicja Lewanderska-Quednau pro ŝia efika laboro por Esperanto. Kiel kutime okazis ekskursoj. Ŝipe ni direktiĝis al la proksima urbeto Tossa de Mar, kie ni supreniris (kelkaj -- per urba trajneto -- aliaj piede) al kastelo por ĝui la belan panoramon. Restis tempo por promeno tra stratoj kaj kafumado. Dum alia duontaga ekskurso ni vizitis la maran muzeon en Lloret kaj ekkonis ĝian historion. La tuttaga ekskurso estis tre aprezata. Ĝi gvidis nin al Girona, kie ni vizitis la malnovan kvartalon, vidis la katedralon kaj poste ni daŭrigis tra montareca pejzaĝo ĝis la ĉemara urbeto Cadaqués. Iuj el ni promenis ĝis la urbeto Portlligat por vidi la domo-muzeon de la fama pentristo Salvador Dalí.

 

    Dum vesperaj programeroj ni dufoje "interkonatiĝis" ĉe vintrinkado. Ŝercoj, kantoj kaj poemoj animis tiujn vesperojn. En alia vespero la edzino de Luis, Maria Ferigle, per DVD prezentis la operon La Traviata. Ne mankis folklora vespero kun havanaj kantoj de la jam konata ensemblo Montjuit kaj la fama trinkaĵo Cremat, per kiu finiĝis en gaja kaj neforgesebla etoso la 21-a E-Semajno.

 

Redaktoro : Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments