El Popola Ĉinio>Esperantujo>Kalejdoskopo>

Serioza libro pri serioza problemo - La uzo de la angla en la universitata instruado

| 2013-10-24
Bookmark and Share

de Renato Corsetti

 

    Tre malofte okazas, ke oni trovas seriozan tekston pri la granda problemo de la disvastiĝo de la uzo de la angla en la supera instruado en multaj landoj de la mondo. En ĵurnaloj kaj revuoj oni plej ofte trovas ideologiajn deklarojn por aŭ kontraŭ la uzo de la angla, sed kutime oni argumentas surbaze de ideoj kaj emocioj: "oni lasu la italan evolui kaj ne mortigu ĝin" aŭ "ni internaciiĝu same kiel faras la tuta mondo".

 

    La libro L'inglese non basta - Una lingua per la società (La angla ne sufiĉas - Lingvo por la socio) verkita de Maria Luisa Villa apartenas al alia speco de libroj. La aŭtorino estas mem sukcesa universitata profesoro pri medicina fako, sukcesa scienca populariganto kaj membro de la itala Nacia Komitato Teĥnika kaj Scienca por la Disvastigo de la Scienca Kulturo, kiun starigis la Ministerio pri Instruado, Universitato kaj Esploroj. Ŝi alfontis la problemon science, kaj legis ĉion, kion oni devus legi pri ĉi tiu temo. Evidente, ŝi renkontis ankaŭ ĉiujn librojn pri Esperanto kaj ĝiaj celoj kaj pri lingva imperiismo de lingvistoj kiel Robert Phillipson. La plej forta punkto de ŝiaj argumentoj, tamen, estas la esploroj faritaj en nordeŭropaj landoj en universitataj kursoj en la angla. Se la svedaj aŭ la nederlandaj gejunuloj ne metas demandojn en prelegoj en la angla pri la pritraktitaj temoj, tio eble signifas ion. Se ili, krome, parolas inter si kaj kun la profesoro en la nacia lingvo, kiam tio ne estas malpermesata, tio ankaŭ signifas ion. Se oni konstatas malpliiĝon de la transdonitaj scioj, tio ankaŭ devas signifi ion.

 

    Kaj se tio estas vero en landoj, kies lingvoj estas parencaj al la angla, kaj sekve pli facile lerneblaj, kiom pli danĝera estus la situacio en Italujo, kie la homoj havas malfacilaĵojn lerni kaj paroli la anglan. Ekzistas mito, kiun oni devas malmunti. Ĉe ni oni diras, ke nederlandanoj parolas la anglan pli bone ol italoj, ĉar iliaj lernejoj instruas pli bone. Neniu volas kompreni, ke la angla kaj la nederlanda estas multe parencaj, kiel la franca kaj la itala, kaj sekve la lernando estas por nederlanndanoj pli facila.

 

    Ĉiuokaze ŝi ankaŭ koncentriĝas pri la ĉefa kialo, kial oni volas uzi la anglan. Ne temas pri romantikaj ideoj pri tutmondiĝo kaj unuiĝo de la homaro, sed pri la fakto ke en la lastaj jardekoj la scienca mondo eliris el sia tradicia "akademia" fazo kaj eniris la "postakademian" fazon, tio estas, ke ĝi eniris la ekonomian mondon. Nun ĉiam pli da firmaoj financas kaj subtenas esplorprojektojn, kaj la tuta laboro de la sciencistoj estas direktata al konkretaj kaj mezureblaj rezultoj. Do, estas evidente ke financistoj volas mezuri la validecon de la esploroj, kaj tio gravigas la mezurindeksojn, kiuj baziĝas sur anglalingvaj sistemoj por difini la valoron de la produktataj sciencaj publikaĵoj. Tio, kio ne estas anglalingva, ne estas mezurata kaj do estas nevidebla kaj nefinancebla.

 

    En tiu maniero la ekonomio direktas la laboron de sciencistoj tute sen rilato al la sociaj avantaĝoj de la homoj en la unuopaj landoj. Unu el la sekvoj, kiujn mi trovas pli atendinda, estas la ĉiam pli granda manko de fido de la normala publiko al tio, kion diras sciencistoj. Oni sin demandas, prave, por kiu firmao ili laboras.

 

    Por reveni al la demando pri la lingvoj, la aŭtorino montras, ke en ĉi tiu tuta agado oni preteratentas la gravajn lingvojn de evoluantaj potencoj, kiuj povus doni multe pli da laborpostenoj ol la angla. Ekzemple oni scias ke Brazilo bezonos 1,5 milionojn da inĝenieroj, kiujn ĝi mem ne sukcesas eduki enlande. Kaj la politikistoj kaj la rektoroj de universitatoj malhelpas siajn studentojn konkurenci por tiuj postenoj, por kiuj oni devas paroli la portugalan kaj ne la anglan. Esence Maria Luisa Villa alvokas por tre pli rafinita politiko, kiu konservu la valoron de la nacia lingvo, kaj baziĝu sur larĝa gamo da fremdaj lingvoj, rigardante al la verŝajna estonteco kaj ne al la nunaj imperioj. Ŝi ne proponas Esperanton, sed agnoskas ke Esperanto kaj similaj provoj subkomprenas mondon, en kiu la bonstato de la homaj komunumoj estas pli grava ol la profito de kelkaj multnaciaj entreprenoj.

 

(el disvastigo.esperanto.it)

Origino: http://disvastigo.esperanto.it/index.php/disesperanto-mainmenu-73/3279-serioza-libro-pri-serioza-problemo-la-uzo-de-la-angla-en-la-universitata-instruado

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments