El Popola Ĉinio>Esperantujo>Kalejdoskopo>

Intervjuo al Erich-Dieter Krause pri indonezia lingvo

| 2013-10-24
Bookmark and Share

de Massimo Ripani

 

    Massimo Ripani: Niĝerio kaj Indonezio estas grandaj Ŝtatoj (160 kaj 240 milionoj da loĝantoj) kaj ambaŭ enhavas grandan kulturan riĉecon. Niĝerio elektis la anglan - la lingvon de la koloniistoj - kiel oficialan. Kia estis la decido de Indonezio?

 

    Erich-Dieter Krause: En Niĝerio la oficiala lingvo fakte estas la angla, tamen laŭ artikolo 53 de la nacia konstitucio el la jaro 1979 oni permesas, aldone, la uzon de la lingvoj haŭsa, igboa kaj joruba en la Nacia Asembleo. Sur la ebeno de la federaciaj ŝtatoj, ene de la Leĝdona Asembleo, oni permesas la uzon de la angla aŭ de iu niĝeria lingvo, en la Borno State Assembly la anglan lingvon aŭ niĝerian lingvon, nome la haŭsan aŭ la kanurian.

 

    En Indonezio, kontraŭe, oni decidis post la sendependiĝo (Indonezio estis dum jarcentoj nederlanda kolonio /Nederlanda Hindio/) enkonduki novan nacian lingvon, Bahasa Indonesia. En tiu vastega lando kun siaj pli ol 13.000 insuloj (el kiuj ĉirkaŭ 7.000 estas hom-loĝataj) inter la Pacifika kaj Hinda Oceano ĉiuj naciaj kaj administraciaj organoj uzas UNU lingvon, kiu estas konstruita el leksemoj el la ĉirkaŭ 250 regionaj lingvoj (ekzemple la java, minangkabaŭa, balia, bataka kaj multaj, multaj aliaj). La gramatiko estas bone strukturita kaj la afiksara sistemo faris pruntojn ankaŭ el ne-indoneziaj lingvoj, ekzemple el sanskrito kaj el eŭropaj lingvoj, aparte el la nederlanda kaj, novatempe, el la angla. Eĉ oni povas, kelkfoje, malkovri, ke ekzistas similaĵoj gramatikaj inter la indonezia lingvo kaj Esperanto. Detalumi pri tio nun postulus tro da spaco.

 

    En la familiaj medioj, kompreneble, oni uzas en Indonezio la lokajn dialektojn kaj/aŭ regionajn lingvojn. Sed, ekzemple, la eduka sistemo, la justico, la komunikadaj rimedoj (gazetaro, televido, radio) strikte uzas nur la Bahasa Indonesia.

 

    Massimo Ripani: La lingvo "Bahasa Indonezia" povas esti komparata kun la swahila?

 

    Erich-Dieter Krause: Estas iom hazarde kompari la svahilan lingvon kun la indonezia. Mi ne dirus, ke estas multaj similaĵoj. Sole la kolektivplurala sistemo de ambaŭ lingvoj estas simila en kelkaj kazoj.

 

    Massimo Ripani: Ĉu estas altnivelaj kursoj de tiu-ĉi lingvo en Eŭropo?

 

    Erich-Dieter Krause: La studoj pri Indonezio en eŭropaj universitatoj, la tiel nomata indoneziistiko, ĉefe floradas en Nederlando, kies centro estas la universitato de Leiden. Tamen ankaŭ en ceteraj landoj eŭropaj oni povas, altnivele, studi la indoneziajn lingvon, kulturon, historion kaj arton. En Germanio ekzemple en la universitatoj en Berlin, Hamburg, Kolonjo (Köln), Passau kaj aliaj estas ebleco studi indoneziistikon.

 

    Massimo Ripani: Ĉu Indonezio povas esti modelo por Eŭrop-Unio?

 

    Erich-Dieter Krause: Certe iagrade la modelo uzi "unusolan" lingvon kiel en la mult-etna lando Indonezio povus esti interesa ankaŭ por la Eŭropa Unio, sed estas treege dubinde, ke io tia realiĝos, ĉar tro grandaj estas la rivalecoj inter la naciaj lingvoj en Eŭropo. Esperanto ja estus bona solvo, sed por tiu revo mankas la lobiistoj...

(el disvastigo.esperanto.it)

Origino: http://disvastigo.esperanto.it/index.php/disesperanto-mainmenu-73/3142-intervjuo-al-erich-dieter-krause-pri-indonezia-lingvo

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments