El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ronnie Coffman ricevis la mondan agrikulturan premion

| 2013-10-21
Bookmark and Share


Ronnie Coffman prelegas. 

 

    La 20an de oktobro en la Nankina Agrikultura Universitato okazis Monda Dialogo de la Tutmonda Federacio de Superaj Edukaj Asocioj por Agrikultura kaj Viva Sciencoj kaj la premio-disdona ceremonio de la Monda Agrikultura Premio.

 

    La premio estis kune starigita de la federacio kaj la universitato por laŭdi edukistojn aŭ scienc-esploristojn kiuj faris elstarajn kontribuojn en la agrikultura kaj viva sciencoj.

 

    Zhang Taolin, ĉina vicministro pri agrikulturo, Philippe Choquet, prezidanto de la Tutmonda Federacio de Superaj Edukaj Asocioj por Agrikultura kaj Viva Sciencoj kaj Zhou Guanghong, estro de la Nankina Agrikultura Universitato, ĉeestis en la ceremonio por disdoni la premion. Profesoro Ronnie Coffman pri internacia plant-bredado el la usona universitato Cornell ricevis la premion de monda la agrikulturo de la federacio. Oni aljuĝis la premion al li, ĉar li sin dediĉis por starigi internacian scienc-esploran organizon kaj kunlaborajn programojn por bonigo de plantoj, kaj trejnis plant-bredadajn fakulojn kaj virinajn agrikulturistojn.

 

    En la premio-disdona ceremoio Simon, kunordiganto de la federacio, faris prezenton pri la premio.

 

    La federacio starigita en la jaro 1998 estas konstanta internacia agrikultur-eduka kaj esplora institucio kun direkcia sistemo. Pli ol 600 superaj lernejoj kaj scienc-esploraj institucioj el 15 landoj kaj regionoj estas ĝiaj membroj. La organizo celas kunlaborojn inter tiuj institucioj kaj gvidas edukadon, esploradon kaj novigon de agrikulturo kaj viv-scienco.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments