El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Nova redaktoro promesas aliĝi al UEA

| 2013-10-21
Bookmark and Share

    La nova redaktoro de revuo Esperanto de jardeko ne membras en UEA, sed nun promesas aliĝi. Legante la novan strategian planon li trovis en ĝi multajn el siaj propraj vizioj, kaj jam nomas sin "entuziasma kunlaboranto de UEA". Li promesas doni lokon ankaŭ al kritikaj vidpunktoj – sed nur se li vidas, ke la kritikoj "kontribuos por la sukceso de UEA", li rakontas al Libera Folio.

 

    Libera Folio: Kial la revuo de UEA laŭ vi devus ŝanĝiĝi, kaj kia ĝi ĝenerale devus esti?

 

    Fabricio Valle: — La revuo de UEA devas ŝanĝiĝi ĉar la mondo eterne fluas kaj ĉiam ŝanĝiĝemas. Mia kunredaktoro estas Heraklito, antaŭsokrata filozofo, kiu flustras al mi en la orelon: ne estas eble eniri la saman riveron duan fojon. Kial la revuo Esperanto devas resti senŝanĝa? Pli konkrete kaj malpli filozofieme: Esperanto devas ŝanĝiĝi ĉar fronte al la novaj defioj de la movado, ĝi devas roli pli funde kiel ĉefmotoro subtenanta la konkretigon de la strategia plano de UEA. Esperanto ja estas la oficiala organo de UEA, ĉu ne? Aldone, kiel revuo de la plej granda kaj forta organizo en Esperantujo ĝi devas ankaŭ ligiĝi ĝiskolofone kun la aspiroj de la esperantistoj, sendepende, ĉu temas pri individua membro de UEA aŭ ne.

 

    — Pri la ĝenerala aspekto, bolas ideoj en la kaldrono. Ni atendu ke la fajro estingiĝu. Certe ŝanĝoj okazos, sed mi ne volas diri multon pri tio nun. Vi atendu januaron.

 

    Kiuj eroj bezonas pli da atento ol ĝis nun?

 

    — Mi ĝisfunde atentos pri tio, kion volas la legantaro, ĉar ĝi estas la ĉefa kliento de la revuo. Same mi atentos pri la dinamika mondo ĉirkaŭanta nin kaj pri ĉiuj favoraĵoj fontantaj el ĝi por nia afero kaj fine mi atentos pri la necesaĵoj de la organizo, kiu pagos mian salajron. Kion signifos ĉi tio en la praktiko? Eblas respondi nur en la praktiko, do bonvolu atendi.

 

    Kion vi nepre volas konservi?

 

    — La altan lingvan nivelon, la tradicion, sed nun kombinita kun moderneco kaj certe ion plian de la kompetenta 10-jara laboro de Stano. Aliflanke, la revuo Esperanto nepre estu pli konceptohava kaj mi, kiel la redaktoro, devas lerte iri rekte en la kernon kaj pritrakti kompetente la tranĉajn eĝojn, kiel volas la prezidanto de UEA. Mi diskutas kun li niajn viziojn kaj baldaŭ ni havos la bildon de la nova Esperanto. La rezulto kontentigos ĉiujn, mi garantias; aŭ pli realisme, preskaŭ ĉiujn.

 

    Kian rolon laŭ vi havu papera revuo en la nuna elektronika epoko?

 

    — Mi opinias ke ankoraŭ longe pretervivos paperaj revuoj. Kaze de Esperanto, dum paperaj revuoj estas ankoraŭ gravaj, ĝi rolu ĉefe kiel edukilo por nova fazo en la historio de Esperanto.

 

    — Tiu nova historia fazo estas pli kompleksa ol la antaŭa, ĉar nun temas ne nur pri diskonigado kaj instruado de Esperanto, sed pri plenplena aplikado de la lingvo al konkreta mondo, ĉu kun profitaj celoj kadre de la esperantista ekonomio, ĉu kun neprofitaj celoj ĉe aferoj diversaj en la tria sektoro. Ni bezonos centralizitan forumon de malsamaj opinioj, kiuj helpu la movadon situi avangarde en la nuna mondo. Rolos ankaŭ demandoj: Kien ni iru? Kiel ni iru? Kiuj faru kion? Kiujn paŝojn fari unue? Kiuj iniciatoj bone sukcesis kaj kiujn taskojn ĉiu asocio tra la mondo prioritatigu? Kompreneble, ne nur tio: per Esperanto ni festu, ni informu, ni amuziĝu, ni kunligu, ni movadu kaj jes ja, pli da fantazio, produktiva fantazio, estos utila. Certe ja manko de fantazio, komprenata kiel senrezista alkutimiĝo al asocia rutino kaj alkroĉiĝo al movadaj dogmoj estas la kaŭzo de stagno. Stagno de la tradicia movada organizaro, ja ne de la marŝado de Esperanto en la historio, komprenu ĉi tiel la aferon. Multe da bonegaj iniciatoj okazas preter la tradiciaj roluloj, ĝuste pro tio, ke nun nia kara lingvo eniras novan historian fazon.

 

    — Alia grava aspekto estas, ke tra la reto multe da bonaj aferoj perdiĝas. Mi atentos pri la interreta vigla vivo kaj invitos tieajn homojn kaj faktojn kaj interesaĵojn defili sur la paĝoj de Esperanto, post polurado, kompletigo, aldono, kunligo. La paĝoj de Esperanto estos trateksitaj de multaj virtualaĵoj, la plej bonaj. Kaj jen fina gravega aspekto: Esperanto estas papera revuo, sed kiu retejo havas plej grandan prestiĝon?

 

    Kiel la nova revuo integriĝu kun la planata retejo? Kiu havu ĉefan respondecon pri la retejo? Kiel funkciu la interrilato inter la redaktoro de la revuo kaj la respondeculo pri la reteja enhavo?

 

    — Mi ankoraŭ ne konas la detalojn de tiu planata retejo kaj eĉ ne scias, ĉu ene de la retejo estos virtuala versio de la revuo Esperanto, sed principe, mi opinias ke estas pli saĝe havi plurajn retejojn, sendependajn, ĉiu en sia propra domajno, ol havi gigantan retejon, gastigantan ĉion. Ĉi-kuntekste, sendepende de la decidoj de UEA, kiu devas respondeci pri la enhavo de nur la virtuala versio de Esperanto, krom mi? Pri la teknikaj aspektoj kaj ĝenerala mastrumado, aktivu retejestro, kiu tre facile interrilatiĝos kun mi, ĉar mi havas ĝisfundajn konojn pri kaj funkciado kaj konstruado de retejoj.

 

    — Tio tamen ankoraŭ ne eniris mian tagordon. Kial mi dediĉu tempon al tio, kio ankoraŭ estas nur plano? Mi havas pli ol centjaran paperan revuon por novece kultivi, kaj tio jam tre konkrete tuŝas mian vivon.

 

    Ĉu la revuo sub via redaktado havos lokon ankaŭ por kritikaj vidpunktoj kaj kritika diskuto pri la gvidado kaj strategio de UEA? Kia vi ĝenerale vidas la rolon de interna kritiko en asocia organo, kia estas UEA?

 

    — Mi estas sufiĉe hardita veterana esperantisto, kaj pro tio mi plene konscias ke en Esperantujo svarmas idiosinkrazioj plej vaste diversaj. Nia komunumo estas tre bunta, vervoplena kaj kun ardaj batalantoj ĉiam pretaj defendi siajn vidpunktojn. Ĉiuspecajn homojn ni trovas sur la padoj de nia Esperantujo: tiujn, kiuj scias nur kritiki – sed ankaŭ tiuj estas utilaj –; tiujn, kiuj krom kritiki ankaŭ kunlaboras; tiujn, kiuj preferas labori laŭ la tradicia maniero kaj neniel ajn volas aŭdi pri aŭdacaj planoj; tiujn, kiuj sin prezentas kiel reformistoj de la movado; tiujn, kiuj ŝatas aŭ ne ŝatas la strategion de UEA, kaj tiel ĝis la lasta batalanto.

 

    — Dua aspekto estas, ke mi tralegis la strategian planon de UEA kaj vidis, ke multaj el miaj propraj ideoj kaj mia vizio estas tie reprezentataj, kaj ĝuste pro tio mi decidis kandidatiĝi. Do, mi mem estos entuziasma kunlaboranto de UEA, tute laborpreta, kaj ne nur kiel redaktoro. Kio finfine responde al via demando? Miaopinie interna kritiko estas bona afero. Pruvas tion la fakto ke UEA tre pozitive reagis la lastjaraj kritikoj, per strategia laborplano. Kiuj pretas, el la kritikantoj, nun kunpreni la torĉon? Temas ne pri defio, sed pri sincera invito al kunlaboro de novbakita UEA-laboristo.

 

    — Resume, mi pretas proponi spacon al kritikantoj, se mi vidos ke tio kontribuos por la sukceso de UEA. Se temas pri kritiko senbaza, kiu efikos kontraŭ UEA, kial publikigi ion tian? Ĉu estas memkomprenebla afero por la esperantistoj, ke mi devas esti sufiĉe saĝa redaktoro por bone utiligi la paĝojn de Esperanto publikigante kritikojn, kiuj rolu nur konstrue? Certe la UEA-estraro apogos la ideon, ke kritikoj ne nepre estas malbonaĵoj. Eĉ se temas pri nur kritikoj, sen konkreta kunlaboro, ĉar multaj esperantistoj estas tro okupitaj por preni rekte la torĉon, sed havas sufiĉan konon kaj sperton por konbribui per saĝaj kritikoj kaj profesiaj konsiloj. Tamen, kritikoj kiel nur amataj ĉevaletoj ne havos ŝancon, ĉar dum kritiki estas facile, fari estas tre malfacile, ĉu ne? Certe vi komprenas kion mi volas diri per tio.

 

    Kiom aĝa vi estas, kaj kiu estas via ĉefa profesio?

 

    — Mi estas tre juna homo, nur 57-jara. Kvankam mi lernis filozofion (sed ne diplomiĝis) kaj financan administradon, mi preferis ĉiam labori memstare kaj sendenpende, ĉu kiel komerca peranto, ĉu kiel vendisto de enciklopedioj (de la fama entrepreno Brita Enciklopedio, kiam vendi enciklopediojn surpaperajn estis tre bona profesia okupo por vendistoj), de asekuroj. Ankaŭ mi provis per propra entrepreno du fojojn: Zamenhof Editores (eldonejo) kaj Nova Mondo (distribuanto de kosmetikaĵoj). Plej laste, post Nova Mondo, kun sukceso mi fariĝis profesia makleristo de nemoveblaĵoj, novaj, en Braziljo. Nur tiam eblis al mi vojaĝi du fojojn al eksterlando, al Nederlando por la UK kaj al Rusio por la Rusia Kongreso en 2010. En la fino de 2011 mi decidis rezigni pri tiu kariero, por ĉefe okupiĝi pri io kadre de la esperantista ekonomio: profesia instruado de Esperanto, internacia komerco, arto-maklerado aŭ io alia. Sed ĉio estas ankoraŭ iom nebula.

 

    Ĉu vi nun plentempe redaktos la revuon?

 

    — Redakti la revuon estos mia ĉefa okupo, en la senco ke plenumi bone la taskon estas ja mia devo, senkonsidere de la necesa tempo por tio. Tamen, ĉar la salajro estas malalta, mi certe devos elturniĝi en la libera tempo. Por ekzemplo, mi baldaŭ startos kampanjon por varbi gelernantojn por mia agado kiel profesia Esperanto-instruisto, kaj per Google Adwords kaj per papera varbilo, kiun mi hodiaŭ presigos je 5.000 ekzempleroj kaj mem distribuos en la ĉirkaŭaĵoj de la metroostacioj en mia urbo (SanPaŭlo). Mi ankaŭ estas peranto de ĉina entrepreno, kiu fabrikas risortajn matracojn kaj volas enkonduki ilin en Brazilon.

 

    Vi redaktis la brazilan landan revuon dum relative mallonga tempo. Kial vi forlasis la taskon tiel rapide?

 

    — En la komenco de 2001 miaj ideoj pri la movado, kio ĝi devas esti, kion novan ni devas enkonduki, kial Esperanto ne kaptas la atenton de la ordinaraj homoj kaj tiel plu, jam estis radikale ŝanĝitaj, surbaze de miaj propraj spertoj kaj pripensado. En aprilo mi estis elektita prezidanto de Esperanto-Asocio de Braziljo, kaj en julio prezidanto de la Federacia Konsilantaro de Brazila Esperanto-Ligo, kiu konsistas el prezidantoj de ĉiuj ŝtataj (en Brazilo oni nomas ŝtatojn kio en aliaj landoj oni nomas provincojn) organizoj aliĝintaj al BEL. Kaj do mi planis entrepreni viglan diskutadon por reformi la brazilan movadon kaj venis en mian kapon, ke por tio estus necesa sendependeco. Alivorte, mi pensis ke mi ne havus sendependecon, estante samtempe oficisto salajrata de BEL kaj prezidanto de ĝia Federacia Konsilantaro. Do, mi demisiis, kaj nun tre klare mi vidas, ke mi faris grandan mispaŝon, ĉar mi perdis la tribunon por argumenti pli vaste ol en nur diskutlisto de la Konsilantaro.

 

    Vi loĝas sur alia kontinento ol kie troviĝas la Centra Oficejo de UEA. Kiel ofte vi havos eblon renkontiĝi kun estraranoj kaj oficistoj de UEA?

 

    — En mia laboro kiel redaktoro de Esperanto plej gravos renkontiĝo de ideoj, kaj tio estas tre facila afero nuntempe. Miaj ideoj renkontiĝas preskaŭ ĉiutage kun la ideoj de Mark Fettes, per retletero kaj eĉ per skajpo. Kun la ideoj de la aliaj estraranoj kaj oficistoj de la Centra Oficejo ili ankoraŭ ne renkontiĝas ofte. Tamen, tre plaĉos al mi reveni en Roterdamon, kie mi estis okaze de la UK en 2008 kaj gustumis la plej diversajn bierojn. Mi vere revas reveni tien por iomete malstreĉe ĝui la vivon kaj gustumi denove la roterdamajn bierojn. Ĉu vi scias, ĉu la UEA-estraranoj ŝatas bieron? Jen bona motivo por renkontiĝi kun ili vid-al-vide.

 

    Kion vi volas aldone diri?

 

    — Por fari grandajn aferojn, oni ne nur devas revi, sed ankaŭ plani, ne nur kredi, sed ankaŭ agi, ne nur kritiki, sed ankaŭ pagi la UEA-kotizon por 2014. Nia plej prestiĝa organizo povas kaj devas pli sukcese plenumi sian gravan rolon por nia afero, sed ĝi bezonas monon, monon kaj monon. Kaj ne forgesu, karegaj legantoj de Libera Foiro, ke oni aliĝas al UEA ne nur por ricevi revuon, sed por partropreni, kunlabori, kunfari. Mi en la lastaj 10 jaroj aŭ eĉ pli, ne aliĝis al UEA, ĉefe pro neglektemo pri la devoj de konscia esperantisto, sed ankaŭ foje pro manko de mono. Sed Osmo Buller povas jam de nun meti en la buĝeton tiun etan plian enspezon, nome, mian kotizon por 2014.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments