El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

Vizito al Sun Yat-sen kaj al nankinaj esperantistoj

| 2013-10-17
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 

    Je la oka matene sonoris mia poŝ-telefono: "Pietro ĉu vi jam ellitiĝis?". Fakte mi estis ankoraǔ profunde dormanta, tamen mi tuj rekonis la numeron de S-ino Cui, la prezidantino de la Nankina Esperanta Asocio kaj mi senatende demandis kiam ni povos renkontiĝi.

 

    La antaǔan vesperon de Ŝanhajo mi atingis Nankinon, historian ĉinan urbon, precipe por viziti la lokajn esperantistojn,  kiuj estas famaj por esti aparte aktivaj kvankam ne multaj. El Pekino mi kontaktis s-inon Cui, kiu tuj pretis bonvenigi min.

 

    Ŝi informis min, ke tagmanĝo kun aliaj esperantistoj estis organizita kaj ke unu el ili alvenos al mia hoteleto je la dek-unua por akompani min. Tiu sinjoro ĝustatempe alvenis kaj kune veturis per taksio al la restoracio. Ĉio bonege organizita kiel por grava oficiala rendevuo. Tiujn ĉi aferojn la ĉinaj esperantistoj organizas aparte bone. Mi ĉiam iomete surpriziĝas.

 


Mi kune kun la prezidantino de la Nankina Esperanto Asocio, S-ino Cui, kaj aliaj esperantistoj

 

    Finfine ĉe la tablo ni rapidege amikiĝis, manĝis bongustajn manĝaĵojn kaj babiladis. Tie esti ankaǔ Jano, samideano el Usono, kiu loĝas en Ĉinio jam antaŭ dekkvar jaroj kaj tiom perfekte scipovas la ĉinan, ke, laǔdire de la tieaj esperantistoj, dum telefona interparolado oni ne povas tute imagi, ke li ne estas ĉino. Ĉar mi multe klopodas por lerni ravegan lingvon, mi ege scivoleme demandis lin kiel li tiom sukcesis, kiel li lerni? "Sola, hejme!", estis lia respondo. Kiel mirende tio estas, homoj elspezas multege da mono por kursoj de ĉina lingvo kaj ofte eĉ iom ne sukcesas…

 


S-ino Cui kaj mi en vendejo de lanternoj en la antikva urbo 

 

    Krom lia talento mi interesiĝis pri alia afero de lia Movad-klopodado. Li instruas Esperanton en Ĉinio kaj intencas daǔre tion fari per speciala relative nova metodo organizita de Esperantisto Denis Keefe, kiu trovis inspiron en la trejnad-kursoj de firmao IBM. Temas pri intensivaj unumonataj kursoj dum kiuj la gelernantoj aktive partoprenas la instruadon. Sama metodo estas aplikita al la kursoj de Esperanto, kiuj laǔ Jano bonege funkcias. Certe ni havos okazon pli detale priparoli la aferon kaj nepre EPĈ raportos pri tio. Sukcesaj lingvo-kursoj per ŝajne imitinda metodo estas gravega tutmovada temo kaj Ĉinio estas laǔ mi taǔga scenejo por doni konkretajn ekzemplojn ĉar la registaro mem subtenas la klopodojn. Bedaǔrinde en mia kara fora Italio tio ankoraǔ ne okazas.

 


Gutongxiang- Strato en la urbo centro

 

    Ĉe la manĝ-tablo, kiel ĉiam, ni babiladis pri estontaj projektoj. Mi prezentis al la prezidantino Cui mian ideon pri instruado de Esperanto al orfoj, komence en Ĉinio, poste en aliaj landoj kie la esperantistoj ankoraǔ iomete kuraĝas kaj sekve krei interkomunikadon per Esperanto inter la orfoj el malsamaj landoj. Se tio progresas oni povus pensi organizi internaciajn infanajn esperantistajn okazaĵojn. Mi vizitis orfejojn en Ukrainio kaj Rusio. Mi nur iomete spertis tiun realon sed ekde tiam mi ne povas ĉesi pensi pri tio kaj pri eblaj rilataj projektoj. Bedaǔrinde mi ankoraǔ ne ekagis…

 


Per ŝipo tra la rivero Qinghuai 

 

    La prezidantino Cui, kiu instruas la francan lingvon ĉe la Nankina Universitato kaj krome respondecas pri la departemento de fremdaj lingvoj, ŝajnis interesita kaj aldonis al la diskutado siajn ideojn kaj projektojn certe allogaj sed aǔ mankas la tempon aǔ mankas la fortojn.

 


Ĉe la eniro de la konfucea templo

 

    Dum la tuta post-tagmezo ŝi kune kun sia fratino kaj aliaj amikinoj, akompanis min tra la urbo per taksio, ŝipo kaj ankaǔ piede ni multe promenis tra la antikvaj stratetoj de la urbo. Ni promenadis ĝis vespere ĉar ŝi deziris montri al mi la tradiciajn ruĝajn lanternojn lumigitajn en la antikva kvartalo, kiuj fakte estas vere mirindaj, kreas tute apartan etoson kaj instigas al revo.

 


Manikenoj reprezentantoj la tiamajn kandidatojn dum ekzameno por iĝi studantoj de la templo 

 

    Ni agrable diskutadis eblajn estontajn projektojn internaciajn kaj dum la tuta tempo mi vere admiris ŝian entuziasmon kaj praktikec-senson. Jam malfrue vespere ŝi reakompanis min hejmen. Mi vere ĝuis la tutan tagon. Nankino estas vizitinda urbo pro nombraj kialoj, unu el ili estas nepre la tieaj esperantistoj.

 


La eniro al la maǔzoleo de D-ro Sun Yat-sen 

 

    La sekvan tagon, frumatene, mi veturis per buso al la Maǔzoleo de D-ro Sun Yat-sen, pri kies viv-historio kaj teorioj mi multe interesiĝas. La urbo, precipe agrabla ĉar ĉie laǔ la stratoj estas belegajn platanojn, tiel kiel en mia Romo, estis plenega je homoj vizitantoj la lokajn belaĵojn, profitantoj de la oktobraj naciaj ferioj. Aparte impresis min la homamaso, kiun mi vidis ĉe la Maǔzoleo, majesta konstruaĵo en la arbaro. Senĉese viroj, virinoj, infanoj supreniris kaj malsupreniris la longan ŝtuparon de la Maǔzoleo, kiu sur la pinto de monteto tronas. Ene la statuo de D-ro Sun Yat-sen sugestis min kvazaǔ religia simbolo.

 


Homamaso vizitas la maǔzoleon 

 

    Du tagojn kaj duonon mi restis en Nankino, tamen pro la interesaj spertoj en aparta etoso, mi havis la impreson, ke mi restis tie longatempe.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments