El Popola Ĉinio>头条新闻>

Neniu ĉino estis arestita aŭ vundita en moskva tumulto

| 2013-10-17
Bookmark and Share


Konflikto inter tumultantoj kaj policanoj 

 


Ordigo de la okazejo  

 

    La 14an de oktobro respondeculo de la ambasadorejo de Ĉinio en Rusio diris al ĉina raportisto en Moskvo, ke post konfirmo de la rusa aŭtoritato neniu ĉina civitano estis arestita aŭ vundita en la tumulto en la distrikto Biryulyovo, Moskvo.

 

    La ambasadorejo de Ĉinio en Rusio atentigis la ĉinajn civitanojn loĝantajn en Rusio "reglamenti rusajn leĝojn kaj regularojn, altigi konscion pri sekureco, malpliigi nenecesajn vojaĝojn por ne impliki sin en similaj kazoj." La moskva polico informis, ke ili jam certigis kelkajn suspektatojn pri murdo, kaj ĉirkaŭ 70 lokanoj kiuj partoprenis en la tumulto estos punitaj.

 

    Laŭdire la tumulton kaŭzis murdo en la frua mateno de la 10a en la distrikto Biryulyovo. La murdito Yegor Shcherbakov estis 25-jara moskvano, kaj la monitor-kamerao montris, ke la murd-suspektato aspektas kiel ano el Centra Azio aŭ Kaŭkazio. En la 13a de oktobro amasiĝis lokanoj en la loko, kie okazis la murdo, kaj oni kondamnis, ke la moskva polico ne aktive persekutas la murdinton, opiniante, ke la lasta kaŝas sin en la legomo-bazo proksime al la kolonio de fremdlandaj enmigrintoj. Poste la amasiĝo eskaladiĝis ĝis tumulto. La polico arestis preskaŭ 400 partoprenantojn.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments