El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj Vjetnamio faros komunan ekspluaton sur la Suda Maro

| 2013-10-16
Bookmark and Share


Hua Chunying en la gazetara konferenco  

 

    La 14-an de oktobro Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, prezidis la regulan gazetaran konferencon. Parolante pri tio, ke Ĉinio kaj Vjetnamio anoncis fari komunan ekspluaton sur la Suda Maro, Hua Chunying diris, ke tio estas grava breĉo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio vizaĝe al la estonteco. Fondi la interkonsiliĝan laborgrupon pri surmara komuna ekspluato donis pozitivan signalon pri tio, ke la du flankoj volontas kunlabore solvi embarasajn aferojn.

 

    Hua Chunying diris, ke hieraŭ posttagmeze ĉina ĉefministro Li Keqiang interparolis kun vjetnama ĉefministro Nguyen Tan Dung. Ili interŝanĝis opiniojn pri profunda disvolvo de la ĉiuflankaj strategiaj kunlaboraj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio kaj atingis gravan komunan konon. Ili ambaŭ opinias, ke teni la sanan kaj stabilan disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio konformas al la interesoj de la dulandaj popoloj, utilas al la paco, disvolviĝo kaj prospero de la regiono. La du flankoj devas bone teni la strategian direkton de la dulandaj interrilatoj, persiste iri laŭ la kunlabora vojo por reciproka utilo kaj komuna gajno, pene novigi pensadon kaj solvi la problemon pri la Suda Maro, kiu estas la sola problemo de la rilatoj inter la du landoj postlasita de la historio.

 

    Hua Chunying diris ankaŭ, ke kune intervidiĝante kun raportistoj Li Keqiang kaj Nguyen Tan Dung diris, ke la du landoj oficiale fondos interkonsiliĝan laborgrupon pri surmara komuna ekspluato, laborgrupon pri kunlaboro de bazaj ekipaĵoj kaj laborgrupon pri financa kunlaboro. Tio estas la plej grava frukto de la interparolo de la dulandaj ĉefministroj, estas ankaŭ la nova breĉo pri kunlaboroj inter Ĉinio kaj Vjetnamio. La du flankoj penedos por akiri praktikan evoluon en la surmara komuna ekspluato ĉe Beibu-golfo en la fino de la kuranta jaro kaj faros esploron pri la komuna ekspluato en pli vasta marareo. Tio montros al la mondo, ke Ĉinio kaj Vjetnamio havas kapablon kaj saĝon por konservi la pacon de la Suda Maro, grandigi la komunajn interesojn de la du landoj kaj malgrandigi kaj regi malakordojn. Ĉinio esperas kaj atendas penadi kune kun Vjetnamio por antaŭenpuŝi la daŭran, sanan kaj longtempan disvolviĝon de la ĉiuflankaj strategiaj kunlaboraj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments