El Popola Ĉinio>头条新闻>

Financa ministerio asignis kvin miliardojn da juanoj por regi aerpoluon

| 2013-10-16
Bookmark and Share


La okcidenta fervoja stacidomo de Pekino en densa nebulo la 30an de septembro 2013  

 

    La 14an de oktobro la Financa Ministerio de Ĉinio anoncis, ke ĝi asignis 5 miliardojn da juanoj por regi aerpoluon en Pekino, Tianjin, la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, la provincoj Hebei, Shanxi kaj Shandong, precipe en la provinco Heibei.

 

    Ĝi informis, ke la monsumo estos distribuita kiel premio anstataŭ kiel subvencio laŭ redukto de poluo, enmeto por polurego kaj malpliigo de denseco de partikloj malpli-ol-2.5-mikrometraj. Ĝis la fino de la kuranta jaro la ministerio disdonos la premion laŭ rezulto de la laboro kontraŭ aerpoluo.

 

    La Financa Ministerio starigis la fonduson por plenumi la Agadplanon kontraŭ Aerpoluo publikigita de la Ŝtata Konsilantaro.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments