El Popola Ĉinio>Popolaj Rakontoj>

La Blanka Serpento (4)

| 2013-10-15
Bookmark and Share

 

    Tiam Blanka kontraŭvole levis sian glavon kaj venigis ĉiujn marajn estaĵojn kiel siajn kunbatalantojn; cetere la vento kaj ondegoj etendis sian subtenon al ŝi. Momente, la vento skuis la universon, la ondegoj leviĝis en furiozo kaj la pordego de la templo mergiĝis. Fa Haj, siaflanke, alvokis ĉiujn feinlandajn oficirojn kaj soldatojn al la batalo. La reatako tiel fortiĝis, ke Blanka, malforta pro la naskota ido, ne povis ion fari ol retiriĝi.

 

    Helpe de diluvo, Ŝju Ŝjan sukcesis tiun saman tagon eskapi el la templo. Li badaŭregis, ke li suspektis sian karan edzinon. Dum sia fuĝo li pensis pri ŝia amo al li kaj la hejmo kaj prospero kiujn ŝi al li disponigis. Ŝi neniam havas eĉ etan intencon malutili al iu ajn, des malpli al li. Ŝi savis lin el morto riskante sian vivon. Ju pli li rememoris ĉion okazintan, des pli li hontis pri sia ago.

 

    Blanka kaj Nigra iris al la Okcidenta Lago. Kiam ili atingis la ponton, kie okazis ilia unua renkontiĝo kun Ŝju Ŝjan, Blanka, lacega kaj malforta, ne povis fari pluan paŝon. La servistino ŝin sidigis ĉe si komfortige kaj diris:

 

    "Iom ripozu! Ĉi-foje estas entute la kulpo de via senkora Ŝju Ŝjan."

 

    "Ho," refutis la mastrino, "ni ne kulpigu lin! Ĉion tiu abataĉo kaŭzis."

 

    Ĝuste tiam aperis Ŝju Ŝjan, anhelanta pro kurado. Lin ekvidinte, Nigra volis levi sian glavon, sed ŝin Blanka tuj malhelpis. Nigra riproĉis, ke li ne fidelas al la amo. Ŝju Ŝjan konfesis sian eraron, ke li ne devus sekvi la bonzon al lia templo. "Mi restos kun vi por ĉiam!" li fine diris. "Ne gravas, kio vi estis kaj estos."

 

    Sekve lia edzino rakontis, kiel ili batalis kontraŭ la malica Fa Haj.

 

    "Ĉu vi scias," solene kriis Nigra, "ke vi baldaŭ patriĝos?"

 

    Ŝju Ŝjan ĵetis sin al ili sur la genuojn. "Ve al mi, tiel stulta! Mi, baldaŭ patro, patro!" li senĉese murmuris. Larmoj torentis el liaj okuloj. Silento regis; kaj fine, kvazaŭ vekiĝinta el terura sonĝo, li leviĝis kaj subtenis la edzinon je ŝia brako, direkte al la hejmo de sia fratino por iom ripozi.

 

    Ili denove vivis kvazaŭ en mielo. Kaj eĉ pli feliĉe, ke Blanka naskis belan infanon.

 

    Iun tagon, kiam la geedzoj lulis dolĉe la unumonatan infanon, Fa Haj subite alvenis. Ĉiuj forte surpriziĝis, kaj Nigra kaj Ŝju Ŝjan samtempe aliĝis al Blanka por ŝin defendi. Antaŭ ol ili eltiris sian glavon, la abato, saltinte al Blanka, jam etendis kun frosta rigardo sian magian almozbovlon super ŝian kapon. Ŝi paliĝis, povante neniom moviĝi.

 

    "Foriru, Ninjo, rapide!" ŝi kriis ordone. Sed ĉi-foje Nigra ne obeis. Ŝi levis sian glavon kontraŭ Fa Haj.

 

    La senhelpa Ŝju Ŝjan genuiĝis antaŭ Fa Haj, petegante, ke li lasu lian edzinon. Sed la abato forpuŝis lin kaj, ŝirinte la infanon el ŝiajn brakoj, komplete enfermis ŝin en sia magia almozbovlo kaj forportis ĝin al la bordo de la Okcidenta Lago, kie li ĝin enterigis sub la pagodon Lejfeng.

 

    Nigra sukcesis forkuri. Ŝi kuris al malproksima monto por sin ekzercadi en skermado.

 

    Jaro sekvis jaron. Kaj ĉiujare, okaze de la tago de Klaro kaj Brilo, Ŝju Ŝjan, jam sufiĉe maljuna, iris kun sia filo, naskita de Blanka, al la pagodo Lejfeng, kondolence al sia edzino.

 

    Siaflanke Nigra jam atingis la kulminon de la skerma arto. Ŝi revenis al la Okcidenta Lago kaj informiĝis, ke Fa Haj ankoraŭ gardas la pagodon. Ili bataladis furioze dum tri tagoj. La batalo tiel ardis, ke eĉ la tero tremis, kaj pro tio la pagodo disfalis. Tiam Blanka elsaltis kaj partoprenis en la luktado kontraŭ Fa Haj, kiu jam ne povis elteni ambaŭflankan sturmon. Fine li retiriĝis al la bordo de la Okcidenta Lago. Apenaŭ atinginte la lagon, li stumblis kaj falis en la akvon.

 

    La du heroinoj persekutis lin senhalte. Levinte magian harpinglon de sur la kapo de Blanka, Nigra ĝin svingis en la vento. La akvo de la lago malŝvelis rapide, ke la abato trovu neniun lokon por sin kaŝi. Fine, li trovis krabon kaj haste enrampis en ĝin, tute konfuzite.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments