La Blanka Serpento (3)
Sed Blanka diris nenion. Ŝi forviŝis la larmojn kaj, preninte sian glavon, ekflugis al la monto Penglaj, por pluki la panacean fungon nomatan Lingĝi, troveblis tia fungo sole sur la supro de tiu monto. Intertempe Nigra prizorgis ŝian edzon.
Konkerinte multe da malfaciloj Blanka fine atingis la monton Penglaj. Post longa serĉado ŝi trovis la bezonatan fungon. Kun ĝojego ŝi sin ĵetis al ĝi. Sed antaŭ ol ŝi etendis la manon por ĝin deŝiri, cervo kaj gruo, gardistoj de la fungo, firme retenis ŝian manon. Ho ve! Pro ĝojego kaj absorbiĝo ŝi ne rimarkis ilian alvenon! Ŝi rakontis al ili la malfeliĉon, esperante, ke ili donos al ŝi la fungon pro kompato. Sed la gardistoj montris sin surdaj. Ŝi genuiĝis kaj petis kaj petis, sincere larmante; tamen ili restis same rigoraj. Fine ŝi decidis ŝteli la fungon. Ŝi foriĝis silente. Post kelka tempo ŝi ŝtele revenis kaj sagis al la fungo. Senhezite ŝi ĝin deŝiris kaj tuj forkuris, sed baldaŭ la gardistoj persekutante ŝin atingis. Neniel ŝi povus venki la gardistojn en la kurado; ŝi returnis sin kaj elingigis sian glavon por batalado. Oni sciu, ke tiam ŝi estis graveda. Ŝi pene luktis kontraŭ ili. Ĝuste kiam ŝi apenaŭ kapablis persisti, aperis montodio, kiu kortuŝiĝis pro ŝia kuraĝo kaj sincera amo al la edzo. Li permesis al ŝi forpreni la valoregan fungon.
Enirinte la domon ŝi donis la fungon al Nigra, ke la servistino faru dekoktaĵon. Ŝi mem hastis al la senkonscia edzo. Kiam ŝi karesis lian sensangan vizaĝon, la ideo, ke oni devas forigi por ĉiam lian rememoron pri la malagrabla vido, venis al ŝi en la kapon. Starante sub la trabo ŝi ĉantis sorĉkanton, kaj baldaŭ blanka serpento aperis sub la tegmento.
Nigra enportis la dekoktaĵon kaj ambaŭ enbuŝigis ĝin al Ŝju Ŝjan kulero post kulero. Ŝju Ŝjan iom post iom rekonsciiĝis. Estante tute sobra, li gapis al Blanka, kiu tamen la unua diris, ke ŝi vidis blankan serpenton kaj pro tio preskaŭ svenis. La honesta edzo kredis ŝin, ĉar li mem ja vidis tian senpiedulon, ĉu ne? Sekve ŝi certigis, ke la serpento fakte esas drakido, kiu prosperigas la apotekon. Vidu, ĝi estas sur trabo!
Sed la ŝoko tiom fortis, ke fojfoje li rememoris la scenon en la lito, kiel la edzino malaperis kaj fariĝis serpento. Li atente observadis la kondutojn de la du virinoj. Tamen li trovis nenion suspetindan. Ili denove vivis en harmonio.
Iun tagon, Ŝju Ŝjan iris por kolekti pagojn. Survoje li hazarde renkontiĝis kun la bonzo Fa Haj, kiu denove li avertis, ke li nepre forlasu edzinaĉon. Ŝju Ŝjan kolere respondis, ke li ne trompiĝos plu. Li sin forturnis, sed la bonzo ne lasis lin foriri. Tiu abato fine invitis, ke Ŝju Ŝjan vizitu lian templon por kune pripensi la aferon kaj rigardi ion. Post momenta hezito Ŝju Ŝjan sekvis la templon, la abato lin enfermis en malantaŭa ĝardeno, ke li neniam povu eliĝi.
Vespere de la sama tago, Blanka demandis Nigran, kial Ŝju Ŝjan ne revenas. Ili atendis lin por la vespermanĝo. Ili atendis la tutan nokton. Eĉ sekvatage ili ne vidis lin. Ili iris el la domo, unu orienten kaj la alia okcedenten, por informiĝi pri li. Fine Blanka devis fari magian manovradon kaj dank'al tio eksciis, ke la amatan edzon Fa Haj trompe forkondukis kaj enfermis en la templo. Ili tuj rapidis al Or-monto por postuli la liberigon de Ŝju Ŝjan. Kompreneble la abato rifuzis, pretekstante, ke tio estas por la bono de Ŝju Ŝjan. Ekkolerinte, Nigra levis sian glavon, sed Blanka ŝin detenis. Plurfoje ŝi petegis Fa Haj, sed vane. Fa Haj nur levis sian bastonon malestime kaj eligis senfinan malbenon al ili.
(Daŭrigota)
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng