El Popola Ĉinio>Popolaj Rakontoj>

La Blanka Serpento (2)

| 2013-10-15
Bookmark and Share

 

    Frumatene de la sekva tago, Ŝju Ŝjan iris al la hejmo de Blanka. La du junulinoj varme lin akceptis. Nigra surtabligis vinon kaj manĝaĵojn por lin regali. Ŝi ankaŭ provis ludi la rolon de svatistino, altrudante al li multe da demandoj. Fine, Blanka konsideris lin sufiĉe bona por esti ŝia edzo. Ŝju Ŝjan, tute allogita de la beleco kaj sincereco de la gastigantino, konsentis pri la geedziĝo.

 

    La novaj geedzoj transloĝiĝis al Suĝoŭ. Ili establis novan apotekon kaj donis al ĝi la titolon Baŭ He Tang (San-protekta Ejo). Ili ankaŭ helpis malsanulojn per kuracado. Blanka diagnozis kaj preskribis, dum ŝia edzo pretigis drogojn. Ili mem kolektis herbojn kaj faris bolusojn, kuracan pulvoron kaj plastrojn. Poste ili pendigis tabulon super la pordo kun la avizo, ke homoj, se malriĉaj, povas esti senpage kuracataj.

 

    Epidemio plagis la regionon. Pli kaj pli da malsanaj homoj venis al Baŭ He Tang. Ŝju Ŝjan kaj Blanka laboregis tagnokte en preparado kaj disdonado de medikamentoj.

 

    Iutage, Blanka kaj Nigra iris aliloken. En la butiko restis nur Ŝju Ŝjan, kiu sidis super kontado. Subite maljuna bonzo kuris en la butikon kaj kriis, "Vi estas sorĉita! Malfeliĉo okazos al vi! Mi venas vin savi!"

 

    Ŝju Ŝjan tute konfuziĝis. La vivo estas tiel dolĉa kaj feliĉa. Kio malbona povas okazi? Certe la bonzo frenezas!

 

    Vidinte, ke Ŝju Ŝjan ne komprenas nek kredas liajn vortojn, la bonzo daŭrigis: "Via edzino estas serpento ..."

 

    "Vi senkaŭze insultas mian edzinon! For!" Ŝju Ŝjan eksplodis de indigno.

 

    La okuloj de la bonzo malice brilis. "Mi ne havas tempon por fari al vi detalan klarigon, ĉar baldaŭ ili revenos. Nu, se vi ne kredas tion, trinkigu al ŝi vinon en la kvina tago de la kvina monato! Vi vidos kio okazas. Gardu vin mem! Kaj li foriris, sen diri adiaŭon.

 

    La bonzo, nomata Fa Haj, estis abato de la Templo de Or-monto. En tiuj jaroj la vizitantoj de lia templo fariĝis pli kaj pli malmultaj. Kontraŭ tio li estigis per sia magia povo epidemion. Li antaŭkalkulis, ke certe multaj venos al la templo por fari oferon kaj preĝon. Sed, ekster lia atendo, ankoraŭ pli malmulte da homoj iris al la templo. Kial? Li faris enketon. Ha! Li fine komprenis, ke malsanuloj svarmis al Baŭ He Tang, kies bolusoj kaj pulvoro montriĝas multe pli efikaj kontraŭ la epidemio ol preĝado! Ĉagrenita kaj envia, Fa Haj decidis ruinigi la apotekon por venĝi sin.

 

    Por ke oni ne rekonu lin, li alivestis sin kiel pilgrimantan asketon. Ĉe lia brusto pendis tabulo kun bildo de fiŝo. Dum la irado li frapis la vojon per lambastono ĉiun trian paŝon. Fine li atingis la apotekon de Ŝju Ŝjan.

 

    La vizito de Fa Haj multe maltrankviligis la junan edzon de Blanka. Ekturmentis lin duboj kaj suspektoj. Li tute ne kredis, ke la edzino estas serpento, ĉar ŝi povas fari ĉion, eĉ la plej intiman, en kio nur la homoj kapablas. Cetere, ŝi amas lin profunde el la homa koro. Sed tamen la diro de la bonzo lin timigis. Kion fari, se tio estus vera?

 

    Kun la forpaso de la tempo, Ŝju Ŝjan jam forgesis la averton de la bonzo.

 

    Jen alvenis la kvina tago de la kvina monato, la Drakboata Festo. Ĉiuj familianoj okupiĝis pri preparado por la festo: Faskoj da folioj de kalamo pendu antaŭ la pordo; gluecrizaj buloj kuiriĝu envolvitaj en bambufolioj; flava rizvino pretiĝu por la festotaga vespermanĝo. En la festotago, ĉiuj spektis la konkurson de drakboatoj, manĝis tiajn bulojn kaj trinkis tian vinon. Ankaŭ Ŝju Ŝjan festis kun sia edzino kaj la servistino. Blanka evitis la vinon per preteksto, ke ŝi gravediĝis. Subite Ŝju Ŝjan ekmemoris la averton de la bonzo Fa Haj. Pretervole, li trudis la vinon al la edzino tiel insiste, ke ŝi ne povis rifuzi. Post kelke da tasoj, ŝi sentis kapturnon kaj fine ebriiĝis. La edzo portis ŝin al la lito. Antaŭ ol Nigra trovis malebriigan drogon, Blanka jam turniĝadis, baraktante kun ĝemoj, kaj baldaŭ fariĝis denove serpento. Ŝju Ŝjan estis tiom ŝokita, ke li mem perdis la konscion. Nigra trinkigis al Blanka la drogon por ke ŝi rehomiĝu. Ellitiĝinte, Blanka tenis sian edzon en ambaŭ brakoj kaj ploregis. Nigra admonis, "Ne helpas plorado. Ni devas lin rekonsciigi kiel eble plej rapide. Kiel ni akiru la efikan kuracilon?"

 

(Daŭrigota)

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments