El Popola Ĉinio>Popolaj Rakontoj>

La Blanka Serpento (1)

| 2013-10-15
Bookmark and Share

 

    Antaŭ longe, sur la monto Ermej vivis du belaj junulinoj, fraŭlino Blanka kaj ŝia servistino Nigra. Ili estis intimaj kiel fratinoj. Fakte ili estis serpentoj. Sed post multjara hardado laŭ mistikaj reguloj ili kapablis sin aperigi en homa figuro. Kvankam la monto estis mirlando kun raraj plantoj kaj floroj, la du serpentoj sentis sin solecaj kaj aspiris la vivon inter homoj.

 

    Foje Blanka kaj Nigra sukcesis forlasi la monton, kaj en la tago de Klaro kaj Brilo* ili atingis la Okcidentan Lagon. En la lago multe da pramoj kaj boatoj naĝis tien kaj reen. Sennombraj homoj vigle paŝis, ĉie aŭdigante gajan interparolon kaj ridadon. Kial vivoplena mondo de la homoj! Blanka kaj Nigra komence ne komprenis, ke en tiu tago oni laŭtradicie vizitas tombojn kaj faras oferojn al mortintoj.

 

    "Ho, franjo," kriis Nigra, "ni loĝu ĉi tie!" Ŝi jam divenis, ke Blanka volas resti kaj havi edzon en la homa mondo.

 

    Proksime al la Okcidenta Lago troviĝis apoteko funkciigata de junulo nomata Ŝju Ŝjan. La najbaroj admiras lin pro liaj diligenteco kaj honesteco. Liaj gepatroj jam forpasis antaŭ kelke da jaroj. Lia sola parenco estis fratino kiu jam edziniĝis. En la tago de Klaro kaj Brilo Ŝju Ŝjan leviĝis frue por viziti la tombojn de la gepatroj. Farinte oferon li sin returinis kaj, kiam li atingis la lagon, ĉarma pejzaĝo lin sorĉis. Li do malrapidigis la paŝojn, por ĝui la belecon de la naturo.

 

    Estis jam malvarme, kiam la vespera krepusko falis. Nur tiam li rimarkis subitan ŝanĝiĝon de la vetero. Ekpluvis. Li levis sian ombrelon por ŝirmi sin kontraŭ la pli kaj pli fortiĝinta pluvo, kiam Blanka kaj Nigra alvenis renkonte.

 

    "Kion fari?" kriis Nigra. "Ni ne havas ombrelon.

 

    Aŭdinte la krion Ŝju Ŝjan levis la kapon kaj vidis du ĉarmajn junulinojn, kiuj gardis sin kontraŭ la pluvo per siaj manoj. Li kuris kun kompato por ŝirmi ilin per sia ombrelo. Poste li dungis boaton por ilin veturigi hejmen.

 

    Sidante en la boato, ili babilis pri tio kaj tio, pli kaj pli intime. Ŝju Ŝjan diris, ke li ĵus vizitis la tombojn de siaj gepatroj; li estas fraŭlo; li havas nur unu fratinon …

 

   Nigra klakis per la manoj kaj ridis: "Ha, kia koincido! Ankaŭ mia franjo havas nek gepatrojn nek aliajn familianojn. Ŝi havas nur unu fratinon, ĝuste min. Mi vidas, ke vi estas ideala paro."

 

    Ĉe tiuj vortoj Ŝju Ŝjan ruĝiĝis. Dum Blanka mallevis la kapon. Kaj ĝuste tiun momenton kantado de la boatisto atingis iliajn orelojn:

 

    En templo Lunoldulo** gvatas.

    Li ligas vin al la amato

    Per ruĝa silkfaden'---li svatas.

    Jen via amo en boato!

 

    Antaŭ ol disiĝi, Nigra petis, ke Ŝju Ŝjan iru al ilia hejmo la sekvan tagon por repreni la ombrelon. Fakte la junulo, iel sorĉita de ili, jam decidis, eĉ sen tiu invito, refoje vidi la du belajn junulinojn.

 

    (Daŭrigota)

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 

    ---

 

    *La tago de Klaro kaj Brilo: Ĉirkaŭ la 5-a de aprilo , en kiu laŭ la tradicio oni vizitas tombojn kaj kamparanoj komencas plugadon kaj semadon.

 

    **Lunordulo: Dio reganta la geedzecon. Laŭlegende li ligas la piedojn de junulo kaj junulino, eĉ ne konataj unu al la alia, per ruĝa fadeno, tiel ke kien ajn ili iros, ili fine renkontiĝos kaj fariĝos geedzoj.

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments