El Popola Ĉinio>Popolaj Rakontoj>

Bovisto kaj Teksistino (4)

| 2013-10-15
Bookmark and Share

 

    Post longa serĉado la ĉielaj soldatoj finfine informiĝis pri ŝi. Sciiĝinte, ke Teksistino estas jam edzino de malriĉa bovisto, la reĝpatrino eksplodis de kolerego. Iutage ŝi persone venis al la bovista kabano. Ŝi kaptis la nepinon je la brako kaj ŝin tiris eksteren. Tio forte surprizis la gefilojn de Teksistino. Ili sin kroĉis al la patrino, ke la maljuna fremdulino ne sukcesu en la forkapto. Sed vane! La reĝpatrino krude forpuŝis ilin kaj levis ilian patrinon en la aeron. La kompatindaTeksistino povis fari nenion. Per larmoplenaj okuloj ŝi rigardis la amatajn infanojn. Ŝia koro brulis de malamo al la avino. Ŝi havis multe da vortoj, sed ŝi ne povis eldiri ĉi-momente. Fine aŭdiĝis nur "Rapide al paĉjo!"

 

    Kaj la knabo kuris al Bovisto, kiu tiam laboris surkampe.

 

    Reveninte hejmen, Bovisto trovis nur duonfinitan ŝtofon sur la teksilo, kuiratan rizon sur la kameno kaj la plorantan filineton ĉe la sojlo. Li decidis postkuri por savi la edzinon. Sed li ne kapablis flugi! Subite la vortoj de la bovo revenis al li en la kapon. Li haste surmetis la felon, sidigis la du infanojn en korbojn kaj vetportis ilin el la domo.

 

    Apenaŭ elkabaniĝinte li sentis sin flugi. Vento fajfis preter liaj oreloj.

 

    Li jam povis vidi sian edzinon, trenatan de la reĝpatrino.

 

    "Haltu!" li kriegis. "Jen mi venas."

 

    Aprupte la reĝpatrino tiris jadan harpinglon el la harligo kaj per ĝi faris longan strekon sur la ĉielon malantaŭ si. Tuj estiĝis riverego kiu tiom larĝis kaj tiel forte ondis, ke Bovisto devis halti. De tiam Bovisto kaj Teksistino povis nur rigardi unu al la alia trans la rivero.

 

    Teksistino ricevis severan punon, sed ŝi neniam forlasis la firman volon revidi siajn karulojn.

 

    Fine, post ŝia persista petado, la avino permesis al ŝi rendevui Boviston unu fojon en ĉiu jaro, vespere de la sepa tago de la sepa monato*.

 

    Tiutage sennombraj pigoj flugis al la ĉiela riverego por fari ponton, ke Bovisto kaj Teksistino povu proksimiĝi unu al la alia. Tial en tiu tago oni malmulte vidas ilin surtere. Oni diras, ke tiunokte, se oni sin kaŝas sub vito-pergolo, oni povas aŭdi la intiman babiladon de Bovisto kaj Teksistino sur la pigoponto.

 

    Bovisto kaj Teksistino fariĝis steloj, tio estas Altairo kaj Vego ambaŭflanke de la Lakta Vojo**.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

---

* Laŭ la luna kalendaro.

** Ĉinoj kutime nomas Altairon Bovisto kaj Vegon Teksistino kaj la Laktan Vojon Arĝenta Rivero (t.e. la ĉiela riverego).

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments