Bovisto kaj Teksistino (3)
Ŝi diris sian esperon al la fratinoj, kaj ĉi lastaj, kiuj sentas la saman enuon ĉe la avino, ĝoje aprobis: "Bone, ke ni iom amuziĝu sur la tero! Sed tion ni devas fari plej sekrete. Malfeliĉe, se la avino tion scius."
Posttagmeze la reĝpatrina moŝto prenis pli multajn tasojn da miljara vino ol sufiĉe dormetis sur sia trono. Profite de tio la feinetoj ŝtele forflugis el la ĉielo. Kiel ĝojaj ili estis! Kaj baldaŭ ili atingis la lagon. La kristale klara akvo estis aparte alloga.Ili decidis iom naĝi kaj sin bani en lago. Kiel libere kaj gaje ili ludis!
Aŭskultante la sinceran rakonton de la feino, Bovisto diris: "Feino, kial reiri al la ĉielo, se tie la vivo estas tiel teda? Vi kapablas labori, ankaŭ mi; ni geedziĝu kaj vivu kune dum la tuta vivo."
La feino klinis la kapon, ŝia vizaĝo forte ruĝiĝis. Iom pensante ŝi diris: "Bone, vi diris prave. Ni geedziĝu."
Ambaŭ sin direktis mano en mano al la kabaneto. Kiam ili vidis la bovon, Bovisto prezentis: "Tiu ĉi estas mia kunulo ekde mia infaneco."
Teksistino frapetis la beston sur ĝia kolo kaj karesis ameme ĝiajn orelojn per la vango. La bovo reciprokis per plezurplena alrigardo, kvazaŭ dirante, "Jes, ĝuste vi, kiu devas esti la novedzino de mia Bovisto."
La nova vivo tiel komenciĝis, feliĉe kaj pace. Ĉiutage Bovisto laboris surkampe kaj Teksistino sin okupis pri teksado. Fojfoje ŝi iris al kampo por lerni kultivadon.
Post du jaroj naskiĝis fileto kaj filineto. Kiam la infanoj scipovas paroli, la patrino ofte rakontis al ili en libera vespero tion kaj tion pri la ĉielo. La du kapetoj leviĝis kaj ilia rigardo sin fiksis jen al tiu stelo jen al alia. Teksistino rakontis al ili multe pri la feinoj. Ŝi tamen ne diris, ke ŝi mem estas feino, forkurinta el la ĉielo.
Feliĉa ŝi estis nun. Sed ŝi sopiris de tempo al tempo al bonkoraj fratinoj. Kiel ili nun vivas? Ĉu la senkompata avino ilin punis? Ĉu ili malkaŝis al ŝi, ke Teksistino estas ĉi tie? Timo kaj maltrankvilo turmentis ŝin. Sed nenio gravis, ĉar la feliĉo estis multe pli granda kaj la amo multe pli forta.
Iutage, kiam Bovisto nutris la maljunan bovon, ĝia voĉo denove aŭdiĝis, kaj larmoj vualis ĝiajn okulojn. "Mi ne povas plu vin helpi en la laboro. Mi baldaŭ mortos. Ne forgesu depreni mian haŭton. Bone ĝin konservu. Ĝi utilos al vi. Surmetu ĝin, kiam vi estos senhelpa!"
Tiel parolinte la bovo fermis la okulojn kaj ĉesis spiri.
Bovisto, en profunda aflikto, faris ĉion laŭ la vortoj de sia fidela amiko. Kaj la juna paro, plorante senĉese, enterigis la beston sur montdeklivo malantaŭ la kabano.
Intertempe, en la ĉielo, famo pri la aventuro de la feinoj fine atingis la orelojn de la reĝpatrino. Por forigi ilian ludemon, ŝi ordonis enkarcerigi ilin. Ŝi aparte koleris kontraŭ Teksistino, kiu aŭdacis restadi surtere, ĉar mankis jam la plej lerta teksistino kaj, tiom pli, ŝi rigardis la agon de Teksistino kiel gravan sakrilegion. Ŝi ordonis fari pridemandadon al la enkarcerigitaj feinoj. Sed ĉiu firme asertis, ke neniu scias la kieon de Teksistino. Fine, la rigora avino povis fari nenion alian ol sendi ĉielajn trupojn por serĉi la malobeeman nepinon.
(Daŭrigota)
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng