Bovisto kaj Teksistino (2)
"Ne rakonto, sed vero! Aŭskultu plu! Morgaŭ vespere, feinoj venos sin bani. Ili metos siajn vestojn sur herbejon..."
"Kie la herbejo?" scivolis la ekscitita junulo.
"Iru morgaŭ, ĉiam dekstren, sur tiun monton, kaj vi trovos tie arbareton. Trairinte ĝin, vi vidos lagon. La feinoj ludos tie. Prenu el iliaj vestoj la rozkoloran kaj poste kuru kun ĝi en la arbareton. Bone kaŝu vin kaj pacience atendu, ĝis ili elakviĝos. Kaj tiu, kiu serĉos la veston, estos via edzino."
"Ĉu vere?" De longe li volis fondi sian familion kaj deziris kunulinon; sed tio venis tiel subite, tute ekster lia atendo, ke li ne povis tuj kredi la fidelan kaj honestan amikon.
"Mi ne mensogas. Ne perdu la ŝancon!"
"Bone!" Li saltis de ĝojo.
La sekvan tagon, tuj post sunsubiro, Bovisto surgrimpis la menciitan monton, trairis la arbareton kaj atingis la lagon.
Purpurbluaj ondetoj trembrilis en la vesperruĝo. Aŭdiĝis arĝenta ridado. Jen feinoj, ludantaj en la akvo.
Li hastis al la herbejo kaj vidis amason da belegaj vestoj. Post serĉado li fine rimarkis la rozgazan veston. Li levis ĝin kaj forrapidis en la arbareton.
Iom poste la feinoj surbordiĝis unu post alia.
"Rapide! Ni jam tro longe ludis," trilis unu el la feinoj. "Se la avino scius, ke ni venis en la homan mondon, ŝi nin solide punus."
Sekvis dolĉa voĉo: "Kial hasti? Ne ĉiutage ni trovas la ŝancon alteriĝi kaj nin amuzi. Ni restu iom pli longe! ..."
"Ni venu alifoje!" urĝis la aliaj feinoj, surmetante vestojn.
"Kie mia vesto? Ĉu vi vidis?" ----La sama dolĉa voĉo.
Tion aŭdinte, Bovisto kuris el la arbareto, tenante ŝian veston ambaŭmane. Vidinde homon, la feinoj teruriĝis kaj tuj forflugis. Kaj la dolĉvoĉulino ŝirmis la bruston per siaj longaj haroj.
"Ne ĉagreniĝu, feino! Jen via vesto," diris Bovisto.
Ŝi prenis la veston kaj ĝin surmetis. Kaj dum ŝi kombis la nigran hararon, li rakontis al ŝi, kiel li pasigis la infanecon; kial li forlasis sian fraton kaj bofratinon kaj kian vivon nun li havas. Fine li diris, ke lia fidela amiko la bovo sciigis, ke hodiaŭ ŝi sin banos ĉi tie.
Ŝi tute absorbiĝis de la detala rakontado. Amo kaj kompato al la junulo plenigis ŝian koron. Kaj ankaŭ ŝi rakontis al li pri sia vivo en la ĉielo.
Ŝi kaj la forflugintaj feinoj estas nepinoj de la Okcidentĉiela Reĝpatrino. Ĉar ŝi estas la plej lerta en teksado, la avino nomas ŝin Teksistino. Matene kaj vespere, ŝia avino ornamas la ĉielon per la brokaĵoj de ŝi teksitaj, kaj tiajn brokaĵojn la homoj vidas irizaj nuboj ĉe aŭroro kaj krepusko. Sed tiom da brokaĵoj la avino bezonas, ke Teksistino devas laboregi tage kaj nokte, sen ripozo, sin trovante kvazaŭ en malliberejo. Ŝi arde deziras lasi la teksilon almenaŭ por momento por ĝue rigardi siajn brokaĵojn, kiuj, senkompare belaj, pendas glimante sur la firmamento; sed la severa avino eĉ tion malpermesas. Kiam la rozkoloraj nubflokoj ŝvebas sur la ĉielo, Teksistino povas vidi nur ilian oran randon, tra la mallarĝa fenestro. Oni diras, ke ĉio en la ĉielo estas bona. Tute ne! Mankas eĉ la ebleco vidi propran laboron! Ekzistas nur mallibereco! Teksistino ĉiam sin nutras per la espero forlasi la ĉielon, pasigi almenaŭ momenton sur la tero, tute libere kaj senĝene, kaj propraokule vidi, kia estas la homa mondo.
(Daŭrigota)
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng