Bovisto kaj Teksistino (1)
Estis orfo. Li vivis ĉe la pliaĝa frato kaj ties edzino, kiuj donis al li la taskon paŝti bovon.
La frato kaj ties edzino traktis lin tre malbone, tamen la bovo fariĝis lia intima amiko. Ambaŭ kune pasigis la tagojn kaj noktojn. Kaj pro tio oni nomis lin Bovisto.
Bovisto atenteme prizorgis sian amikon. Li bone sciis, ke ĝi devas bone ripozi post taga laborego. Li do ĉiutage purigis ĝiajn kapon, korpon kaj piedojn kaj tenis la stalon ĉiam en ordo. Somere li ripozigis ĝin en arbaro kaj forpelis por ĝi zumemajn tabanojn per ventumilo; kaj vintre li paŝtis ĝin sur la suna deklivo de monto.
Bovisto ĉiam atentis, ke la amiko havu la plej bonan nutron. Li kondukis ĝin tien, kie troviĝis la plej grasaj herboj. Kiam ĝi soifis, li gvidis ĝin al la supra parto de rivero, ke ĝi trinku puran akvon.
La knabo estis kantema. Li mem verkis melodion kaj tekston, tute improvize. Li kantis por si, kaj ankaŭ por la amiko. Li do ne zorgis, ĉu aliaj homoj povus lin priridi. Kiam li kantis, la bovo streĉis la orelojn kaj fermetis la okulojn, kvazaŭ ĝuante la liberan melodion.
La knabo ofte babilis kun la bovo, kvankam ĝi ne scipovis paroli. Kiam li rakontis ion, la bovo jen malfermis la buŝon, lin rigardante tenere, jen faris kapklinon kvazaŭ aprobante lian ideon. Vidinte tion li tre ĝojis. Li do konfidis al ĝi ĉion, pri kio li pensis.
Jaroj pasis sagrapide, kaj Bovisto jam fariĝis bela junulo. Iutage la frato diris al li:
"Vi jam plenkreskiĝis kaj devas havi propran familion. Ni dividu inter ni la posedaĵon. La bovo apartenu al vi kaj la resto al mi!"
"Kial vivi kun ili, se ili ne amas min?" Pensis Bovisto. "Estas bonege, ke mi havas la bovon kun mi."
Bovisto forlasis la fraton kaj bofratinon. Li migris de monto al monto, akompanate de la intima amiko. Li haltis ĉe iu montpiedo kaj konstruis por si kabaneton el ligno. Ĉiutage li kolektis sekajn branĉojn surmonte kaj vendis ilin en bazaro por aĉeti manĝaĵon kaj ion bezonatan.
Iun nokton Bovisto, tute laca, kuŝis en kabaneto. Subite li aŭdis obtuzan vokon: "Bovisto!" Kiu venas? Leviĝinte li ĉirkaŭrigardis en malforta stellumo kaj trovis neniun. Li proksimiĝis al la bovo.
"Bovisto!"
Ehe! Bonege! La bovo povas paroli.
"Bovisto!" murmuris la bovo. "Morgaŭ vespere feinoj sin banos en la lago ĉe arbaro trans la dekstra monto. Ĉu vi bone aŭdas?"
"Jes, mi tre tre bone aŭdas. Bonege!" Kaj li sin ĵetis al la bovo. Li brakumis ĝian grandan kapon, karesante ĝin senĉese. "Bona bovo!" Vi finfine povas paroli kun mi! Daŭrigu rakonton pri la feinoj!"
(Daŭrigota)
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng