El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la ekspozicio pri granda literaturisto Lusin de Ĉinio en Malajzio

| 2013-10-14
Bookmark and Share


En la eksponejo

 

    La 12-an de oktobro inaŭguriĝis la Ekspozicio kaj Akademia Interŝanĝo pri la Vivo kaj Laboro de Lusin en Kuala-Lumpuro, la ĉefurbo de Malajzio. Ĝi estas okazigita de la Sōka Gakkai de Malajzio kun la Muzeo de Lusin (Lu Xun) en Pekino.

 

    S-ro Lusin (1881 - 1936), verkisto, pensulo kaj revoluciulo en la moderna Ĉinio, faris grandan kontribuon al la ĉina literaturo. Oni honoris lin kiel la "nacia spirito", kaj lia nobela personeco, profunda penso kaj akra opinio eternas en la mondo.

 

    La ĉi-foja ekspozicio montras al la publiko multajn rarajn fotojn, manuskriptojn kaj objektojn, kaj prezentis la riĉan vivon de Lusin en multaj flankoj. Tio konigis al la malajziaj popolanoj la pasintan vivon de ĉi tiu grandanima reprezentanto de la ĉina nacia kulturo.

 

    Laŭ konigo, en la 5-taga ekspozicio oni okazigas ankaŭ koncernajn kursojn kaj la programon "Filma Festivalo pri Lusin". Sume 3 filmoj adaptitaj el la noveloj de Lusin estas projekciitaj, ili estas La vera rakonto pri Ah Q, Medicino kaj La novjara beno.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments