Tajĝji-ekzerco per rakedo kaj pilko
de Pietro Fiocchi
Iun tagon atendante antaǔ la pordo de nia manĝejo la direktorino de ia departemento invitis min partopreni la lecionojn de Tajĝji Rou Li Qiu. Mi neniam aŭdis pri tiu sporto kaj demandis pri kio ĝi temas. Ŝi klarigis, ke ĝi fakte estas sporto simila al Tajĝjijŭan kun rakedo kaj pilko… tamen mi ne komprenis, sed ŝi certigis min, ke ĝi estas ege interesa sporto kaj ke la lecionojn en nia grupo partoprenos aliaj gekolegoj, ankaǔ eksterlandaj kiel mi. Do, mi pensis, ke estis certe bona okazo por fari iom da gimnastiko, lerni ion novan kaj konatiĝi kun aliaj gekolegoj, eble eĉ kun italoj aǔ el mia parto de la mondo, la mediteranea region. La lecionoj komencis, ĉiusemajne marde.
De maldekstre mi kaj miaj gekolegoj, unu el Egipto la aliaj el Rusio |
Ekde tiam Tajĝji-Rouliqiu estas en mia kapo, kaj la rakedo kaj pilko estas ĉiam apud mia sofo. Mi praktikas kaj ekzercas min, ne tiom freneze sed konstante. La sporto kun la rakedo ege relaksas min kaj tagon post tago mi sentas ankaǔ la ĉiajn bonefikojn
Dimanĉon matene la 15-an de septembro, mi partoprenis en Pekino ĉe ia stadiono sufiĉe grandan elmontron de Tajĝji-Rouliqiu, ĉina sporto, kiu konsistas el kunordigitaj moviĝoj kun rakedo kaj pilketo, pri kiu antaǔ ne longe mi sciis nenion tamen nun mi praktikas ĝin preskaǔ ĉiutage, hejme aǔ en parkoj.
Mi komencis studi tiun ĉi sportan arton en la korto de nia grupo, kiu okazigis la kurson gviditan de ĉina profesiulo.
Geinfanoj elmontras siajn kapablojn. |
Ĉe la stadiono ni estis multe da homoj ĉinaj kaj eksterlandanaj, praktikantoj de Rouliqiu, pli-malpli spertaj. La okazaĵo, fakte oficiala evento (ĝin malfermis gravuloj de la urba registaro), estis tre bone aranĝita, ni ĉiuj havis malsamajn belajn uniformojn kaj ĝuis la agrablan internacian etoson. Por ni ĝi estis festo antaǔ amuzita spektantaro.
Por mi persone tio estis tempo aparte bone pasita kaj ŝanco por amikiĝi kun la aliaj ĉeestantoj kaj por rekte vidi, rigardante la elmontron de la bravuloj, kiajn interesajn rezultojn mi povus atingi per diligenta praktikado.
Mi fariĝis pli kaj pli scivolema pri la tiu ĉi varianto de Tajĝji kaj mi demandis rekte al mia instruistino Wang Xuejun iom da informoj pri ĝi.
Mirinda junulo, kvazaǔ ĉampiono de Tajĝji-Rouliqiu |
Tajĝji-Rouliqiu estis inventita de s-ro Bai Rong, viro, loĝanta en la provinco de Shanxi, en la jaro 1991. Ĝi estas "tajĝjiigita" pilka ludo, ne por lukto aŭ konkurso. Inter la maljunaj ĉinoj la ludo flue disvastiĝis, oni elpensis seriojn da movoj por ĝin ludi, kaj tio plivastigis ĝin, fine ĝi fariĝis populara sporto en Ĉinio.
Tajĝji-Rouliqiu estas taŭga por ĉiuj: de 4-jara infano ĝis 90-jara maljunulo… kaj tio estas ĝia karakterizo kompare kun aliaj sportoj.
En la ludo, oni povas movi ĉiujn partojn de sia korpo, precipe la muskoloj, kiuj malofte moviĝas, ekzemple la talia, ŝultra, kola kaj aliaj partoj. La praktikado povas helpi la sanigon de tiuj lokoj.
Ĉina ĵurnalistino (en la stadiono estis multaj ĵurnalistoj). Ŝi laboras en rusa sekcio de ĉina amaskomunilo kaj intervjuas min en la rusa. |
Kiel en ĉiuj sportoj kaj fakoj, por vidi signifajn rezultojn, tio dependas de ĉiu individue. Laŭ la persona kondiĉo, la tempo por atingi altan nivelon estas malsama por la ludantoj.
Mi bedaǔris ekscii, ke ankoraǔ ne ekzistas speciala lernejo por pli serioze ĝin praktiki. Eble se pli ofte okazos tiaj internaciaj okazaĵoj kaj se daǔros la entuziasmo de la partoprenantoj, iam pli-malpli baldaǔ ni vidos aperi ĝin. Tajĝji-Rouliqiu estas certe bona sporto por ĉiutaga ekzerco korpa kaj mensa.