El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

Plonĝo en areto da Esperantujo

| 2013-10-12
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 

    Juana kaj mi atingis frumatene la stacidomon de Tianjin, kie ridetantaj bonvenigis nin S-ro Han Zuwu, prezidanto de la loka Esperanto-asocio (krome li estas prezidanto de la Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio, Konstanta konsilanto de Ĉina Esperanto-Ligo, membro de Internacia Ekzamena Komisiono kaj fak-delegito de UEA por fervojoj kaj instruado), kaj Lisa.

 

    Tuj post mia alveno al Pekino, en majo, mi aǔdis de aliaj lokaj samideanoj pri la multnombra kaj aktiva E-asocio de Tianjin, ili eĉ kelkfoje invitis min tien, tamen tiam mi estis tro okupita aranĝi mian vivon en la urbego. Mi finfine decidis veturi al la najbara Tianjin dum la ferioj de la Mez-aǔtuna Festivalo: kelkdek juanojn, iom pli ol tridek minutojn trajne kaj ni plonĝis en tute alian etoson ol tiu de la proksima ĉefurbo.

 

    Fakte, je pli-malpli la naǔa kaj duono mi deziris tuj sidi en la plej proksima kafejo por pigre gustumi bonan kafon (espresso), sed nia kara ĉiĉerono, S-ro Han, kuraĝigis nin senatende komenci nian promenadon: ek, al la ital-stila kvartalo.

 


 S-ro Han Zuwu kaj mi ĉe la ital-stila kvartalo 

 

    Atinginte ĝin mi iomete emociiĝis, ĉar ĝi vere aspektis kiel areto de itala centro-norda urbeto. Ankaǔ la aero tie laǔ miaj sentoj estis itala, eble la hejmveo iomete influis min. Mi komencis indiki al miaj geamikoj ĉiujn la ĉirkaǔajn domojn, dirante al ili en kiuj urboj de mia lando ili povus vidi similajn konstruaĵojn: Verono, Padovo, Peruĝo kaj kun iom da fantazio la listo povus esti ankoraǔ longa, mi tre ĝuis la sperton.

 

    Post pli-malpli unu horo miaj geamikoj anoncis la tagmanĝon, kvankam ankoraǔ relative frue por mi sed laǔkutime por la ĉinoj, mi ĝojis pri la ideo sidi kaj manĝi, jam sciante kia plezuro estas kunsidi ĉirkaǔ la manĝ-tablo kun ĉinoj, kvazaǔ ceremonio.

 


Tradicia ĉina tagmanĝo, de maldekstre mi, S-ro Han Zuwu kaj Juana. Lisa fotas 

 

    Ili invitis min tagmanĝi en tradicia restoracio, laǔ la maniero “varma poto” (huǒ guō): oni enmetas pecetojn da viando, fiŝo, legomojn kaj pastaĵojn en bolantan akvon. En la poto povas esti du partoj, unu kun spicita saǔco, alia ne spicita. Aldone oni havas tason en kiu laǔ plaĉo oni enmetas aliajn saǔcojn aǔ kondimentojn. Pro mia radikala vegetaraneco mi gustumis nur legomojn kaj tranĉaĵetojn el lotus-radiko kondimentitajn kun arakida kremaĵo kaj ajla saǔco, tamen mi ne perdis la apartan etoson de tiu ĉi manĝtradicio, kiu similas al la itala “fonduta” aǔ al la franca kaj svisa “fondue” kaj certe al multaj alilandaj lokaj manĝtradicioj malpli famaj.

 

    La tagmanĝo, krom la bongustaĵoj, estis okazo por trankvile iomete babili kun S-ro Han pri la tianjina asocio kaj aliaj movadaj aferoj. Li rakontis al mi pri sia klopodado por diskonigi Esperanton, por krei novajn junajn parolantojn de la internacia lingvo, ke tamen la tasko ne estis facila, sed li diris tion ne kun rezignacio, li objektive kaj sincere priskribis la realecon, kiun ni ĉiuj konas.

 


Ni kunsidas en itala kafejo.

 


Mi sur la riverbordo de Haihe antaŭ eŭropostil-kvartalo

 

    Finfine post longdaǔra bongustega tagmanĝo, promenantaj tra ital-stila strateto, ni trovis ital-stilan kafejon “Lavazza”, kie ni denove sidadis, babiladis kaj mi povis trinki mian kafon. S-ro Han donacis al mi de li tradukita en Esperanton esencan sed kompletan “Gvidlibron pri Tianjin”, kiu estas laǔ mi utilega libreto pri vizitinda urbo por ĉiuj vojaĝemaj esperantistoj.

 

    Juana, kiu antaǔ ne longe esperantistiĝis, kvankam malmulte parolis esperante, ŝi povis konkrete denove konstati kiel per la internacia lingvo homoj el tute diversaj landoj interkompreniĝas kaj priparolas ĉion. Eble ankaǔ tio gravas dum la studado de nia lingvo.

 


Simil-itala strato en la urbocentro de Tianjin 

 


Itala restoracio kaj statuo de la fama venecia vojaĝanto Marco Polo 

 

    Posttagmeze S-ro Han forlasis nin ĉar li estis okupata de aliaj gravaj aferoj. Ni daǔrigis nian promenadon tra la kvartaloj eǔropostilaj, novegaj kaj tradiciaj de la urbo, kiu estas laǔ mi tute alia fascina mondo proksimege al Pekino. Verdire ni interparolis angle, ĉine kaj nur iomete esperante, tamen ni tute ne perdis nian samideanan etoson.

 


 De maldekstre, Juana kaj Lisa en la centra Ora Strato 

 


Riverborda promenado, Juana kaj Lisa 

 

    Je la sesa pli-malpli ni veturis al “Tianjin Restoracio”, kie S-ro Han organizis por Juana kaj mi malgrandan festenon, dum kiu ni konatiĝis kaj babiladis kun aliaj lokaj esperantistoj. Ĉirkaǔ la tablo sidis homoj malsimilaj kaj interesegaj: unue la prezidanto de la klubo, ŝtat-oficistoj, ĉin-tradic-kuracistoj, studantoj ktp. Ni ĝoje kaj longe bankedadis. Krom la prezidanto, Lisa kaj Juana neniu alia scipovis la anglan aǔ aliajn naciajn lingvojn (mia ĉina ĝis nun ege malrapide progresas), do Esperanto, kiel ĉiam en similaj cirkonstancoj, ebligis agrablajn okazaĵon kaj interkonatiĝon. Se la malŝanco ne malhelpos, mi nepre revizitos la Tianjinan E-Asocion.

 


Vespermanĝo kun esperantistoj de la tianjina asocio

 

    La nokto, kiel oni diras, estis ankoraǔ juna kaj post longaj salutoj ni veturis per taksio al alia loko de la urbocentro, kie nin atendis la patro de Lisa, S-ro Lin Xin Liang, kiu pacience akompanis nin per sia aǔto tra la urbocentro, kiu nokte estas iluminita kaj aspektas vere mirinda. Dum la veturado kaj la kelkaj haltoj mi longe kaj agrable interparolis kun S-ro Lin, homo afabla kaj klera. Kiam li estis junulo, li elmigris de Indonezio al Ĉinio, kie li studis kaj iĝis kirurgo. Ni interkomunikiĝis per la indonezia, kiun mi pro personaj kialoj ege rapide lernas kaj jam pli-malpli bone scipovas.

 


Urbocentra panoramo 

 


Nokta promenado laŭ la rivero en la urbocentro. De maldekstre Lisa, mi kaj la patro de Lisa  

 

    Post profundega dormado la sekvan tagon S-ro Lin kaj nia kara Lisa atendis Juanan kaj min antaǔ la hoteleto kie ni tranoktis por kune tagmanĝi. Ili invitis nin al ia tradicia restoracio. Ankoraǔ kelkaj horoj en bona kunestado kaj ek! Al Pekino.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments